Telesur
Telesur (stiligita kiel teleSUR, “Televido el la Sudo“) estas plurŝtata, hispanlingva, TV-satelita sendilo en Latinameriko, kiu elsendis unuafoje je la 24-a de julio 2005, je la 222-a naskiĝtago de Simón Bolívar. La tuta nomo de la kompanio estas La Nueva Televisión del Sur C.A..
Telesur | |
---|---|
Firma emblemo | |
![]() | |
Ĝeneralaj informoj | |
Ricevo | Dissende, satelite, kable kaj IPTV |
Landoj | ![]() |
Proprietulo | La registaroj de:![]() ![]() ![]() |
Komenciĝo de elsendoj | La 24-an de julio 2005 |
Programa tipo | Informa |
Fratina kanalo | VTV |
Retpaĝaro | telesurtv.net/ (hispane) telesurenglish.net/ (angla) |
La ideo pri komuna hispanlingva televido por Sudameriko venas de la venezuela prezidanto Hugo Chávez. La televidon apogas finance ĉefe Venezuelo, sed grave kontribuas ankaŭ Kubo, Nikaragvo.
La sidejo de Telesur (la hispane televidkanalo) troviĝas en Karakaso, Venezuelo; kaj la sidejo de Telesur English (la angle televidkanalo) troviĝas en Kito, Ekvadoro.
La televido fokusas pri specifaj latinamerikaj problemoj, kulturaj, politikaj aferoj kaj ĝin traplektas kritika sinteno al la politiko de Usono rilate Latinamerikon, sinteno kiun iuj nomas antiusonismo.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Telesur: La nueva televisión del sur Arkivigite je 2011-10-03 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- Telesur: La nueva televisión del sur oficiala paĝo hispane