Teletubbies
Teletubbies (pron. [TEli TAbiz]) estas brita televida serio celata al antaŭ-lernejaĝaj infanoj, produktita de 1997 ĝis 2001 de brita firmao Ragdoll Productions.
Teletubbies | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Teletubbies |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Ĝenro | porinfana televida serio |
Aktoroj | Dave Thompson • Simon Shelton • John Simmit • Nikky Smedley • Pui Fan Lee |
Amplekso | |
Sezonoj | 7 |
Epizodoj | 425 |
Daŭro sen reklamoj | 25 |
Elsendo | |
Elsendita | 31 mar. 1997 – 11 nov. 2022 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
La rolfiguroj estas kvar diverskoloraj, proksimume bebo-similaj estaĵoj, ludataj de plenkreskaj aktoroj en vasta plenkorpa kostumo. Ili estas:
- Tinky Winky, violkolora, vira
- Dipsy, verda, vira
- Laa-Laa, flava, ina
- Po, ruĝa, ina
Aliaj personoj inkludas la Noo-noo (iu polvosuĉilo kun propra vivo). La suno estas reprezentita de la vizaĝo de bebo.
Dum la epizodoj, la personoj interagas inter sino tra ludoj, brincadeiras kaj de okazaĵoj, kiel la horo vidi televidon en ŝtofoj lokalizitaj en ilia propra ventro aktivigas por la horo diri "ĝis la revido". La serio estis kaj estas montrata en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo.
Keletapit
Keletapit estas el Teletubbies, finne Teletapit, parodio, kiun la grupo Alivaltiosihteeri faris en finnlanda televido kaj radio en fino de 1990-aj jaroj kaj kiu rakontas pri keletappi-oj Kele (el la vorto perkele), Tana (el la vorto saatana, Tu (el la vorto vittu) kaj Sviddunääs. Keletappi-oj drinkas kaj tabakas, tute malsame ol Teletubbies. Kelen aktoris en televido Jyrki Liikka, Tanan Paso Heikura kaj Sviddunääs-on Simo Frangén. En la ventra televido estas parto el Kahdeksan surmanluotia de Mikko Niskanen. Anstataŭ la infano, en la suno estas prezidanto Urho Kekkonen. Kele estas flava kaj ofte ricevas kolericegon
Titolo de la serio tra la mondo
- Angla : Teletubbies
- Araba : تليتبيز
- Bulgara : Телетъбис
- Ĉina : 天線寶寶 (tiānxiànbǎobǎo)
- Estona : Teletupsud
- Finna : Teletapit
- Franca : Les Télétubbies
- Germana : Teletubbies (TeleTAbiz)
- Greka : Τελετάμπις (Teletapic)
- Hebrea : טלטאביז
- Islanda : Stubbarnir
- Japana : テレタビーズ
- Kartvela: ტელეღიპუცები
- Korea : 꼬꼬마 텔레토비 (Teletobi)
- Kroata : Teletubbiesi
- Litova : Teletabiai
- Norvega : Teletubbiene
- Pola : Teletubisie
- Rusa : Телепузики (Telepuziki)
- Serba : Телетабиси (Телетабиси)
- Taja : เทเลทับบี้
- Turka : Teletabiler