Tempolinio de la Dua Mondmilito (1944)

Listartikolo en Vikipedio

Jen listo de la okazaĵoj de la Dua Mondmilito dum 1944:

Starto de la operaco Overlord en Normandio.

Januaro redakti

  • 1-a de januaro:
    • Berlino estis bombardita de la RAF per ĉirkaŭ 700 bombaviadiloj, kio ripetiĝos la venontan tagon.
    • La USAF bombardadis celojn en la insulo Bouganville, en la Salomonoj.
  • 2-a de januaro: La usonanoj ĉirkaŭis la japanan marbazon de Rabaul, kiu restos nuligita ĝis la fino de la milito.
  • 3-a de januaro: Bombardado de Torino fare de la britoj.
  • 4-a de januaro:
    • La usonanoj bombardadis Kiel kaj Munster per 664 bombaviadiloj.
    • La aliancanoj ekliveris aere al unuoj de la franca, belga, nederlanda kaj itala rezisomovadoj.
    • La Ruĝa Armeo atingis en Ukrainio la iaman rus-polan landlimon en Volinio.
    • En Bulgario, la usonanoj bombardadis Dupnicon.
    • Startis la Batalo de Monte Cassino.
 
Venko en Leningrado, 1944. La mura afiŝo diras: Civitanoj! Tiu flanko de la strato estas la plej danĝgera dum artileria atako.
  • 5-a de januaro:
    • La usonanoj bombardadis Kiel, Geilenkirchen kaj Düsseldorf en Germanio kaj la francajn flughavenojn de Tours kaj Bordozo.
    • La RAF bombardadis Stettin per ĉirkaŭ 600 bombaviadiloj.
  • 6-a de januaro: Brita bombardado sur Kiel kaj Elberfeld.
  • 7-a de januaro: La usonanoj bombardadis la fabrikojn IG Farben en Ludwigshafen am Rhein per 502 bombaviadiloj.
  • 8-a de januaro-10-a de januaro:
    • Startis la proceso de Verono kontraŭ la faŝismaj estroj kiuj okazigis la falon de Mussolini.
    • Luktoj inter partizanoj kaj germanaj fortoj kun faŝistoj en la Valo de Pellice.
    • Winston Churchill kaj Charles De Gaulle kunsidis en Marakeŝo por diskuti la francan partoprenon en la estonta invado de Francio.
    • En la Salomonoj, la usonanoj bombardadis la insulon Bouganville.
  • 10-a de januaro:
    • En Verono oni proklamis 18 mortopunojn kontraŭ 19 akuzitoj. Savis sin nur Tullio Cianetti, kondamnita je 30 jaroj. Inter la mortokondamnitoj estas Galeazzo Ciano, bofilo de Mussolini.
    • La usonanoj bombardadis Sofion.
  • 11-a de januaro:
    • Germana ĉasaviadilo estis faligita sur Hanovro kaj falis sur konstruaĵon de la entrepreno Stichweh kio okazigis 28 laboristojn.
    • La USAF bombardadis la germanan industrion de aviadiloj en Brunsvigo, Halberstadt kaj Oschersleben.
    • Estis ekzekutitaj la kvin faŝistestroj mortokondamnitaj en la proceso de Verono. Ili estas Ciano, Gottardi, Pareschi, Marinelli kaj la maljuna marŝalo Emilio De Bono 78-jaraĝa. La cetero sukcesis fuĝi.
  • 12-a de januaro: La aliancanoj bombardadis intense la zonon de Anzio, preparante la estontan elŝipiĝon.
  • 13-a de januaro: Bombardado de Romo.
  • 14-a de januaro:
    • La RAF bombardadis Brunsvigon per ĉirkaŭ 700 bombaviadiloj.
    • Ofensivo de sovetoj en la fronto de Leningrado el la sak-areo de la palaco Oranienbaum.
    • La jugoslava flughaveno de Mostar estis atakita per ĉirkaŭ 200 usonaj bombaviadiloj.
    • La usona aviadilaro bombardadis Rabaul.
  • 15-a de januaro:
    • Belga rezistantoj eksplodigis preskaŭ la tutan elektran instalaĵaron de alta tensio de la lando.
    • La bulgara ĉefurbo, Sofio, estis forte bombardita fare de la aliancanoj. Okazis pli ol 4 000 mortoj.
  • 17-a de januaro: Startis la Batalo de Montecassino.
  • 18-a de januaro:
  • 19-a de januaro: La partizanoj eksplodigis la elektran centralon de Bellisio en Pesaro.
  • 20-a de januaro:
    • Forta nokta bombardado de la RAF sur Berlino per ĉirkaŭ 700 bombaviadiloj.
    • La sovetaj trupoj rekonkeris Novgorodon, en la fronto de Leningrado.
  • 21a de januaro:
    • La germanoj bombardadis Londonon per 227 bombaviadiloj.
    • La RAF bombardadis Magdeburgon per ĉirkaŭ 700 bombaviadiloj.
  • 22-a de januaro:
    • Berlino kaj Magdeburgo estis bombarditaj de la britoj.
    • La aliancanoj elŝipiĝis sur la strandoj de Anzio kaj Nettuno, sude de Romo.
    • La usonanoj atakis la japanan bazon de Rabaul.
  • 23-a de januaro: Ĉirkaŭ 200 bombaviadiloj atakis celojn de la franca okcidenta marbordo.
  • 24-a de januaro:
    • La usonanoj bombardadis la areon de Frankfurt per 857 bombaviadiloj.
    • La Ruĝa Armeo metis finon al la sieĝo de Leningrado post preskaŭ tri jaroj.
    • La sovetoj ekofensivis en Ukrainio al Zvenihorodka.
    • La insuloj Marŝaloj estis bombarditaj.
  • 27-a de januaro:
    • Nova brita bombardado sur Berlino per ĉirkaŭ 700 bombaviadiloj.
    • La aliancana aviaadilaro bombardadis la flughavenojn de suda Francio.
    • Bombardadoj sur la insuloj Marŝaloj.
  • 28-a de januaro:
    • Brita bombardado sur Berlino per ĉirkaŭ 750 bombaviadiloj.
    • Pro la soveta antaŭeniro en Ukrainio, estis ĉirkaŭitaj en Korsun-Ĉerkaso nombraj germanaj unuoj.
  • 29-a de januaro: Usona bombardado de Frankfurto per 863 bombaviadiloj.
  • 30-a de januaro:
    • La usonanoj bombardadis la industrio de aviadiloj de Brunsvigo per ĉirkaŭ 777 bombaviadiloj.
    • La britoj bombardadis Berlinon per ĉirkaŭ 650 bombaviadiloj.
    • Fortaj aeratakoj fare de la aliancanoj kontraŭ la flughavenoj de suda Francio.
    • Konferenco de Brazzaville, ĝis la 8a de februaro, en kiu oni markis la francan kolonian politikon.
    • La Vejk-insulo estis forte bombardita de la usonanoj.
  • 31-a de januaro:
    • La usonanoj bombardadis Trieston kaj Klagenfurt.
    • Soveta atako al Nikopol, en Ukrainio.
    • Usona elŝipiĝo en la insuloj Marŝaloj, nome en la atoloj Roi-Namur.

