Theodore Kaczynski

Usona teroristo kaj matematikisto (1942–2023)
(Alidirektita el Ted KACZYNSKI)

Theodore KACZYNSKI [kazin'ski/kaĉinski] (naskiĝis la 22-an de majo 1942 - mortis la 10-an de junio 2023) estis usona teroristo, kiu provis kontraŭbatali tion, kion li perceptis kiel la malbonecon de la progreso teknologia, per komenci kampanjon (kiu daŭris por preskaŭ 18 jaroj) de sendi poŝtajn bombojn al diversaj personoj, ligitaj al la modernaj teknikoj, mortigante tri kaj vundante 29. Li estis la celo de la plej kosta homĉaso de FBI. Li estis arestita en aprilo 1996, juĝita kaj kondamnita en majo 1998 je dumviva mallibereco.

Theodore Kaczynski
Kaczynski arestata
Kaczynski arestata
Persona informo
Naskonomo Theodore John Kaczynski
Naskiĝo 22-a de majo 1942
en Ĉikago, Ilinojo, Usono
Morto 10-an de junio 2023 (2023-06-10)
en Federal Medical Center, Butner
Lingvoj angla
Loĝloko Evergreen Park • Lombard • Lincoln • Unabomber's cabin • Ĉikago
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardUniversitato de Miĉigano • Evergreen Park Community High School District 231 • Eliot House
Subskribo Theodore Kaczynski
Familio
Patro El momo
Patrino Wanda Dombek
Frat(in)o David Kaczynski
Okupo
Okupo matematikisto • verkistofilozofo • mediprotektulo • domestic terrorist • teroristo • anarkiisto
Verkoj Industria Socio kaj ĝia Futuro
Another Proof of Wedderburn's Theorem
Anti-Tech Revolution: Why and How
vdr

Per minaco li sukcesis, ke usonaj gazetoj publikigu tekston, en kiu li prezentas siajn ideojn kaj celojn sub la titolo "Industria Socio kaj ĝia Futuro", la tendencon de tiu ĉi pli kaj pli forigi ĉiujn individuajn liberojn kaj pli kaj pli totalisme estri la individuajn vivojn li taksis nepra, kaj tial li konkludis, ke oni entute detruu la modernan teknikan civilizacion. Kiel multaj radikalaj revoluciuloj li konsentis, ke "ekstermi la industrian socion" povus havi, eŭfemisme dirite, ankaŭ "negativajn konsekvencojn", sed ke "nu! vi ne povas manĝi la kukon kaj samtempe havi ĝin plu".

Laŭ li Industria revolucio kondukis al teknologia sistemo dependanta pri socia ekonomia kaj politika ordo, kiu neniigas personan liberecon, kaj detruas naturon. "Tiu sistemo ne ekzistas por kontentigi la bezonojn homajn, kaj ne kapablas al tio. La homaj deziroj kaj konduto fakte modifendas por taŭgi je la bezonoj de la sistemo."

En tiu teksto li ankaŭ mallaŭdas la usonan "maldekstro"n - ne sama afero kiel la "maldekstro" en Eŭropo, en Usono oni tiel nomas ĝenerale tiujn, kiuj luktas por rajtoj de minoritatoj kaj admonas pri la "politika konveneco" (political correctness) - sed ĝenerale ne estas socialismanoj - kiujn li difinas kiel supersociigitajn, komformismajn homojn, kun komplekso de malsupereco kaj flankendirektita agresemo al tiuj, kiuj ne pensas kiel ili.

Kelkaj rigardis lin kiel frenezulon (kaj li mem dumtempe provis tion cele eskapi je mortpuno), sed aliaj diris, ke publiko deziris vidi Kaczynski kiel frenezulon, ĉar liaj ideoj estas tro ekstremaj por ke oni rigardu ilin sen malkomforto.

Tiu teksto estis poste eldonita (volonte, ne pro minacpremo) libroforme en pluraj landoj, tiel en Francio en 1996 kun antaŭparolo de Annie Lebrun.

Antaŭ sia malkovriĝo li estis nomata, kaj foje plu estas aludita tiel nun, "Unabomber" (ankaŭ, sed malpli komune, "Unibomber", "Unabomer", por UNiversity and Airline BOMber).

Li diris, ke la libro, kiu rivelis al li liajn ideojn antaŭe instinktajn, estis la verko de Jacques Ellul "la teknologia socio".

Liaj atencoj redakti

Lian unuan insidan pakaĵon li sendis je la fino de majo 1978 al profesoro Buckley Crist de la universitato Northwestern. La pakaĵo estis trovita en veturila haltejo de la ilinoja universitato de Ĉikago kun skribita adreso por reveno tiu de la profesoro Crist kaj adresita al profesoro E.J. Smith de la Instituto plurteknika de Rensselaer en Nov-Jorkio. La pakaĵo estis sendata al Crist. Suspektema pri pakaĵo nesendata de li, li informis la polico de la universitatejo. Policano, nomata Terry Marker, malfermis la pakaĵon kiun eksplodis; Marker nur estis iomete vundita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti