Ŝtata Teatro Csiky Gergely de Temeŝvaro

Temesvári Állami Csiky Gergely Színház (rumane: Teatru de Stat Csiky Gergely Timișoara; esperanta traduko Ŝtata Teatro Csiky Gergely Timişoara) estas teatro en hungara lingvo en Rumanio, en urbo Timișoara.

Premioj kaj distingoj redakti

  • UNITER 2010: La plej bona spektaklo de la jaro (Tom Stoppard: Rosencrantz and Guildenstern Are Dead, reĝisoro: Victor Ioan Frunza scenografio: Adriana Grand)

Historio redakti

La konstruaĵo, en kiu krom la hungara teatro nun funkcias memstare la operejo, la rumana kaj la germana teatroj, estis inaŭgurita en 1875. Kiel direktoro havis gravan rolon en la disvolvo de la teatro Ignác Krecsányi inter 18831894 kaj inter 19021914.

Post 1919 estis direktoroj Mihály Fekete, Zoltán Franyó, Mihály Szendrey. Je la komenco de la dua mondmilito ĝi ĉesigis ĝian funkciadon. Je la fino de la 1940-aj jaroj sub gvidado de operkantistino Juliska Kulcsár fondiĝis Magyar Népszínház (Hungara Popolteatro). En 1953 samtempe kun la rumana kaj germana teatroj estiĝis la hungara sekcio de Temesvári Állami Színház, kiu sub direktorado de reĝisöro János Taub en 1957 memstariĝis sub nomo Temesvári Állami Magyar Színház. La nomdonanto de la teatro, Gergely Csiky, estis dramverkisto, precipe komediverkisto naskita en Pâncota.

Aktoroj redakti

Eksteral ligoj redakti