La Telefonlibro estas libro kiu enhavas la uzantojn de telefono kaj ties datumoj, tio estas tia libroforma eldonaĵo, kie oni trovas abonulojn de determina regiono.

Flavaj paĝoj en Auckland

Ŝajne la unua tia libro aperis en Usono en New Haven, kie ekfunkciis la unua telefoncentralo. En Hungario en Budapeŝto aperis telefonlibro en 1882, kiu estis nur pli granda papero. Ĝenerale en la komencaj tempoj tiaj libroj aperis por la telefonist(in)oj, kiuj interligis la uzantojn laŭ la nomoj. Nombroj de la telefonoj furore pligrandiĝis, sekve ankaŭ la telefonlibroj dikiĝis. La uzantoj ricevis proprajn identigajn numerojn, ili estas la telefonnumero. Urbo havis jam telefonlibron 1 kg-on peza, kie listiĝis abonuloj unue laŭ la uzulnomo, inter la samaj nomoj la loĝloko kaj la profesio faris diferencojn. Inter la linioj ankaŭ reklamoj aperis. Helpe de tio la abonantoj - kiuj ricevis la telefonlibron ĉiujare - trovis la telefonnumerojn.

Disvastiĝis ankaŭ specialaj telefonlibroj. La plej konata estas la faka telefonlibro, laŭ la angla nomo Yellow pages, tio estas "flavaj paĝoj" kiuj uzeblas en multaj landoj kie troveblas uzantoj laŭ la fakoj aŭ profesioj. Por telefonistoj estas uzataj listo laŭ telefonnumero. Telefonlibroj troviĝas plej ofte ankaŭ en telefonĉeloj. Fine de la 20-a jarcento la eldonado povas okazi ankaŭ elektronike: CD-ROM, interreto.