Telegrafa paperotelegrafa bendo estis la plej frua cifereca elektronika komunikilo, kiu estis uzata por transmiti la prezinformon de la borso pere de telegrafaj linioj, en uzo inter ĉirkaŭ 1870 al 1970. Ĝi konsistis el paperaj stribendoj kiuj fluis tra maŝino nome borsindikilo, kiu presis mallongigitajn entreprenajn nomojn per alfabetaj simboloj sekve de nombraj borsoprezoj kaj voluma informado.

Rigardante la telegrafan paperon, 1918

Telegrafa papero eksmodiĝis en la 1960-aj jaroj, dum televido kaj komputiloj plie uziĝis por transmiti financan informadon. La koncepto de telegrafa papero pluas, tamen, en la elektronikaj borsindikiloj de la borsaj muroj kaj de financaj televidkanaloj.

La prezkomunikado pere de telegrafa papero estis inventita en 1867 de Edward A. Calahan, laboristo de la American Telegraph Company.[1]

Telegrafostria parado estas parado okazanta en urba etoso, kiu ebligu forĵeti grandajn kvantojn de dispecigita papero (origine fakte telegrafa papero, sed nuntempe ĉefe konfeto, kio havigas ankaŭ la nomon konfetoparado) el la najbaraj oficejaj konstruaĵoj sur la parada vojo, kreante celebran efikon kiel neĝoŝtormeca kirliĝo. La koncepto originiĝis el kaj estas ĉefe uzata asocie kun Usono, ĉefe kun Novjorko.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti