Tegel ["Te:gl"] estas kvartalo de la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino, en la pleja nordokcidento de la germania ĉefurbo. Ĝi plej konatas pro samnoma internacia flughaveno Berlino-Tegel, kaj pro la lago Tegeler See, en kiu situas sep insuloj - la lago okupas granda parton en la centro de la kvartala teritorio kaj fakte estas pli ol 4 kilometrojn longa golfo de la rivero Havel. Norde limas granda urba kvartalo kaj ankoraŭ iom pli norde la kvartalo Frohnau, la plej norda parto de Okcidenta Berlino, kiu ekestis en 1910 el projekto de ĝardena urbo. La teritorio sude limas je la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf, kaj sudoriente iom al la distrikto Berlin-Mitte, krome al pluaj aliaj kvartaloj de la sama urbodistrikto Reinickendorf de Berlino.

Tegel
locality of Berlin
Administrado
Demografio
Loĝantaro 35 474  (2016) [+]
Loĝdenso 1 053 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 35′ N, 13° 17′ O (mapo)52.583313.2833Koordinatoj: 52° 35′ N, 13° 17′ O (mapo) [+]
Alto 36 m [+]
Areo 33,7 km² (3 370 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tegel (Berlino)
Tegel (Berlino)
DEC
Tegel
Tegel
Situo de Tegel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berlin-Tegel [+]
vdr
Tegel
kvartalo de Berlino
situo de la kvartalo ene de la urbodistrikto Reinickendorf

Parto de la lago Tegeler See estas la insulo Scharfenberg, sur kiu situas la internuleja gimnazio Schulfarm Insel Scharfenberg, kiu historie konsideratas unu el la modelaj ekzempleroj de progresema eduko.

la loka kastelo Tegel
la lago Tegeler See kun insuleto Baumwerder