Telesforas Lukoševičius

litova esperantisto

Telesforas LUKOŠEVIČIUS (naskiĝis la 30-an de junio 1926 en Palašmenė, distrikto Pakruojis, mortis la 18-an de februaro 2013 en Panevėžys, enterigita en la urba tombejo Šilaičiai, la 50-a sektoro) estis litova pedagogo kaj esperantisto, ekde 2005 Honora Membro de UEA.

Telesforas Lukoševičius

en 1987
Persona informo
Naskiĝo 30-a de junio 1926
en Palašmenė, distrikto Pakruojis (Litovio)
Morto 18-a de februaro 2013
en Panevėžys
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Familio
Edz(in)o Palmira Lukoševičienė
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1960
vdr

Vivo redakti

Lukoševičius en 1950 finis Fiziko-Matematikan fakultaton de Pedagogia Instituto en Šiauliai, en 1963 – Litovian Agrikulturan Akademion (foreste). Post fino de la instituto, laboris kiel gvidanto de pedagogia kabineto en Kleriga fako de distrikto Joniškėlis, lerneja inspektoro, kiel instruisto de fiziko kaj matematiko en mezlernejo de Joniškėlis (ekde 1956). Ekde 1963 T. Lukoševičius laboris en Agrikultura Teknika Lernejo de Joniškėlis, ekde 1976 ĝis la emeritiĝo – en Hidromeloracia Teknika Mezlernejo de Panevėžys.

Esperantista agado redakti

Lukoševičius finis elementan E-kurson en Joniškėlis (1960), kurson gvidatan de eminenta estona esperantisto Aleksandr Siitam dum la 3-a Baltia Esperanto-Tendaro en Molėtai (1961). Li ekzameniĝis ĉe akademiano Paul Ariste en universitato de Tartu (Estonio, 1975), ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino (1993) kaj fariĝis ties asociigita membro.

Ekde 1961 T. Lukoševičius konstante gvidis kursojn de Esperanto kaj por lernantoj kaj por instruistoj. En la 10a BET (1968) li fariĝis membro de Interrespublika Metodika Pedagogia Komisiono pri E-instruado. T. Lukoševičius instruis Esperanton al instruistoj dum kursoj, organizitaj de Litovia Instituto por Perfektiĝo de Instruistoj en Trakai (1970), Vilnius (1992 kaj 1994), Berčiūnai (1993).

Li fondis kaj gvidis E-Klubojn en Joniškėlis, en Panevėžys (Fonto, Espero, Revo).

Lukoševičius estis ĉeforganizanto de BET-17 en Viekšniai (1976), post kio li estis punita fare de tiutempaj partiaj instancoj kaj pro tio devis translokiĝi al Panevėžys.

En 1983 li fondis, gvidis dum multaj jaroj funkciintan E-koruson. Dum kelkaj jaroj sub gvido kaj iniciato de Lukoševičius en Panevėžys funkciis teatro de esperantistoj.

Lukoševičius tradukis al Esperanto kelkajn dekojn da diversaj verkoj de litova belarto, tamen nur kelkaj estas eldonitaj. En 1991 li registris eldonejon Revo ĉe loka E-klubo, kiu eldonis pli ol 14 diversajn librojn. Tiel formiĝis t.n. serio de libroj Panevėžys-a Biblioteko de Esperanto. Ĉiujn tiujn librojn Lukoševičius verkis, tradukis, aŭ redaktis.

Li estas aŭtoro de kelkaj libroj: Ni parolu Esperante (konversacioj por turistoj, 1993), lernolibro Elementa Esperanto-kurso en 34 lecionoj (1999), lernolibro de Esperanto por litovoj (2004).

Lukoševičius estas aŭtoro de multaj artikoloj pri Esperanto, aktive propagandis la internacian lingvon. Kiam en sesdekaj jaroj estis lanĉita kampanjo de subskriboj al UN pri Esperanto, li kune kun aliaj en malgranda urbeto Joniškėlis kolektis pli ol 3000 subskribojn de diversaj personoj kaj institucioj. En 2003 okaze de 80-jariĝo de Esperanto-movado en Panevėžys Lukoševičius kune kun aliaj aranĝis publikan ekspozicion pri Esperanto en regiona landesplora muzeo, urban konferencon, libroekspozicion.

Lukoševičius apartenis al estraro de Litova Esperanto-Asocio (1988-1998) kaj estis unu el gvidantoj de Litoviaj E-instruistoj.

Distingoj redakti

Verkoj redakti

  • originalaj
    • Kalbėkime esperantiškai = Ni parolu esperante (konversacioj por turistoj, 1993)
    • Lernolibro Elementa Esperanto-kurso en 34 lecionoj (1999)
    • Pradinis esperanto kalbos kursas = Elementa esperanto-kurso (1999)
    • Mokomės kalbėti esperantiškai. = Ni lernu paroli Esperante (2004)
  • tradukoj el la litova
    • Aldona Brazdžionytė-Oškeliūnienė, Sub la nordlumo ("Po šiaurės pašvaiste", 1991)
    • Vilius Kavaliauskas, Konspiro ("Suokalbis", 1992)
    • Jonas Biliūnas, Mi trafis ("Kliudžiau", 1994)
    • Vytautas Petkevičius, Nur tri lupidoj ("Tik trys vilkiukai", kun Palmira Lukoševičienė, 1994)
    • Dionizas Poška, Vilaĝano de Ĵemajtoj kaj Litovio ("Mužikas Žemaičių ir Lietuvos", 1995)
    • Juozas Grušas, Herkus Mantas ("Herkus Mantas", kun Palmira Lukoševičienė, 1997)
    • J. Kairys ; eilės A. Jonyno, Troškimai = Deziroj (muziko de J. Kairys, versoj de A. Jonynas, 1998)
    • Stasys Ankevičius, Forege malantaŭ Uralo ("Už Uralo Žemės galo", 2002)
    • Leonas Bumša, Ombro de meditoj ("Minčių paunksnė", kun Česlovas Liubomiras Tručionis, 2005)
    • Vytautas Karalius, Sizifo sen štono ("Sizifas be akmens", kun Palmira Lukoševičienė, 2005)
    • Albertas Laurinčiukas, Tigro – ĝia vivo kaj morto ("Tigro gyvenimas ir mirtis", 2008)

Fontoj redakti

  • Telesforas Lukoševičius (Nova honora membro de UEA), Litova Stelo, n-ro 2, 2005, p. 53-54.
  • Telesforas Lukoševičius, Mia vojo al Esperanto, Litova Stelo, n-ro 3, 2006, p. 7-8.