Februaro redakti

  • 1-a de februaro:
    • Startis la subpremado kontraŭ la gerilanoj de Alta Savojo.
    • En Pacifiko startis la batalo de Kwajalein kiam la usonanoj elŝipiĝis sur la atolo Kwajalein, en la insuloj Marŝaloj.
 
Atolo Kwajalein, en la insuloj Marŝaloj.
  • 2-a de februaro: La sovetaj trupoj rekonkeris Lutsk kaj Rivno, en la pola landlimo kun Ukrainio.
  • 3-a de februaro: La USAF bombardadis la marbazojn de Wilhelmshaven kaj Emden.
  • 4-a de februaro:
    • La USAF bombardadis Frankfurton pere de 748 bombaviadiloj.
    • Ofensivo de japanoj en Birmo, en la provinco Raĥine, sub estreco de la generalo Mutaguĉi.
    • La usonanoj bombardadis la instalaĵon de Paramuŝir, en la Kuriloj.
  • 5-a de februaro:
    • Brita bombardado sur Stettin pere de 358 bombaviadiloj.
    • Trupoj de japanoj avancis al la interno de Hindio kaj surprizis la hind-britojn, trapasis la riveron Ĉindŭin kaj minacis Kohima.
  • 8-a de februaro:
    • La usonanoj bombardadis Frankfurton pere de 397 bombaviadiloj.
    • Atenco en Parmo kontraŭ volontuloj de la Sociala Respubliko, kaj mortis kelkaj el ili.
    • La germanoj forlasis Nikopol kaj ties gravajn minejojn el mangano.
    • La insulo Kwajalein estis finfine konkerita de la usonanoj post elimini la japanan soldataron.
  • 10-a de februaro:
    • La USAF bombardadis Brunsvigon en Germanio pere de 169 bombaviadiloj.
    • En ekatakejo de Anzio, la germanoj sukcesis malpliigi la poziciojn de malamikoj.
    • En Pacifiko, la usonanoj konkeris Nov-Brition kaj la duoninsulon Huon, en Nov-Gvineo.
  • 11-a de februaro: La itala registaro rekuperis siajn povojn sur la sudo de Italio.
  • 12-a de februaro:
    • La sovetoj okupis Luga, en la fronto de Leningrado.
    • La usonanoj elŝipiĝis sur la atolo Amo en la Marŝaloj.
  • 13-a de februaro:
    • La germanoj atakis diversajn lokojn la okcidenta franca marbordo.
    • Aeratako sur Romo.
 
Ruinoj de la urbo Cassino post la bombardado.
  • 14-a de februaro:
    • La usonanoj atakis la nederlandan flughavenon de Eindhoven.
    • Aviadiloj usonaj bombardadis la abatejon de Montecassino kaj ankaŭ Romon.
    • Fino de la sieĝo de Leningrado post tri jaroj.
  • 15-a de februaro:
    • Brita bombardado sur Berlino pere de 891 bombaviadiloj; estis atakita ankaŭ Frankfurto ĉe Odro.
    • Denove la usonanoj bombardadis la abatejon de Montecassino pere de 229 bombaviadiloj. La germanoj okupis la ruinojn de la abatejo, kio havigis al ili bonegan pozicion por defendo.
    • La novzelandanoj elŝipiĝis sur la Verdaj insuloj, inter Nov-Irlando kaj Boungaiville.
    • Aviadiloj de Usono bombardadis la insulon Wake.
  • 16-a de februaro: Granda usona aeratako sur Truk, la ĉefa japana marbazo transmara. Pli ol 250 japanaj aviadiloj estis detruitaj kaj 200 000 tunoj el ŝipoj estis vrakigitaj.
  • 17-a de februaro:
    • Novaj usonaj elŝipiĝoj en la Marŝaloj, en kelkaj malgrandaj atoloj ankoraŭ neokupitaj.
    • Post nova usona atako dum la Operaco Hailstone, la japanoj forlasis la marbazon de Truk.
  • 18-a de februaro:
    • La germanoj bombardadis Londonon.
    • La RAF realigis precizan bombardadon sur la prizono de Amiens, plenplena je prizonuloj de la franca rezistado. Fuĝis 258 prizonuloj sed aliaj 102 mortis kaj la plej parto estis rekaptitaj.
    • La sovetoj rekonkeris Staraja Russa.
    • La usonanoj elŝipiĝis en la atolo Eniwetok, en la Marŝaloj.
  • 19-a de februaro:
    • Leipzig estis atakita nokte pere de 823 bombaviadiloj de la RAF.
    • Startis en Parizo la juĝo kontraŭ la grupo de Missak Manouchian de la rezistado.
    • La sakareo de Korsun estis finfine nuligita, 55 000 germanoj mortis kaj 18 000 estis kaptitaj.
    • La japana marbazo de Rabaul estis bombardita de la usonanoj.
    • La usonanoj elŝipigis trupojn en la Marŝaloj.
  • 20-a de februaro:
    • La norvega rezistado vrakigis pramon kiu transportis al Germanio la pezan akvon produktitan en la norvega fabriko de Norsk Hydro. Tio estis grava frapo kontraŭ la germana atomprogramo.
    • Startis la Granda Semajno kontraŭ la germana aviindustrio. La usonanoj bombardadis la industriojn de Leipzig, Bernburg, Tutow, Helmstedt, Brunsvigo ktp., pere de 1008 bombaviadiloj.
    • La RAF bombardadis Stuttgart pere de 700 bombaviadiloj.
    • Novaj unuoj de germanaj paraŝutistoj plifortigis la poziciojn de Cassino.
    • En la Balta Maro, la sovetoj rompis la germanajn defendejojn en la zono de Ĥolm.
  • 21-a de februaro:
    • La USAF bombardadis la germanajn flughavenojn de Achmer, Handorf, Diepholz, Brunsvigo, Gütersloh, Lippstadt kaj Werl pere de 861 bombaviadiloj.
    • La generalo Hideki Tōjō iĝis la ĉefo de la japana alta stabanaro.
    • La usona aviadilaro bombardadis la marbazon de Rabaul.
    • En la Marŝaloj, la japanoj kapitulacis en Eniwetok.
  • 22-a de februaro:
    • La usonanoj bombardadis la aviadilajn industriojn de Oschersleben, Halberstadt, Bernburg, Aschersleben, Gotha kaj Schweinfurt pere de 799 bombaviadiloj.
    • La usona aviadilaro bombardadis Guam, Tinian kaj Saipanon, en la Marianoj.
  • 23-a de februaro:
    • Nova atako en Montecassino.
    • La Ruĝa Armeo rekonkeris Krivoirogon.
    • Tito ekricevis helpon el Sovetunio.
    • La usonanoj okupis la atolon Eniwetok.
  • 24-a de februaro:
    • La RAF bombardadis Schweinfurt pere de 733 bombaviadiloj.
    • Batalo inter italaj partizanoj kaj faŝistoj en Pesaro.
    • La usona aviadilaro bombardadis Rabaul.
  • 25-a de februaro:
    • La RAF bombardadis Augsburgon, Ratisbonon kaj Fürth, pere de 700 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis la germanan aviadilan industrion de Augsburgo, Sttutgart, Ratisbono kaj Fürth pere de 754 bombaviadiloj.
    • La aliancanoj bombardadis Trieston, Padovon kaj Veronon, en Italio.
    • Ofensivo de japanoj en nordokcidenta Birmo.
  • 26-a de februaro: Kunsido de Hitler kun Antonescu.
  • 27-a de februaro:
    • Atenco en Vercelli kontraŭ fortoj de la Sociala Respubliko.
    • La japanoj haltigis en Birmo sian avancon por reorganiziĝi.
  • 29-a de februaro:
    • La USAF bombardadis la aviadilan industrion de Brunsvigo.
    • Malsukceso de germana atako kontraŭ aliancana ekatakejo de Anzio.
    • Atenco de la ukraina naciisma grupo URA kontraŭ la soveta generalo Nikolaj Vatutin, kiu mortos ses semajnojn poste pro la vundoj.
    • La usona aviadilaro bombardadis la japanan marbazon de Rabaul.

