Callgirl

(Alidirektita el Teleputino)

Callgirl [kolgerl] estas angladevena esprimo - disvastiĝinte senŝanĝe en diversaj latinliteraj lingvoj - por prostituitino, kiu laŭ telefonvoko de klientoj vizitas ilin aŭ mem akceptas la klientojn. Oni povas esperantigi la esprimon ekz. per vokvirinoteleputino.

La vokvirinoj pretendas pli altajn pagojn por siaj servoj ol kutimaj putinoj. Ili ofertas krom la sekson ofte sociajn servojn, t.e. ili akompanas klientojn al sociaj eventoj aŭ komercaj traktadoj.

La vokvirinoj laboras ĉe telefono, anoncas sin en gazetoj, interreto aŭ tra organizita societo, akompana agentejo.