Tegal estas marborda havenurbo, ankaŭ universitata urbego en la ĉefa insulo Javo, en provinco Centra Javo en Indonezio. Tegal havas kvar distriktojn.

Tegal
urbo de Indonezio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 275 789  (2015) [+]
Loĝdenso 6 950 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 52′ S, 109° 8′ O (mapo)-6.8675109.1375Koordinatoj: 6° 52′ S, 109° 8′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 39,68 km² (3 968 ha) [+]
Tegal (Indonezio)
Tegal (Indonezio)
DEC
Tegal
Tegal
Situo de Tegal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tegal [+]
vdr
Domo en Tegal

Geografio redakti

Tegal situas en la norda marbordo meze de la insulo. Pekalongan troviĝas 59, provinca ĉefurbo Semarang 143, Bandungo 168, Jogjakarto 171, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 267, Tangerang 287, Serang 340, Surabajo 401, Palembang 649, Batam 1054, Makassar 1155, Padango 1175, Pekanbaru 1185, Medano 1643, Banda Aceh 2064 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La urbo Tegal disvolviĝis el malgranda vilaĝo nomata Tetegual. La modernigo de la vilaĝo komenciĝis komence de la 1530-aj jaroj apartenanta al sultanlando, poste imperio. En la 1920-aj jaroj la urbo estis centro de la Komunista Partio de Indonezio. Alia movado formiĝis en 1945, la membroj faris ribelon, sed ili estis venkitaj en furioza batalo. En 1998 Tegal estis loko de protestoj kontraŭ Suharto.

Ekonomio redakti

La kolonia sukera industrio de la Nederlandaj Orienthindiaj Insuloj originis de Tegal kaj la proksima urbo Pekalongan. La sukerproduktada centro retis ĝis la mezo de la 20-a jarcento. La urbo servis kiel haveno por eksportado de sukeroj. Tegal ankaŭ estas konata pro siaj teoj. Nuntempe komerco kaj servoj estas la ĉefaj sektoroj de la ekonomio.

 
Stacidomo

Trafiko redakti

Ĉe Tegal funkcias laŭmarborda ĉefvojo inter Cirebon-Pekalongan, krome kuras signifa vojo al interno de la insulo. La urbego havas ankaŭ laŭmarbordan fervojon.

Religio kaj lingvo redakti

Loĝantoj de Tegal kredas precipe la Islamon. La urbego havas sian propran lingvon.

 
Konstruaĵo en Tagal

Klimato redakti

Tegal havas tropikan musonan klimaton (Am). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 1873 mm. Inter junio-oktobro iomete malpli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Universitato

Interesaj lokoj kaj konstruaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans