Telepatio (el la grekaj vortoj τηλε, tele, "malproksime", and πάθεια, patheia, "sento") estas asertata kapablo de iuj homoj pri senpera komunikiĝo, sen paroloj aŭ gestoj, inter du mensoj, je pli malpli granda distanco, per aliaj rimedoj ol la ordinaraj sensorganoj. Ekzistas neniu konvinka evidentigo ke telepatio ekzistas, kaj la temo estas en la sciencistaro ĝenerale konsiderata kiel pseŭdoscienco.[1][2][3][4]

Subtenantoj

redakti

Pri telepatio okupiĝas interalie parapsikologio, spiritismo, rozkrucismo, kaj teozofio.

Laŭ la spiritisma teorio, telepatio eblas ĉar la spirito ne estas entenata en la korpo, kvazaŭ en fermita ujo; ĝi disradias tute ĉirkaŭ sin; tial ĝi povas komunikiĝi kun aliaj spiritoj, eĉ, kvankam pli malfacile, en maldormo.

Laŭ alia teorio, telepatio eblas ĉar ĉiuj animoj estas individuaj manifestiĝoj de la universa animo (t.e. la sama konsci-energio animas kaj trafluas ĉiujn - kiel elektrofluo tra diversaj ampoloj). Do, homoj povas komuniki ideojn pere de la komuna universa animo (foje nomata Kosma Konscio).

Nova teorio de Rupert Sheldrake, ĉifoje de sciencisto kaj kun argumentoj ĉerpitaj el kvanta fiziko kaj diversaj eksperimentoj, provas klarigi telepation , ekzemple tiu de bestoj antaŭsciantaj la revenhoron de siaj mastroj, pere de plivastigita nocio de morfaj kampoj.

Gravuloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Felix Planer. (1980). Superstition. Cassell. p. 218. (ISBN 0-304-30691-6) "Many experiments have attempted to bring scientific methods to bear on the investigation of the subject. Their results based on literally millions of tests, have made it abundantly clear that there exists no such phenomenon as telepathy, and that the seemingly successful scores have relied either on illusion, or on deception."
  2. Jan Dalkvist. (1994) Telepathic Group Communication of Emotions as a Function of Belief in Telepathy. Dept. of Psychology, Stockholm University. “Within the scientific community however, the claim that psi anomalies exist or may exist is in general regarded with skepticism. One reason for this difference between the scientist and the non scientist is that the former relies on his own experiences and anecdotal reports of psi phenomena, whereas the scientist at least officially requires replicable results from well controlled experiments to believe in such phenomena - results which according to the prevailing view among scientists, do not exist.”.
  3. Willem B. Drees. (1998-11-28) Religion, Science and Naturalism. Cambridge University Press, p. 242–. ISBN 978-0-521-64562-1. “Let me take the example of claims in parapsychology regarding telepathy across spatial or temporal distances, apparently without a mediating physical process. Such claims are at odds with the scientific consensus.”.
  4. Spencer Rathus. (2011). Psychology: Concepts and Connections. Cengage Learning. p. 143. (ISBN 978-1111344856) "There is no adequate scientific evidence that people can read other people's minds. Research has not identified one single indisputable telepath or clairvoyant."

Vidu ankaŭ

redakti