Aerfoto de Telkibánya

Bazaj informoj redakti

Telkibánya (telkibAnja) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Gönc. Bánya signifas: mino.

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Sárospatak kaj Sátoraljaújhely troviĝas aere po 29 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis pri la komunumo el 1270 en formo "Teluky", pri la orominado el 1341. En tiu jaro ĝi urbiĝis, poste apartenis al la plej gravaj orminejoj. La urbo estis ĉirkaŭita per muroj kaj bastionoj. En la 15-a jarcento husanoj okupis la urbon. Post kolapso de la minejo en la 17-a jarcento graveco de la loko daŭre malpliiĝis. Nun ĝi estas grava turisma allogejo. En 1825 oni fondis farejon pri porcelano, kiu estis la unua en Hungario. En la proksimeco kaolino troviĝas.

Vidindaĵoj redakti

Alianco de minurboj en Supra Hungarujo redakti

Gölnicbánya Igló Jászó Rozsnyó
Rudabánya Szomolnok Telkibánya

Eksteraj ligiloj redakti