Tejado

municipo en Hispanio
(Alidirektita el Tejado (Sorio))

Tejado [teĤAdo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Tejado signifas en la hispana TegmentoTegolaro, tiele samsignife kun la usona subŝtato Teksaso, en hispana Tejas.

Tejado
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42128
Demografio
Loĝantaro 96  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 2° 16′ U (mapo)41.588888888889-2.2669444444444Koordinatoj: 41° 35′ N, 2° 16′ U (mapo) [+]
Alto 989 m [+]
Areo 78 km² (7 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tejado (Provinco Sorio)
Tejado (Provinco Sorio)
DEC
Tejado
Tejado
Situo de Tejado
Tejado (Hispanio)
Tejado (Hispanio)
DEC
Tejado
Tejado
Situo de Tejado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tejado [+]
vdr

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Tejado en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 77,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 92 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 460 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 44 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Alparrache, Boñices, Castil de Tierra, Nomparedes, Sauquillo de Boñices, Tejado, Villanueva kaj Zamajón. Ĝi estas inter Gómara (nordoriente) kaj Borjabad (sudokcidente).

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Quejigares de Gómara-Nájima, okupanta 748 hektarojn, nome 10 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Villanueva de Lubia, Villanueva de Zamajón kaj Zamajón. Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Castill de Tierra, Nomparedes kaj Sauquillo de Boñices. Nomparedes kunportis Boñices, kaj Sauquillo de Boñices kunportis Alparrache.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti