Tejeda y Segoyuela

Tejeda y Segoyuela [teĤEda isegoĜŬEla] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Tejeda estas tradukebla etimologie al taksusejo, dum Segoyuela estus derivinta el kelta kunmetaĵo de SEGOS (venko) plus BRIGA (urbo) same kiel ĉe Segovia, sed kun diminutiva sufikso -uela.

Tejeda y Segoyuela
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37607
Demografio
Loĝantaro 94  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 6° 1′ U (mapo)40.632222222222-6.0225Koordinatoj: 40° 38′ N, 6° 1′ U (mapo) [+]
Alto 922 m [+]
Areo 44,1 km² (4 410 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tejeda y Segoyuela (Provinco Salamanko)
Tejeda y Segoyuela (Provinco Salamanko)
DEC
Tejeda y Segoyuela
Tejeda y Segoyuela
Situo de Tejeda y Segoyuela
Tejeda y Segoyuela (Hispanio)
Tejeda y Segoyuela (Hispanio)
DEC
Tejeda y Segoyuela
Tejeda y Segoyuela
Situo de Tejeda y Segoyuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tejeda y Segoyuela [+]
vdr

Tejeda kaj Segoyuela de los Cornejos kuniĝis ĉirkaŭ 1850 kaj en 1916 Tejeda alinomiĝis Tejeda y Segoyuela

Aspekto de la kastelo de Tejeda komence de la 20-a jarcento.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Los Arévalos, Monflorido, Puerto de la Calderilla, San Miguel de Asperones. Segoyuela de los Cornejos kaj Tejeda y Segoyuela, okupas totalan areon de 44,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 91 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis. Estas ruinoj de kastelo.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti