Telferaj akcidentoj de Cavalese

La telfero al Alpo Cermis [ĈERmis] proksime de vilaĝo Cavalese en la itala provinco Provinco Trento (Trentino) dufoje suferis gravan akcidenton.

Telferaj akcidentoj de Cavalese
EA-6B Prowler


EA-6B Prowler

aviadila akcidento • ropeway or cable car accident
Ĝenerala informo
Dato  3-an de februaro 1998
Tempo  15:30 UTC
Karaktero  Avio tranĉis la ŝnuregon de ski-telfero
Kaŭzo  Eraroj de stiristo
Loko  ĉ. Cavalese
Geografia situo 46° 17′ 0″ N, 11° 28′ 0″ O (mapo)46.28333333333311.466666666667Koordinatoj: 46° 17′ 0″ N, 11° 28′ 0″ O (mapo)
Pereintoj  20
Aviadilo
 Tipo  EA-6B Prowler
Flugkompanio  Usona mararmeo
vdr

9-a de marto 1976 redakti

Je la 9-a de marto 1976 veturilo falis de la ŝnurego kaj mortigis 42 homojn.

3-a de februaro 1998 redakti

Je la 3-a de februaro 1998 aviadilo de tipo EA-6B Prowler, elektronika batalilo de la Usona Mararmeo, tranĉis la ŝnuregon de ski-telfero en Cavalese (italaj alpoj); 20 homoj en veturilo falis pli ol 80 metrojn kaj mortis. La aviadilo estis damaĝita, sed kapablis reiri al sia bazo.

Ĉiuj mortigitoj, 19 pasaĝeroj kaj unu instruisto, estis eŭropanoj, inter ili tri italoj, kvin germanoj kaj unu polo.

Prezidento William J. Clinton pardonpetis pro la akcidento kelkajn tagojn poste kaj promesis monan kompenson.

La incidento streĉis la rilatojn inter Usono kaj Italio. En Italio estis kontraŭ-usonaj protestoj ("NATO PER UCCÌDERE"*), iuj plendis kontraŭ uzo de italiaj aviadilaj bazoj fare de Usono. Italaj prokuroroj volis procesi kontraŭ la kvar armeanoj en Italio, sed itala tribunalo decidis, ke la traktato de NATO atribuis la jurisdikcion de tiu kazo al usonaj armeaj tribunaloj.

Komence estis akuzitaj ĉiuj kvar anoj de la aviadilo, sed nur kontraŭ stiristo kapitano Richard J. Ashby [RIĉed EŜbi] kaj lia navigisto kapitano Joseph Schweitzer [ĜOŬzif ŜŬIcr] vere okazis proceso, kun akuzo de 20 kazoj de senvola hom-mortigo kaj hom-mortigo pro neglekto. La proceso de Ashby okazis en Camp LeJeune en Norda Karolino. Estis decidite, ke la mapoj en la aviadilo ne montris la ŝnuregojn kaj ke la EA-6B flugis iom pli rapide kaj konsiderinde malpli alte ol permesis armeaj reguloj. La restriktoj tiam validaj postulis minimuman flugan alton de 2000 futoj (600 m); la stiristo diris, ke li opiniis ke 1000 futoj (300 m). La ŝnurego estis tranĉita en alto de 360 futoj (110 m). La stiristo plue asertis, ke la alto-mezura ilaro de lia aviadilo misfunkciis kaj ke li ne sciis pri la restriktoj pri rapido. En marto de 1999 la ĵurio malkondamnis Ashby-on, je la indignego de la itala publiko. La akuzoj pro hom-mortigo kontraŭ Schweitzer estis nuligitaj.

Kontraŭ la du viroj okazis plia armea proceso pro malhelpo al la justico, ĉar ili detruis video-registraĵon el la aviadilo pri la tago de la akcidento. Ili estis deklaritaj kulpaj en majo 1999; la navigisto estis eksigita el la armeo, kaj la stiristo estis eksigita kaj malliberigita por ses monatoj. Post kvar kaj duona monatoj li estis liberigita pro bona konduto. (Baldaŭ poste li kaŭzis tumulteton en kazino en Las-Vegaso kaj estis vokita tribunalen pro delikto.)

En majo 1999 la Usona Kongreso malakceptis leĝon, kiu estus doninta rektan monan kompenson al la familioj de la viktimoj. La itala ŝtato tiam en decembro 1999 aprobis ampleksan planon pri mona kompenso por tiuj familioj. La traktato de NATO devigis Usonon pagi 75 % de tiu kompenso, kaj ĝi pagis.


La usona armea prokuroro asertis, ke inter usonaj armeaj aviadistoj ekzistas klubo nomata Cable Car Club (telfera klubo), en kiu rajtas membriĝi nur tiuj, kiuj sukcesis flugi tra sub la ŝnurego de telfero. Tiuj onidiroj neniam estis konfirmitaj.


 * nato per uccidere = naskita por mortigi