Marto redakti

  • 1-a de marto:
    • La RAF bombardadis Stuttgart pere de 700 bombaviadiloj.
    • En Torino startis politika striko kontraŭ la alianco kun Germanio. Ĉirkaŭ 60 000 laboristoj aliĝis al la agado.
    • Bombardado de aliancanoj sur Romo.
    • En Hindio la japanoj ekstartigis novan ofensivon por konkeri la provincon Manipuro.
  • 2-a de marto: La USAF bombardadis Frankfurton, en Germanio, kaj Chartres, en Francio.
  • 3-a de marto:
    • La hispana registaro ordonis repatriigi la Hispanan Legion.
    • La USAF bombardadis la germanan aviadilan industrion de Berlino, Erkner kaj Oranienburg pere de 748 bombaviadiloj.
    • 218 bombaviadiloj atakis la flughavenojn de Okcidenta Francio.
    • Nova bombardado de Romo fare pere de 217 usonaj bombaviadiloj.
    • La usona floto faris atakon al la insuloj Kuriloj.
 
Erich von Manstein estis elpostenigita de Hitler pro la malvenkoj en la rusa fronto en 1944.
  • 4-a de marto:
    • La usonanoj bombardadis la industriajn areojn de Berlino pere de 502 bombaviadiloj.
    • Ofensivo de sovetoj en la fronto de Ukrainio, kontraŭ la trupoj de Erich von Manstein.
    • La usona aviadilaro bombardadis Rabaul.
  • 5-a de marto:
    • Bombardado de aliancanoj sur celoj en Francio.
    • La Ruĝa Armeo avancis en Ukraino kaj rekonkeris Ostropolon.
  • 6-a de marto: La USAF bombardadis la industriajn zonojn de Berlino pere de 728 bombaviadiloj.
  • 7-a de marto: La usonanoj bombardadis Toulon pere de 200 bombaviadiloj, kaj aliajn celojn en norda Italio.
  • 8-a de marto:
    • La USAF bombardadis Erkner pere de 623 bombaviadiloj.
    • Finis la strikoj en la industrioj de norda Italio. Partoprenis ĉirkaŭ 900 000 laboristoj.
    • La japanoj konkeris Imfalon, en Barato.
    • La japanoj atakis la usonajn lokojn en Bougainville.
  • 9-a de marto:
    • La usonanoj bombardadis Berlinon kaj Hanovron pere de 526 bombaviadiloj.
    • La RAF bombardadis Berlinon, Hanovron, Nauen kaj Brunsvigon.
    • En Ukrainio, la sovetoj rekonkeris Ternopil.
    • La USAF bombardadis la japana marbazon de Rabaul.
  • 10-a de marto: Tokio estis forte bombardita, pere de 333 bombaviadiloj. Okzis ĉirkaŭ 130 000 viktimojn inter mortoj kaj vunditoj.
  • 11-a de marto:
    • Eberhard von Breitenbuch klopodis memmortigan atakon kontraŭ Hitler sed li ne sukcesis alproksimiĝi (la atako estis planita de Claus von Stauffenberg).
    • La USAF bombardadis Munster en Germanio kaj Wizernes en Francio.
    • La usona aviadilaro bombardadis la marbazon de Toulon pere de pli ol 500 bombaviadiloj.
    • La papo Pio la 12-a alvokis la militantojn por ke la urbo Romo ne estu detruita.
    • Okazis bombardado sur Padovo.
    • La ukraina urbo Uman estis rekonkerita de la sovetoj.
    • La japanoj okupis Raĥen, en Birmo.
    • Japana kontraŭatako en Bougainville.
    • Usonaj trupoj elŝipiĝis en la insuloj de la Admiralteco.
    • La usona aviadilaro bombardadis Rabaul.
  • 12-a de marto:
    • Munster estis forte bombardita de la brita aviadilaro.
    • La soveta truparo alvenis al la rivero Suda Bugo, tre fortifikita de la germanoj.
    • La usona aviadilaro bombardadis Rabaul.
  • 13-a de marto:
    • La USAF bombardadis celojn en la nordokcidenta franca merbordo.
    • La sovetoj rekonkeris Ĥerson.
    • Japanaj bombaviadiloj atakis la britajn lokojn en Hindio, kun apogo de siaj surteraj fortoj.
    • La usonanoj devigis la japanojn retroen en Bougainville.
    • La usonanoj faris gravajn bombardadojn sur militaj celoj de Wewak, en Nov-Gvineo.
  • 14-a de marto:
    • Alianca bombardado sur Romo.
    • En Nikolajev la sovetoj ĉirkaŭis preskaŭ 15 000 germanojn.
    • En la centra fronto, la sovetoj ĉirkaŭis la germanojn en Kovel, proksime de la pola landlimo.
  • 15-a de marto:
    • La USAF bombardadis la industrian zonon de Brunsvigo per 344 bombaviadiloj.
    • La britoj bombardadis Stuttgart, Wolfenbüttel kaj Brunsvigo pere de 900 bombaviadiloj.
    • Post forta bombardado pere de pli ol 300 bombaviadiloj, la aliancanoj atakis Montecassino, sed ili estis forpelitaj de la germanoj.
    • La sovetos rompis la germanan fronton kaj trapasis la riveron Bugo en la balta fronto.
    • En Nov-Gvineo, pli ol 200 usonaj bombaviadiloj atakis la zonon de Wewak, kio ripetiĝos la venontajn tagojn.
  • 16-a de marto:
  • 17-a de marto:
    • La USAF faris atakojn malalte super la francaj aerodromoj pere de 135 ĉas-bombaviadiloj.
    • Vieno suferis aerbombardadon fare pere de 200 usonaj bombaviadiloj.
  • 18-a de marto:
    • Brita bombardado sur Frankfurto pere de 800 bombaviadiloj.
    • La USAF bombardadis la fermanan avi-industrion en Munkeno, Friedrichshafen kaj Oberpfaffenhofen.
    • Aeratajo de la aliancanoj sur aerodromoj de la nordo de Italio pere de 950 bombaviadiloj, kiu detruis 120 germanajn aviadilojn.
  • 19-a de marto:
    • La RAF bombardadis Hamburgon ĵetante preskaŭ 3 000 tunojn el bomboj.
    • La aliancanoj bombardadis kelkajn celojn en la franca kaj nederlanda marbordoj.
    • 234 usonaj bombaviadiloj atakis Klagenfurton.
    • Trupoj germanaj okupis la rumanajn naftokampojn.
 
