TempobiologioKronobiologio estas kampo aŭ fako de biologio kiu ekzamenas periodajn (ciklajn) fenomenojn en vivado de organismoj kaj ilian adaptadon al sun- kaj lun-rilataj ritmoj.[1] Tiuj cikloj estas konataj kiel biologiaj ritmoj. La termino Kronobiologio venas de la malnovgreka χρόνος (krónos, signifante "tempo"), kaj biologio, kiu apartenas al la studo, aŭ scienco, de vivo. La rilataj esprimoj kronomiko kaj kronomo estis uzitaj en kelkaj kazoj por priskribi aŭ la molekulajn mekanismojn implikitajn en kronobiologiaj fenomenoj aŭ la pli kvantaj aspektoj de kronobiologio, precipe kie komparo de cikloj inter organismoj estas postulata. Kronobiologiaj studoj inkludas komparan anatomion, fiziologion, genetikon, molekulan biologion kaj konduton de organismoj ene de biologiaj ritmomekanikoj sed estas ne limigitaj al tiuj.[1] Aliaj aspektoj inkludas evoluon, reproduktadon, ekologion kaj evoluadon.

Ilustraĵo de homa biologia kronologio

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Patricia J. DeCoursey; Jay C. Dunlap; Jennifer J. Loros. (2003) Chronobiology. Sinauer Associates Inc. ISBN 978-0878931491.

Vidu ankaŭ redakti