Timișoara
Timișoara [timiŝŭara], esperante Timiŝoaro[1] kaj ankaŭ Temeŝvaro (hungare: Temesvár temeŝvar; germane: Temeswar, Temeschburg, en germanaj dialektoj ankaŭ Temeschwar), estas la ĉefa urbo de la rumana provinco Banat. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto (judeţ) Timiș. Ĝi situas ĉe la kanalo Bega, 562 km okcidente de București. Oni aligis al ĝi la vilaĝojn Freidorf, Colonia Kunz kaj Mehala.
Timișoara | ||
germane Temeswar, Temeschburg, hungare Temesvár, ĉeĥe Temešvár, turke Temeşvar | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Timișoara | ||
Kromnomo: Malgranda Vieno | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Banato | |
Distrikto | Timiș | |
Historiaj regionoj | Hungara reĝlando, Transilvanio | |
Rivero | Bega | |
Situo | Timișoara | |
- alteco | 90 m s. m. | |
- koordinatoj | 45° 45′ 35″ N 21° 13′ 48″ O / 45.75972 °N, 21.23000 °O (mapo) | |
Areo | 129,2 km² (12 920 ha) | |
- de metropolo | 1 070,4 km² (107 040 ha) | |
Loĝantaro | 312 113 (2009) | |
- de metropolo | 359 132 | |
Denseco | 2 415,74 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1019 | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 300030 | |
Telefona antaŭkodo | (+40) 02 56 | |
Aŭtokodoj | TM | |
Situo de Timișoara enkadre de Rumanio
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.primariatm.ro | ||


Loĝantaro Redakti
En 1910 en la urbo vivis 72 555 loĝantoj, germanoj, hungaroj kaj rumanoj, laŭ kvanto en tiu sinsekvo; en 1992 estis 334 115 (82 % rumanoj, 9,5 % hungaroj, 4 % germanoj, 2 % serboj). En la urbo estas unu el la plej grandaj universitataj centroj de Rumanio. Ankaŭ post la jaro 1920, kiam la urbo laŭ la traktato de Trianon de Hungario estis donita al Rumanio, la tiam ankoraŭ multnombra german- kaj hungarlingvaj urbaj loĝantaroj tenis multajn kulturajn instituciojn, gazetojn, libroeldonejojn, lernejojn, teatrojn. Unu el multaj ekzemploj de provo pri hungarlingva gazeto en la urbo estis A Hét, kiu sukcesis nur aperi en 1945, tuj post la fino de la Dua Mondmilito. En 1953 remalfermiĝis
Historio Redakti
Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario (Temes vármegye).
- La 2-an de novembro 1846 koncertis en la urbo Franz Liszt. La 15-an de septembro 1878 recitalis en la urbo Josef Joachim (violono) kaj Johannes Brahms (piano).
- Ekde 1880 aktivas en la urbo la Fratinoj instruantaj de Nia Sinjorino (Banato).
Vidindaĵoj Redakti
Servoj Redakti
- Lerneja komplekso de la Fratinoj instruantaj de Nia Sinjorino (Banato)
Famuloj Redakti
- Aleksandar Bačvanski, hungara-serba aktoro
- Petru Ilieșu, rumana poeto
Eventoj Redakti
En Timișoara komenciĝis, je la 16-a de decembro 1989, la ribelo, kiu alportis finon al la diktaturo de Rumanio. Je la 20-a de decembro Timișoara deklaris sin la unua libera urbo, tamen je la prezo de 1.104 mortintoj kaj 3.352 vunditoj. Unu semajnon poste disfalis la reĝimo de Nicolae Ceaușescu.
En 2021 Timișoara estos Eŭropa Kultura Ĉefurbo.
Esperanto Redakti
En Timișoara troviĝas la sidejo de la Esperanto-Asocio de Rumanio kaj de RumEJA. En majo 2003 tie okazis Balkana E-Simpozio, en la Okcidenta Universitato.
Vidu ankaŭ Redakti
Ĝemelaj urboj Redakti
Jenaj urboj havas ĝemelecon kun Timișoara:
Fonto Redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Referencoj Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Timisoara Tourism Arkivigite je 2018-05-01 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Popolnombrado 2002
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Urbomapo
- Portalo hungare