La lasta judo en Vinico, fifama foto pri masakro de judoj faritaj de germanoj en 1942. La foto estis trovita en albumo de germana soldato post la sovetoj rekuperis la ukrainan urbon Vinico en marto 1944.
  • 20-a de marto:
    • La USAF bombardadis Mannheim pere de 445 bombaviadiloj.
    • La sovetoj rekuperis la ukrainan urbon Vinico, kiu estis estinta generala stabanaro de la Führer en 1943.
    • Fortoj de aliancanoj elŝipiĝis kaj okupis la insulon Emirau, norde de Nova Irlando.
  • 21-a de marto:
    • Ofensivo de sovetoj en la fronto de la Dnipro.
    • La usonanoj bombardadis Wewak, en Nov-Gvineo.
  • 22-a de marto:
    • La USAF bombardadis Berlinon pere de 688 bombaviadiloj.
    • Forta brita bombardado sur Frankfurto pere de 850 bombaviadiloj. Mortis milo da personoj.
    • La usonanoj bombardadis la italajn urbojn Verono, Rimini kaj Bolonjo.
  • 23-a de marto:
    • La USAF bombardadis la avi-industrion de Brunsvigo kaj Munster pere de 768 bombaviadiloj.
    • 366 usonaj bombaviadiloj atakis en Belgio Haine-Saint-Pierre kaj en Francio Beaumont-le-Roger.
    • Atenco en Romo, fare de partizanoj komunistaj en kiu mortis 32 germanaj soldatoj kaj du italaj civiluloj.
  • 24-a de marto:
    • La USAF bombardadis Frankfurton en Germanio kaj la aerodromojn de Nancy en Francio pere de 436 bombaviadiloj.
    • Bombardado en Berlino fare pere de 850 bombaviadiloj de la RAF.
    • Bombardado de Londono pere de 90 bombaviadiloj.
    • La germanaj trupoj murdis 335 ostaĝojn en la Ardeaj Kavernoj kiel reprezalio pro la morto de la germanaj soldatoj en la atenco de la antaŭa tago.
    • La insulo Wake estis bombardita de la usona aviadilaro.
  • 25-a de marto:
    • Usoaj bombaviadiloj atakis la marpasejon de Brennero, inter Aŭstrio kaj Italio. La komunikoj restis portempe interrompitaj.
    • En Nov-Gvineo la usonanoj plue bombardadis Wewak, kio ripetiĝos la venontajn tagojn.
  • 26-a de marto:
    • 372 usonaj bombaviadiloj atakis celojn en la nederlandaj havenoj.
    • La RAF bombardadis Essen pere de 650 bombaviadiloj.
    • La germanoj supervivientes en Kovel se rinden a los soviéticos.
  • 27-a de marto:
    • La germanoj bombardadis Bristol pere de 139 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis la francajn flughavenojn de Tours, Cayeux, La Rochelle, Chartres kaj Bordozo pere de 701 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis Biarritz kaj Anglet en Nord-Eŭskio. 150 civiluloj mortis en la atako.
    • La sovetoj atakis kaj rekonkeri la sieĝitan Nikolajev.
  • 28-a de marto:
    • La usonanoj bombardadis kelkajn celojn en Francio.
    • Verono estis akre bombardita pere de 400 usonaj bombaviadiloj.
    • La japanoj alvenis al Kohima.
    • En Vjetnamio, Ho Chi Minh proklamis sian Provizoran Respublikan Registaron.
  • 29-a de marto:
    • Ĉirkaŭ 400 usonaj bombaviadiloj atakis la industrian zonon de Torino.
    • La sovetoj okupis Ĉernivcon, en Ukrainio.
    • La naftoŝipo "ARC Cabimas" survoje el Kartaĥeno al Panamo, protektita de la ŝipo "ARC Caldas", detektis la germanan submarŝipon U-154 en akvoj de Kolombio kaj vrakigis ĝin.
  • 30-a de marto:
    • La britoj bombardadis Milanon kaj Nurembergon pere de 795 bombaviadiloj.
    • Sofio estis atakita pere de 350 usonaj bombaviadiloj.
    • La usona aviadilaro faris fortajn bombardadojn al la malamikaj pozicioj en Hollandia, en Nov-Gvineo.
  • 31-a de marto: La admiralo Mineiĉi Koga malaperis en Pacifiko kiam li flugis al Mindanao. Lia sukcedanto estis la admiralo Soemu Toĝoda.

