Tempe (Arizono)
Tempe (prononcata de la urbanoj kiel tem-PI) estas grandurbo en la usona ŝtato Arizono, oriente de Fenikso, en distrikto Maricopa. La urbego apartenas al aglomeraĵo de Fenikso (urbo) kaj ĝi estas nomata pri la greka Valo de Tembi en Tesalio, Grekio. La urbego estas hejmo de universitato.
Tempe | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 85281–85284 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 180 587 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 733 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 26′ N, 111° 56′ U (mapo)33.425555555556-111.94Koordinatoj: 33° 26′ N, 111° 56′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 456 m [+] | ||||
Areo | 104,184796 km² (1 041 8.4 796 ha) [+] | ||||
Horzono | montara horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tempe, Arizona [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj: 33° 25′ N 111° 56′ U / 33.417 °N, 111.933 °U (mapo)
- Areo: 102 km²
- Loĝantaro: 161 719 (en 2010)
- Supermara alteco: 347-456 m
- Horzono: UTC-7h
- Poŝtkodoj: 85281, 85282, 85283, 85284, 85285, 85287
- Telefonkodoj: 480
Geografio
redaktiTempe situas sur montetaro en valo laŭ riverbordo, en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de Arizono. Fenikso, Mesa kaj Chandler (Arizono) estas proksime.
Historio
redaktiEn 1865 en la proksimeco oni komencis konstrui urbon, post 3 jaroj ini fondis Fenikson same en la proksimeco. Tiutempe nur pramo funkciis tie laŭ la rivero. Baldaŭe oni konstruis kanalon por disponigi akvon por luzernoj, tritikoj, hordeoj, avenoj, kaj kotonoj. La loknomo Tempe venis en 1879. En 1885 oni fondis tie centran lernejon, kiu finfine iĝis universitato. En 1887 la fervojo tie trairis la riveron, tial Tempe iĝis ekonomia nabo por la ĉirkaŭa agrikultura areo. En la 20-a kaj 21-a jarcentoj Tempe evoluis ne nur kiel antaŭurbo de Fenikso, sed ankaŭ centro de eduko kaj komerco.
Klimato
redaktiEn Tempe la temperaturo averaĝe varias inter 11-32 °C. La varmo kulminas en majo averaĝe kun 35 °C, la malvarmo kulminas en decembro averaĝe kun 3 °C. Jare pluvas po 238 mm, junie ĝenerale neniam pluvas. La pluvo kulminas en aŭgusto.
Servoj
redaktiTrafiko
redaktiApud Tempe havas situas internacia flughaveno de Fenikso.
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva kaj svedlingva Vikipedioj