Tekstaro de Esperanto
La Tekstaro de Esperanto estas korpuso de Esperanto, tio estas granda kolekto de tre diversaj tekstoj destinita al lingvistika esplorado pri Esperanto. En marto 2019, la Tekstaro de Esperanto enhavis tekstojn kun entute 9.159.328 vortoj, de literaturaj publikaĵoj el ĉiuj epokoj post 1887 kaj de internaciaj ĵurnaloj grandparte post 2002 (krom unu escepto La Esperantisto - ne-zamenhofaj tekstoj 1889‑1895), do praktike nenio el internaciaj ĵurnaloj el la 20-a jarcento.
Historio
redaktiEn 2002 Esperantic Studies Foundation (ESF) iniciatis projekton por starigi elektronikan lingvosciencan tekstaron de Esperanto. ESF kontraktis kun Bertilo Wennergren por plani kaj efektivigi la unuan projektofazon, kiu pretiĝis fine de aprilo 2003. Helpis al Bertilo Wennergren "Korpusa konsila komitato" konsistanta el Ilona Koutny, Jouko Lindstedt, Carlo Minnaja, Christopher Gledhill kaj Mauro La Torre.
En 2006 komenciĝis planado de parola tekstaro de Esperanto.