Aprilo redakti

 
Sovetaj soldatoj trapasas detruitan Panzer IV en Tarnopol, dum la sakigo de Kamjanec-Podilskij.
  • 1-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis la kemian industrion de Ludwigshaven pere de 440 bombaviadiloj.
    • Masakro de Ascq, en Lille.
    • La sovetoj ĉirkaŭis grandan nombron de germanoj en Kamjanec-Podilskij.
    • Trupoj de la Ruĝa Armeo eniris en teritorio de Rumanio.
    • Nova usona bombardado sur Hollandia.
  • 2-a de aprilo:
    • La sovetoj proponis pacon al Rumanio sed la germana okupacio malhelpis alveni al efektiva interkonsento.
    • Startis en Torino la juĝo kontraŭ la estroj de la Milita Partizana Komitato en la urbo.
    • La usona aviadilaro atakis Steyr en Aŭstrio kaj Brod en Jugoslavio pere de 530 bombaviadiloj.
    • En Nova Gvineo, pli ol 120 usonaj aviadiloj bombardadis la zonon de Wewak.
  • 3-a de aprilo:
    • Budapest kaj Brod, en Jugoslavio estis bombarditaj pere de 450 usonaj bombaviadiloj.
    • Ĉirkaŭ 300 usonaj bombaviadiloj detruatakis la japanajn lokojn de Hollandia, en Nova Gvineo.
  • 4-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis Bukareston pere de 300 bombaviadiloj.
    • Ĉirkaŭ 120 usonaj ĉas-bombaviadiloj atakis en Birmo la japanajn instalaĵojn en Mogaung kaj Mjiĉina.
    • En Hindio, la japanoj atakis la britan soldataron en Kohima.
    • La usonanoj bombardadis la marbazojn de Truk kaj Rabaul.
  • 5-a de aprilo:
    • La industria zono de Tuluzo estis atakita pere de 140 britaj bombaviadiloj.
    • La usona aviadilaro bombardadis diversajn flughavenojn en Germanio pere de 332 bombaviadiloj.
    • Forta bombardado sur Romo, Rovigo, Treviso, Udine, Padovo kaj Trieste.
    • Usona aerkampanjo kontraŭ la naftokampojn de Ploesti, en Rumanio.
    • Usona bombardado de Hollandia kaj Rabaul.
  • 7-a de aprilo:
    • La germanoj mortpafis 175 italajn partizanojn.
    • La usonanoj bombardadis la italan urbon Treviso pere de 400 bombaviadiloj.
    • La sovetoj rompis la germanan fronton en Krimeo, ĉe Kerĉo.
  • 8-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis la flughavenojn de Quakenbrück, Achmer kaj Oldenburg kaj la priavian industrion de Brunsvigo pere de 664 bombaviadiloj.
    • La sovetoj alvenis al la ĉeĥoslovaka landlimo.
    • Pli ol 100 ĉas-bombaviadiloj atakis la japanajn instalaĵojn de Mogaung, en Birmo.
  • 9-a de aprilo: La usona aviadilaro bombardadis la priavian industrion de Poznań, Marienburg, Tutow kaj Warnemünde pere de 542 bombaviadiloj.
  • 10-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis celojn en Belgio kaj Francio.
    • Odeso estis rekonkerita de la sovetaj trupoj.
  • 11-a de aprilo:
    • Britaj bombardadoj sur Aĥeno, Cottbus, Sorau kaj Orchersleben.
    • La usonanoj bombardadis la industriajn poraviajn centrojn de Stettin, Sorau, Orchersleben, Cottbus, Rostock kaj Arnswalde pere de 917 bombaviadiloj.
  • 12-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis la industriajn zonojn de Schweinfurt, Zwickau, Oschersleben, Schkeuditz kaj Leipzig.
    • Brita bombardado sur Frankfurt.
    • 231 usonaj bombaviadiloj atakis la germanajn instalaĵojn en la atlantika franca marbordo.
    • 450 usonaj bombaviadiloj atakis Split, en Jugoslavio, kaj Fischamend Markt, en Aŭstrio.
    • La sovetoj konkeris Kerĉon kaj ekatakis al Ternopil.
    • La usonanoj bombardadis la havenajn instalaĵojn en Hollandia.
  • 13-a de aprilo:
    • La usona aviadilaro bombardadis Schweinfurt, Aŭsgburgon kaj Oberpfaffenhofen pere de 626 bombaviadiloj.
    • La usonanoj, pere de 126 bombaviadiloj, atakis la marbordajn defendejojn de Normandio.
    • Aliaj 535 usonaj bombaviadiloj atakis la industriajn zonojn de Budapest.
    • La sovetoj konkeris Teodozion, en Krimeo, kaj la germanoj retiriĝis al Sebastopolo.
    • Brita kontraŭatako en Kohima kio devigis la japanojn al retiriĝo.
    • Usonaj bombardadoj sur la japanaj instalaĵoj de Mogaung, en Birmo.
  • 15-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis diversajn aerodromojn en Germanio pere de 616 ĉas-bombaviadiloj.
    • Aeratakoj de britoj sur Oberpfaffenhofen kaj Landsberg am Lech.
    • La faŝista poeto Giovanni Gentile estis murdita de komunistaj partizanoj.
    • La rumanaj naftokampoj en Ploesti estis bombarditaj pere de 448 usonaj bombaviadiloj.
    • La sovetoj rekonkeris Ternopil.
    • En Nova Gvineo, 180 usonaj bombaviadiloj detruatakis la japanajn lokojn en la marbordo de Aitape.
 
