Telfero estas transportilo, kies veturiloj pendas ĉe ŝnuro aŭ kablo. Tiuj veturiloj povas esti fermitaj ĉeloj, similaj al vagonoj, aŭ simplaj seĝoj por la pasaĝeroj. Ekzistas ankaŭ telferoj por varoj. Aertelfero estas telfero, ĉe kiu veturiloj pendante de unu aŭ du seninterrompaj dratŝnuregoj trafikas ŝvebante en la aero.

Telfero
Telfero en Zell am See, Aŭstrio
Telfero ĉe Montserrat en Katalunio

Funikularoj kaj telferoj estas kune nomataj "kablovojoj". Ambaŭ specoj de transportiloj taŭgas por transportoj kun grandaj nivel-diferencoj, ekzemple en montaro. Sed dum funikularoj ĉiam havas konsiderindan niveldiferencon, ekzistas telferoj preskaŭ ununivelaj.

Priskribo redakti

Eblas distingi telferojn laŭ la maniero, kiel ili estas movataj:

  • Alternaj telferoj havas du kablojn; unu, la porta kablo, estas fiksita ĉe la du finstacioj, la veturiloj glitas laŭ ĝi per radoj aŭ pulio. Dua kablo, la tira aŭ trena kablo, movas la veturilojn. Kiam veturilo atingas finstacion, necesas halti kaj ŝanĝi la direkton. Ofte tiaj telferoj havas du kontraŭ-paralelajn veturilojn, ĉiu kun propra porta kablo, sed kun komuna tira kablo, tiel ke la pezoj de la veturiloj parte kompensas unu la alian.
  • Kontinuaj telferoj havas unu solan kablon, kiu daŭre cirkulas ĉirkaŭ la du finstacioj. La veturiloj aŭ estas firme fiksitaj al tiu kablo aŭ povas kroĉiĝi al ĝi. En la unua okazo la pasaĝeroj devas en- kaj eliri dum movado de la veturilo; en la dua eblas dumtempe haltigi la veturilon malkroĉante ĝin de la kablo. Por rekroĉi ĝin necesas unue akceli ĝin ĝis la rapido de la kablo.

Ĉe alternaj telferoj la ofteco de la veturado estas limigita de ĝia daŭro. Tial la ĉeloj de tiaj telferoj ofte estas grandaj, por tamen transporti multajn pasaĝerojn. Kontinuaj telferoj povas veturi pli ofte. Industriaj telferoj, kiuj transportas varojn, preskaŭ ĉiam estas kontinuaj, same seĝ-telferoj por montaj turistoj aŭ skiveturantoj.

Ĉe alternaj telferoj la porta kablo estas multe pli forta ol la trena kablo; ĝi ja devas porti la tutan pezon de la veturilo, dum ke la porta kablo bezonas nur la forton por movi ĝin. Alternaj telferoj havas krizan bremson por la okazo, ke la trena kablo rompiĝu; tiam aŭtomataj premiloj kaptas la portan kablon kaj malhelpas senhaltan gliton malsupren.

Kelkaj telferoj redakti

Vidu ankaŭ redakti