Teatro Vicente Espinel

La Teatro Vicente Espinel estas teatro situanta en la urbo Arundo, en la provinco Malago, Hispanio.

Teatro Vicente Espinel
teatrejo [+]
Koordinatoj36° 44′ 34″ N, 5° 10′ 5″ U (mapo)36.7428-5.168003Koordinatoj: 36° 44′ 34″ N, 5° 10′ 5″ U (mapo)

Teatro Vicente Espinel (Malago)
Teatro Vicente Espinel (Malago)
DEC
Teatro Vicente Espinel
Teatro Vicente Espinel

Map
Teatro Vicente Espinel
Vikimedia Komunejo:  Teatro Vicente Espinel [+]
vdr

Ĝi situantas ĉe la Promenejo de la Tranĉo, en la loko iam okupita de subĉiela festivalejo. La konstruaĵo konstruiĝis laŭ secesia stilo nuntempa kun brikaj muroj, grandaj vitraj fenestroj kaj ekstera kolonaro. La scenejo estas ekipita per teknikaj rimedoj por ludigi teatraĵojn kiuj postulas multajn scenlokojn kaj specialajn efikojn. Ĝi estis inaŭgurita en februaro de 1994 kunlabore kun la Kultura Subministrejo de la Junto de Andaluzio kaj la Municipo de Arundo. En 2011 estis rehabilitita por solvi problemojn de humideco kaj klimatizado.

Ĝi estas de municipa posedo, kaj ĝuas enhavon por 520 sidlokoj kaj en ĝi organiziĝas aktivaĵoj kaj spektakloj dum la tuta jaro, inklude la Karnavalon de Arundo. Dum la 73a Hispana kaj 18a Andaluzia Kongresoj de Esperanto okazis tie la spektaklo Vivu la teatro fare de esperantistoj.

Referencoj redakti