Mapo de la bombardado de Belgrado de 17a de aprilo 1944.
  • 16-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis Belgradon kaj Braŝovo, en Rumanio pere de 432 bombaviadiloj.
    • En Krimeo, la sovetoj rekuperis Jalton.
    • La japanoj atakis en Ĉinio en la provinco Hunano.
    • En Nova Gvineo, 170 usonaj bombaviadiloj atakis Hollandia.
  • 17-a de aprilo: La usonanoj bombardadis pere de 470 bombaviadiloj Belgradon kaj Sofion.
  • 18-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis Oranienburgon kaj Branderburgon pere de 776 bombaviadiloj.
    • 277 usonaj bombaviadiloj atakis la marbordajn defendejojn de la zono de Kalezo.
    • La britoj bombardadis pere de 500 bombaviadiloj la fabrikojn Renault en Parizo: mortis 1 383 francaj civiluloj. Estis atakitaj ankaŭ la flughavenojn de Rouen kaj Tergnier.
    • La usonanoj bombardadis la marbazon de Toulon.
  • 19-a de aprilo:
    • La germanoj bombardadis Londonon.
    • La usonanoj bombardadis la aerodromojn de Kassel kaj Lippstadt pere de 799 bombaviadiloj.
    • 350 usonaj bombaviadiloj atakis Ulm kaj Günzburg en Germanio.
    • Aliancana ŝiparo atakis Sabang, en Sumatro.
    • Startis la Operaco Iĉi-Go
  • 20-a de aprilo:
    • La aliancanoj bombardadis la marbordajn defendejojn de la atlantika franca marbordo.
    • La RAF atakis Kolonjon pere de 800 bombaviadiloj.
    • La havenoj de Venecio kaj Ancona, kaj la urboj Padovo kaj Castelfranco Veneto estis bombarditaj de pli ol 300 usonaj bombaviadiloj.
    • Operacoj de nuligo de gerilanoj fare de unuoj de la SS en Norda Italio.
    • La premo de la aliancanoj devigis Turkion suspendi siajn eksportojn el kromo, ŝlosila por la fabrikado de speciala ŝtalo, al Germanio.
  • 21-a de aprilo:
    • Giraud demisiis kiel estro de la fortoj de Libera Francio en Nordafriko.
    • Bukaresto estis bombardita de la usonanoj.
    • La japanoj retiriĝis el Kohima.
    • La USAF faris fortajn bombardadojn su celoj en Nova Gvineo.
  • 22-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis Koblencon kaj Bonn pere de 803 bombaviadiloj.
    • La RAF bombardadis Düsseldorf kaj Brunsvigo pere de 800 bombaviadiloj.
    • Usonaj trupoj elŝipiĝis en Nova Gvineo, ĉe Hollandia kaj en la Golfo de Humboldt.
  • 23-a de aprilo:
    • La germanoj bombardadis Bristol per 117 aviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis la flughavenojn de Tours kaj Chievres pere de 382 ĉas-bombaviadiloj.
    • 500 usonaj bombaviadiloj atakis en Aŭstrio la poravian industrion de Wiener Neustadt.
    • Mussolini kaj Hitler kunsidis en la Kastelo Klessheim por pritrakti la aferon de la italaj partizanoj.
    • En Novara estis mortpafitaj de la germanoj 21 civilaj italaj ostaĝoj.
    • La usonanoj bombardadis amase la zonon de Wewak, en Nova Gvineo.
  • 24-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis la flughavenojn kaj poraviajn industriojn de Erding, Friedrichshafen kaj Gablingen pere de 754 bombaviadiloj.
    • La RAF bombardadis Munkenon kaj Karlsruhe pere de 800 bombaviadiloj.
    • La RAF bombardadis Milanon.
    • La rumanaj naftokomapoj en Ploesti estis bombarditaj de la usona aviadilaro.
    • La Sovetunio proponis al Finnlando batalĉeson kiu estis malakceptita.
    • La usonanoj plubombardadis Wewak, en Nova Gvineo.
  • 25-a de aprilo:
    • 309 bombaviadiloj atakis la marbordajn defendejojn de la atlantika franca marbordo.
    • Torino estis bombardita de 150 usonaj aviadiloj.
  • 26-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis Brunsvigon kaj Paderborn, en Germanio, pere de 589 bombaviadiloj.
    • La RAF bombardadis Essen kaj Schweinfurt pere de 650 bombaviadiloj.
  • 27-a de aprilo:
    • La brita aviadilaro atakis Schweinfurt pere de 500 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis diversajn celojn en Francio kaj Belgio.
    • La RAF bombardadis Friedrichshafen.
    • La usonanoj plubombardadis la japanajn lokojn en Nova Gvineo.
  • 28-a de aprilo:
    • 806 usonaj bombaviadiloj atakis la italajn havenojn de Orbetello, Piombino kaj San Stefano.
    • Okazis la Operaco Tigro, kiu estis ĝenerala provo por la elŝipiĝo de Normandio.
  • 29-a de aprilo: La USAF bombardadis Berlinon pere de 879 bombaviadiloj.
  • 30-a de aprilo:
    • Pli ol 300 usonaj bombaviadiloj atakis la francajn marbordajn defendejojn.
    • En Nederlando oni deklaris siean staton.
    • Bataloj en Norda Italio inte gerilanoj kaj germanoj.
    • Ĉirkaŭ 500 usonaj aviadiloj bombardadis la italajn urbojn Milano kaj Varese.

Majo redakti

  • 1-a de majo:
    • Novaj strikoj en la industriaj areoj de norda Italio.
    • La aliancanoj bombardadis akre sur Florenco.
    • La usona aviadilaro bombardadis per granda nombro de aviadiloj la japanajn instalaĵojn de la Karolinoj.
  • 2-a de majo:
    • Pli ol 650 bombaviadiloj kaj ĉas-bombaviadiloj atakis celojn en la belga kaj franca marbordoj.
    • Franco decidis haltigi la sendojn de volframo al Germanio.
    • Bolzano estis bombardita de pli ol 250 usonaj bombaviadiloj.
  • 4-a de majo:
    • La usona aviadilaro bombardadis Berlinon kaj Brunsvigon per 591 bombaviadiloj.
    • 206 bombaviadiloj kaj ĉas-aviadiloj atakis la marbordajn defendejojn francajn de Atlantiko.
 
