Templo de Bona Volo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Templo de Bona Volo estas ekumenisma templo de Legio de Bona Volo. La 21-an de oktobro 1989, la ĵurnalisto José de Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo, inaŭguris en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, la Templon de Bona Volo (TBV) — ankaŭ konata kiel Templo de PacoPiramido de Lumaj Spiritoj —, monumento de notinda beleco, kiu rapide fariĝis la plej vizitata monumento de Braziljo. Ĝi estas ĉe la adreso Quadra 915 Sul, Lotes 75/76.

Templo de Bona Volo
Situo
vdr

Ĉiu espekto de la konstruaĵo estis zorgeme studita de ĝiaj konstruintoj, harmonie aranĝitaj por inspiri la plej noblajn sentemojn. Ĝiaj mezuroj kaj proporcioj estas ligitaj al numero de perfekteco 7, kaj ankaŭ al la numero 1. Temas pri piramido sepedra, kiu altas 21 metrojn kaj diametras 28 metrojn. Sur ĝia pinaklo troviĝas ŝtono de pura kvarco. La malhela bazo de la Templo havigas senton, ke ĝi flosas sur la gresejo, kvazaŭ alteriĝinta kosmoŝipo.

Ĉe la pinto de la Piramido troviĝas la plej granda purkristala kvarca ŝtono de la mondo. La kristalo simbolas, en la Senlima Ekumenismo, la unuigan ĉeeston de Dio. Laŭ la kredantoj, ĝi purigas la etoson katalizante energion, kiuj fluas sur tiuj, kiuj eniras la lokon.

Ĝia planko estis konstruita el granito, kun desegno en spiralo, tiel ke la vizitanto apenaŭ eniras la Navon, trapasas la malhelan vojon, kiu rondiras en livuma direkto, reprezentante la malfacilan iradon de la Homo, strebe al iu ekvlibrpunkto. En la centro de la piramido, ĝuste sub la kristalo, ronda plako el bronzo simbolas la eltrovon de Lumo kaj komenco de nova irado. Pri la hela vojo, dekstrumen, ĝi estas vojo iluminita de la moralaj kaj spiritaj valoroj akiritaj per la penemo propra al la Homa Estaĵo, finiĝanta ĉe la Trono kaj Altaro de Dio, de kiu oni ricevas benojn.

Trono kaj Altaro de Dio estas la reprezentaĵo artisma, kaj ankaŭ ekumena kaj de Amo, starigita ene de TBV. La kvar bazaj elementoj de Naturofajro, aero, tero kaj akvo — estas reprezentitaj en la artverko por simboligi la Kreanton (aŭ Ĉiela Patro). Ĝi estas referencilo por la Fido de la kreitaĵoj, kiuj vizitas la lokon, kiaj ajn estas iliaj kredoj. La artverko farita de la itala skulptisto Roberto Moriconi (1932-1993) estas lokitaj en la direkto Oriento-Okcidenton, simbolante la kuniĝon de la mistikismo de Oriento kun la pragmatismo de Okcidento. Sugestite de la skulptisto de la artaĵo, sur ĝi oni vidas la surskribon de frazo de la verkisto Paiva Netto: "Ĉiu tago estas taŭga tago por renovigi nian destinon”.