Teknologia universitato Dresdeno

universitato en Germanio

La Teknologia universitato Dresdenogermane oficiale Technische Universität Dresden, mallonge TU Dresden – estas teknologia universitato en la urbo Dresden de la federacia lando Saksio en Germanio. Temas pri la plej granda universitato de la federacia lando, kiu fine de la jaro 2015 havis preskaŭ 36 000 studentojn kaj laŭ ciferoj de la antaŭa jaro 7 800 dungitojn, el kiuj nur proksimume tri kvinonoj estas ŝtataj salajratoj kaj la aliaj ricevas siajn salajrojn per industriaj monhelpoj.

Teknologia universitato Dresdeno
Technische Universität Dresden
publika esplorada universitato • University of Excellence • faka altlernejo • publika universitato
moto Wissen schafft Brücken
Scio konstruas pontojn
Informoj
fondodato 1828 ("teknika edukejo") resp. jam 1815 ("kirurgia-medicina akademio")
Situo
Geografia situo 51° 1′ 41″ N, 13° 43′ 36″ O (mapo)51.02805555555613.726666666667Koordinatoj: 51° 1′ 41″ N, 13° 43′ 36″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Dresdeno, Saksio, Germanio
Estraro
gvidanto Ursula Staudinger
Nombroj
nombro de studentoj 35 961 (stato oktobro 2015)
nombro de kunlaborantoj 7 800 (stato fine de 2014)
el tio profesoroj 536 (2016)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• TU9
• TIME (Top Industrial Managers for Europe )
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Germana Altlerneja Sporta Asocio
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
• Bundesverband Glasfaseranschluss
Germana Instituto por Normigo
• Franca-Germana Altlernejo
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V.
• Eutopia Alliance
• Konferenco de Eŭropaj Lernejoj por Altnivelaj Inĝenieraj Eduko kaj Esploro
• ORCID vd
filioj
• Dresden Center for Computational Materials Science
• Institute of Nuclear and Particle Physics
• University Hospital Dresden
• Computer Science Faculty of Technical University of Dresden
• Student Research Expo 2019
• CeTI vd
jura formo Körperschaft des öffentlichen Rechts vd
Teknologia universitato Dresdeno Technische Universität Dresden (Saksio)
Teknologia universitato Dresdeno
Technische Universität Dresden (Saksio)
DEC
Teknologia universitato Dresdeno Technische Universität Dresden
Teknologia universitato Dresdeno
Technische Universität Dresden
Teknologia universitato Dresdeno Technische Universität Dresden (Germanio)
Teknologia universitato Dresdeno
Technische Universität Dresden (Germanio)
DEC
Teknologia universitato Dresdeno Technische Universität Dresden
Teknologia universitato Dresdeno
Technische Universität Dresden
Map
Teknologia universitato Dresdeno
Technische Universität Dresden
vdr

La institucio estis fondita en 1828 je la nomo Technische Bildungsanstalt zu Dresden ("teknika edukejo en Dresdeno"), por kadre de la plifortiĝanta industriigo povi eduki fakulojn pri ekzemple mekaniko, konstruado de maŝinoj kaj ŝipoj. Jam en 1815 fondiĝis la kirurgia-medicina akademio en Dresdeno el antaŭa medicina akademio Dresdeno, kiu pli poste integriĝis en la nuntempan universitaton. Laŭ la medicinisto Carl Gustav Carus, kiu kunfondis la kirurgian-medicinan akademion, poste nomiĝis la nuna medicina fakultato de la universitato. En 1871, la fondojaro de la Germana Regno, la teknika edukejo alinomiĝis Königlich-Sächsisches Polytechnikum ("reĝe saksia plurteknologiejo"). Ankaŭ neteknikaj fakoj kiel ekonomiko, juro, historio kaj lingvoj tiutempe ekinstruiĝis.

Komence de la 20-a jarcento ekzemple Ernst Ludwig Kirchner, studis arkitekturon en la teknologia altlernejo Dresdeno: en 1905 li kun samideanoj fondis la ekspresionismam artistan grupon Die Brücke. En 1908 en Dresdeno okazis la kvara Universala Kongreso de Esperanto, kaj la sekvan jaron studantoj de la teknologia altlernejo fondis apartan altlernejan Esperanto-grupon, kiu kunlaboris kun tuta fakso de urbaj esperantistaj grupoj, estis inter la historie unuaj Esperanto-grupoj en la Germana Regno kaj ankaŭ inter la tutmonde unuaj universitataj Esperanto-grupoj.

En la epoko de Nazia Germanio multaj konataj sciencistoj de la altlernejo ne rajtis labori kaj supreis je pliaj reprezalioj. Profesoro Victor Klemperer kaj aliaj restis en Germanio kaj sekrete plulaboris pri siaj esploroj, sed multaj aliaj sciencistoj fuĝis eksterlanden. Judaj, socialismaj kaj socialdemokrataj studentoj perdis sian studan statuson.

konstruaĵo "Georg Schumann" de la ekonomika fakultato

En oktobro 1961 per dekreto de la tiutempa komunista ŝtato GDR la institucio ricevis sian nunan nomon Technische Universität Dresden, do Teknologia universitato Dresdeno (oficiale latine: Universitas litterarum et technicarum Dresdensis). Tiutempe ekzistis ok fakultatoj kun pli ol dek mil studentoj. Per la fondo de novaj institutoj, fakoj kaj fakultatoj kaj per la integrigo de aliaj dresdenaj altlernejoj (medicina akademio „Carl Gustav Carus“, altlernejo pri trafiko, pedagogia altlernejo „Karl Friedrich Wilhelm Wander“ Dresden) la teknologia universitato en 1992 iĝis "plena universitato" kun 14 fakultatoj. Ĝis la jaro 1994 la universitata administrado amplekse moderniĝis, kaj samtempe ekestis multaj novaj universitataj konstruaĵoj.

Elektitaj instruistoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti