Telksino (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Telksino. |
Telksino estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Telksino | |
Natura satelito de Jupitero (XLII) | |
Oficiala nomo | Jupitero XLII[1] |
Aliaj nomoj | S/2003 J 22 |
Historio | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard Brett J. Gladman[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
9-a de februaro 2003[1] Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 20 453 754 km |
Discentreco | 0,26847 |
Klinangulo | 151,293° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 597,61 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~2 km (averaĝe)[2] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~? |
Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,6[2] |
MalkovroRedakti
Malkovris ĝin Scott S. Sheppard, Brett J. Gladman kaj ilia teamo de la Universitato de Havajo, post observoj de fotoj faritaj per la kanada-franca-havaja teleskopo de Mauna Kea inter la 9-a de februaro 2003 kaj la 4-a de marto 2003. Ĝia malkovro estis anoncita[3] la 25-an de januaro 2004, la satelito estis tiam maldaŭre nomata S/2003 J 22.
NomoRedakti
La 8-an de aŭgusto 2003, ĝi ricevis, kun aprobo de IAU[4] la nomon Telksino[5]. Telksino (greke: Θελξινόη) estis unu el la kvar praaj muzoj de la helena mitologio. (Laŭ Cicerono, iliaj nomoj estis Telksino, Arkeo, Meleteo kaj Aedeo.)
OrbitoRedakti
Laŭ ĝia orbito, ĝi estus verŝajne ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Planetary Satellite Physical Parameters (angle) (En ĉi-tiu listo, Telksino estas notata sub S/2003 J 22)
- ↑ IAUC 8276: S/2003 J 22; 2004M, 2004N,, 2004O; C/2003 B2, C/2003 C1,, C/2003 D1 Malkovro (angle)
- ↑ IAUC 8502: V5115 Sgr = N Sgr 2005; 2005ay; Sats OF JUPITER (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis, la nomon de Thelxinoe, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)