Sovetaj soldatoj trapasas la golfeton Sivaŝo en Krimeo. En la 5-a de majo ili atakos al Sebastopol.
  • 5-a de majo:
    • Bombardado fare de aliancanoj de la rumanaj naftorafinejoj de Ploesti.
    • Atako de sovetoj en Sebastopol.
    • Usona submarŝipo vrakigis parton de japana konvojo kiu transportis plifortigojn direkte al Nova Gvineo. Mortis 10 000 japanaj soldatoj.
  • 6-a de majo:
    • Pluis la germanaj klopodoj por forpeli la aliancanoj el la ekatakejo de Anzio.
    • En Rumanio, 300 usonaj bombaviadiloj atakis la industrian zonon de Braŝovo.
  • 7-a de majo:
    • La usona aviadilaro bombardadis Berlinon, Munster kaj Osnabruck per 922 bombaviadiloj.
    • Bukareŝto kaj Belgrado estis bombarditaj per 420 usonaj bombaviadiloj.
  • 8-a de majo:
    • La usona aviadilaro bombardadis Berlinon, Brunswuck kaj Magderburgon per 807 bombaviadiloj.
    • La usonanoj plue bombardadis la japanajn bazojn en Nova Gvineo.
  • 9-a de majo:
    • La Ruĝa Armeo konkeris Sebastopolon, kaj tiel finis la rekonkero de Krimeo.
    • La RAF bombardadis la marbordajn artilerion de la zono de Kalezo per 650 bombaviadiloj.
  • 10-a de majo:
    • Brita bombardado sur Brunswick kaj Wiener-Nuestadt.
    • Ĉirkaŭ 300 usonaj bombaviadiloj kaj ĉas-aviadiloj atakis la francajn marbordajn defendejojn de Atlantiko.
    • Ĉirkaŭ 400 aliancanaj bombaviadiloj atakis Wiener-Neustadt en Aŭstrio.
    • En Birmo la aliancanoj intensigis siajn bombardadojn en la zono de Mogaung.
  • 11-a de majo:
    • La usona aviadilaro bombardadis la aerodromojn de Caen, Belfort kaj Orleans per 364 bombaviadiloj.
    • Nova atako de la aliancanoj en Montecassino.
    • Pro indiferento de la francaj oficiroj, la afrikaj trupoj de la generalo Juin rabadis la zonon inter Ausonia kaj Esperia.
    • La usona aviadilaro bombardadis amase la zonon de Wewak, en Nova Gvineo.
  • 12-a de majo:
    • La USAF bombardadis la rafinejojn de sinteza benzino de la zono de Rhur per 886 bombaviadiloj.
    • 450 usonaj bombaviadiloj kaj ĉasaviadiloj atakis la francajn defendejojn de la atlantika marbordo.
    • Pli ol 750 bombaviadiloj atakis Civitavecchia kaj Tarquinia en Italio.
  • 13-a de majo:
    • La USAF bombardadis la naftajn instalaĵojn de Stettin, Tutow kaj Osnabruck per 749 bombaviadiloj.
    • Ĉirkaŭ 300 bombaviadiloj kaj ĉasaviadiloj atakis la marbordajn defendojn de Belgio kaj Francio
    • La usona aviadilaro bombardadis kaj detruis la viadukton de Avisio, tiel blokante la montopasejon de Brennero.
    • En Birmo, la aliaancanoj bombardadis la japanajn instalaĵojn de la areo de la valo de Mogaung.
    • En Nova Gvineo centoj da usonaj aviadiloj bombardadis la japanajn celojn en la zono de Wewak.
  • 14-a de majo:
    • La aliancanoj rompis la Linion Gustav, en suda Italio.
    • Ferrara, Mantua kaj Piacenza estis atakitaj per 591 usonaj bombaviadiloj.
  • 15-a de majo: La germanoj bombardadis Bristol kaj Porstmouth.
  • 17-a de majo:
    • Pli ol 450 usonaj bombaviadiloj atakis Ancona en Italio kaj Bihać en Jugoslavio.
    • La usona aviadilaro atakis la naftajn instalaĵojn de la haveno de Surabajo, en la insulego Java.
    • La usonanoj okupis Mjiĉina, en norda Birmo.
  • 18-a de majo:
    • Popolaj ribeloj en Oslo kontraŭ servo de deviga laboro trudita de la germanoj.
    • Venko de aliancanoj en Montecassino.
    • Belgrado kaj Ploesti estis bombarditaj per 450 usonaj bombaviadiloj.
 
Ruinoj de la urbo Cassino post la Batalo de Monte Cassino.
  • 19-a de majo:
    • Finis la Batalo de Montecassino.
    • La USAF bombardadis Berlinon kaj Brunsvigon per 888 bombaviadiloj.
    • En Italio, Gaeta falis en povo de la aliancanoj.
    • Pli ol 500 usonaj bombaviadiloj atakis Latisana kaj La Spezia en Italio.
  • 21-a de majo:
    • La USAF bombardadis la fervojojn de sudokcidenta Germanio per 617 ĉas-bombaviadiloj.
    • La RAF bombardadis Duisburgon.
  • 22-a de majo:
    • La USAF bombardadis la aerodromojn de la zono de Ĉerburgo kaj la havenon de Kiel.
    • La RAF bombardadis Dortmund kaj Brunswick per 700 bombaviadiloj.
    • En Italio reokazis atakoj de gerilanoj kaj atencoj kontraŭ germanoj kaj faŝistoj.
    • Pli ol 550 bombaviadiloj atakis La Spezia kaj Civitanova Marche.
  • 23-a de majo:
    • La USAF bombardadis per 1 045 bombaviadiloj Metz, Orleans, Châteaudun, Bourges kaj Chaumont-sur-Loire en Francio, Saarbrücken kaj Neunkirchen en Germanio.
    • La usona aviadilaro bombardadis la fervojan centron belgan de Hasselt per 103 ĉas-bombaviadiloj.
    • Forta ofensivo aliancana en Italio por liberigi la ekatakejon de Anzio kaj avanci al Romo.
  • 24-a de majo:
    • La USAF bombardadis la aviadilkampojn de la zono de Parizo kaj Berlino per 1106 bombaviadiloj.
    • La usona aviadilaro bombardadis la fervojajn centrojn francajn de Creil kaj Beaumont per 222 ĉas-bombaviadiloj.
    • La RAF bombardadis Aĥenon per 500 bombaviadiloj.
    • Pli ol 600 usonaj bombaviadiloj atakis Wolkersdorf im Weinviertel, Münchendorf, Graz kaj Bad Vöslau, en Aŭstrio.
    • En Pacifiko, la insulo Wake estis forte bombardita de la usonanoj.
  • 25-a de majo:
    • La USAF bombardadis la flughavenojn kaj fervojajn centrojn de Bruselo, Montignies-sur-Sambre, Thionville, Nancy, Belfort kaj Mulhause per 406 bombaviadiloj.
    • Ĉirkaŭ 350 usonaj bombaviadiloj atakis Lyon kaj la marbazon de Toulon.
    • Operaco Rösselsprung fare de la Akso por klopodi elimini Josip Broz Tito kaj lian Altan Stabanaron en Drvar.
  • 26-a de majo: Ĉirkaŭ 700 usonaj bombaviadiloj atakis Saint-Étienne, Lyon, Grenoble kaj Nico en Francio kaj Bihac en Jugoslavio.
  • 27-a de majo:
    • La USAF bombardadis la fervojajn centrojn de Strasburgo en Francio kaj Neunkitchen, Saarbrucken, Karlsruhe, Mannheim kaj Ludwigshafen en Germanio per 1126 bombaviadiloj.
    • La flughavenoj de Avignon, Montpellier, Nimes kaj Marsejlo estis bombarditaj per 700 britaj bombaviadiloj.
    • La usonanoj elŝipiĝis sur la insulo Biak, en Nova Gvineo.
  • 28-a de majo:
    • La USAF bombardadis la germanan industrion de sinteza benzino en Kolonjo, Magdeburgo kaj Ruhland per 1341 bombaviadiloj.
    • La RAF bombardadis Angers kaj Boulogne per 500 bombaviadiloj.
    • Ĝenovo estis bombardita per 100 usonaj bombaviadiloj.
  • 29-a de majo: La aŭstria fabriko de aviadiloj en Wollsdorf kaj Podgorica en Jugoslavio estis bombarditaj per 829 usonaj bombaviadiloj.
  • 30-a de majo: Ĉirkaŭ 500 usonaj bombaviadiloj atakis Zagrebon en Jugoslavio kaj Neunkirchen kaj Wels en Aŭstrio.
  • 31-a de majo:
    • La usona aviadilaro bombardadis la germanan poraviajn industrion de Osnabruck, Hamm kaj Schwerte per 1029 bombaviadiloj.
    • La usona aviadilaro atakis per 480 bombaviadiloj kaj 250 ĉasaviadiloj la rumanajn rafinejojn en Ploesti.

