Tehuakan-vala kserofitaro
La tehuakan-vala kserofitaro estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "ĉiuaŭa kaj tehuakan-vala dezertoj". Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de orient-centra Meksiko.
Tehuakan-vala kserofitaro | |||
---|---|---|---|
ekoregiono | |||
|
|||
PriskriboRedakti
La tehuakan-vala kserofitaro okupas la valojn de Tehuacán kaj Cuicatlán, kovrante partojn de la subŝtatoj Pŭeblo kaj Oaĥako. La valoj troviĝas en la pluvombro de la ĉirkaŭantaj montaraj ĉenoj, kaj estas pli sekaj ol la ĉirkaŭantaj ekoregionoj.
La tehuakan-vala kserofitaro limtuŝas nordokcidente, norde kaj nordoriente la neĝmontarajn pinarojn-kverkarojn, oriente la oaĥak-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn, kaj sudoriente, sude kaj sudokcidente la balsasajn sekajn arbarojn.
FlaŭroRedakti
La tehuakan-vala kserofitaro estas centro de plantodiverseco, kun pli ol 2 700 da specioj, el kiuj proksimume 30% estas endemiaj. Ĝi estas riĉaĵejo por speciodiverseco de agavoj, Hechtia, salvioj, kaj kaktoj.
La ekoregiono havas nombron da diferencaj plantokomunumoj.
FaŭnoRedakti
La ekoregiono estas notinda por sia diverseco pri birdoj kaj kiropteroj. El la 90 birdospecioj, 10 estas endemiaj, inkluzive de Toxostoma ocellatum (mimedoj), kaj la brida ajmofilo (Aimophila mystacalis). 34 kiroptero-specioj estas indiĝenaj en la ekoregiono, el kiuj 18 estas endanĝerigataj, vundeblaj, aŭ maloftaj.
Vidu ankaŭRedakti
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Ekoregionoj en Meksiko
- Konservada stato de ekoregiono
- Meksikaj loknomoj
- Tehuacán
Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
NT1303 Atakama-Dezerto | Ĉilio |
NT1304 Kaatingo | Brazilo |
NT1306 Kubaj kaktaroj | Kubo |
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj | Kolombio, Venezuelo |
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj | Meksiko |
NT1315 Seĉura-Dezerto | Argentino, Peruo |
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro | Meksiko |
BibliografioRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- angle Ekoregiono NT1316 : Tehuakan-vala kserofitaro (WWF)
- angle Tehuakan-vala kserofitaro (WWF-Wildworld)
- angle Tehuakan-vala kserofitaro (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Tehuakan-vala kserofitaro (The Encyclopedia of Earth)
- angle Tehuakan-vala kserofitaro (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Tehuacán Valley matorral
- angle Tutmondaj 200; numero 131 : Ĉiuaŭa kaj tehuakan-vala dezertoj (WWF) Arkivigite je 2014-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tehuacán-Cuicatlán Biosfera Rezervejo (ParksWatch)