Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István

Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat, (Teatroarta Universitato Sekcio Szentgyörgyi István), en rumana lingvo Universitatea de Artă Teatrală Târgu Mureș Secţia Szentgyörgyi István estis establita en 1948 sub nomo Magyar Művészeti Intézet (Hungara Artinstituto) en Kluĵo kun arta, muzika kaj teatra sekcioj. La instituto portas la nomon de aktoro István Szentgyörgy.

Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István
universitato
Informoj
fondodato 1948
Situo
Geografia situo 46° 32′ 35″ N, 24° 33′ 42″ O (mapo)46.54293724.561706Koordinatoj: 46° 32′ 35″ N, 24° 33′ 42″ O (mapo)
lando Rumanio
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István (Rumanio)
Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István (Rumanio)
DEC
Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István
Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István
Map
Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István
vdr
Kampuso

Historio redakti

Ĝia unua rektoro estis Zoltán Kovács, pentristo. Je la komenco de la 1950-aj jaroj la arta sekcio sub nomo Belarta Altlernejo Ion Andreescu (hodiaŭ Universitato pri Arto kaj Dizajno) kaj la muzika sekcio sub nomo Muzika Akademio Gheorghe Dima memstariĝis. Ambaŭ funkciis en rumana kaj hungara lingvoj.

Szentgyörgyi István Színművészeti Intézet redakti

En 1954 la teatroarta sekcio translokiĝis en Târgu Mureșon sub nomo Szentgyörgyi István Színművészeti Intézet (Instituto pri Teatroarto Szentgyörgyi István Târgu Mureș) kaj funkciis nur en la hungara lingvo. Ĝia unua rektoro estis la dramverkisto Lajos Szabó, ĝis 1976. La rumana sekcio de la instituto estiĝis en 1976. La rektoroj pluaj estis Miklós Tompa, András Csorba, Călin Florian.

Elektitaj instruistoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Eksteraj ligiloj redakti