Junio redakti

  • 2-a de junio:
    • 350 usonaj bombaviadiloj atakis celojn laŭlonge de la franca atlantika marbordo.
    • La usonanoj bombardadis la hungaran fervojan centron en Debrecen.
  • 3-a de junio:
    • La RAF bombardadis la marbordan artilerion de la Kaleza Markolo.
    • En Alĝero, la Libera Francio adoptis la nomon Provizora Registaro de la Franca Respubliko.
  • 4-a de junio:
    • La aliancanoj eniris en Romo.
    • La usonanoj atakis Galaton en Rumanio kaj Mielec en Pollando.
  • 5-a de junio:
    • Ĉirkaŭ 200 bombaviadiloj kaj ĉasaviadiloj atakis celojn en la franca atlantika marbordo.
    • En Italio, 440 usonaj bombaviadiloj atakis la centrojn de komunikado en la zono de Sant'Angelo in Vado kaj Pioppi.
    • La reĝo Viktor Manuel la 3-a de Italio abdikis kaj lasis la rajtojn de regado al princo heredonto Humberto de Sabojo.
 
6a de junio 1944: usona elŝipiĝo sur la strando Omaha.
 
Usonaj trupoj en la D-tago, tuj post surteriĝo sur la strando de Utah en Normandio, Francio.
  • 6-a de junio:
  • 7-a de junio:
    • En Italio la areo de Savona estis atakita fare de 340 usonaj aviadiloj.
    • Masakro de ostaĝoj en Tulle.
  • 8-a de junio:
    • La aliancanoj liberigis Bayeux.
    • En Italio, la haveno de Pula estis bombardita de la usonanoj.
  • 9-a de junio:
    • La usona aviadilaro bombardadis Munkenon.
    • Starits la ofensivo de rusoj kontraŭ Finnlando, en la istmo de Karelio.
  • 10-a de junio:
  • 11-a de junio:
    • En Italio, la britoj konkeris Pescara kaj la partizanoj okupis la valon Valsesia en nordokcidento de la lando.
    • La britaj trupoj eniris en Beltot, 27 km oriente de Caen, kaj liberigis usonajn soldatojn kaptitajn tagojn antaŭe.
  • 12-a de junio:
    • Unuaj flugobomboj (V1) sur Anglio, kiuj falis en la graflando de Kent proksime al Londono.
    • La RAF bombardadis la rafinejon de Gelsenkirchen fare de 400 aviadiloj.
    • En Italio Orvieto estis liberigita.
    • La aliancanoj bombardadis Budapeston.
    • Apoge al elŝipiĝo, la usona aviadilaro bombardadis la japanajn instalaĵojn en Guam, Pagano, Tiniano kaj Saipano.
  • 13-a de junio:
    • Germana kontraŭatako en Normandio.
    • La usonanoj bombardadis la poraviajn fabrikojn de Munkeno.
    • Fortaj bataloj inter germanoj kaj italaj partizanoj, kiuj suferis multajn perdojn en Vadossola.
  • 14-a de junio:
    • De Gaulle alvenis en Normandion.
    • 660 usonaj bombaviadiloj atakis la hungaran naftindustrion.
  • 15-a de junio:
    • La USAF bombardadis la rafinejojn de Hanovro kaj diversajn francajn flughavenojn fare de 1261 aviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis en la insulo Kjuŝuo la ŝtalfabrikojn de Ĝaŭata, fare de 50 aviadiloj.
    • Usona elŝipiĝo en Saipano, en la Marianoj, de kie eliroj la bombaviadilegoj por bombardadi Tokion.
    • Startis la Operaco Forager, nome ofensivo fare de Usono kontraŭ Japanio en la Marianoj kaj Palaŭo
  • 16-a de junio:
    • La aliancanoj bombardadis la lanĉejojn de la flugobomboj V-1 en Francio.
    • La RAF bombardadis la rafinejon de Sterkrade-Holten fare de 500 aviadiloj.
    • Pli ol 600 usonaj bombaviadiloj atakis la rafinejojn de Vieno kaj Bratislavo.
    • En Italio, la germanoj retiriĝis al la lokoj de la Gota Linio.
    • Guam estis bombardita de usonaj pezaj ŝipoj.
    • Novaj usonaj elŝipiĝoj en Saipanon.
 
Sur la duoninsulo Cotentin okazis la atakoj de la T-Tago kaj posta konkero de la areo en Normandio kaj nordokcidenta marbordo de Francio.
  • 17-a de junio:
    • La usonanoj tranĉis la aliron al la duoninsulo Cotentin.
    • La RAF bombardadis la francajn fervojojn fare de pli ol 500 aviadiloj
    • Japana kontraŭatako en Saipano.
  • 18-a de junio:
    • La USAF bombardadis la rafinejojn de Hamburgo, Hanovro, Bremerhaven kaj Brunsbüttel fare de 1378 aviadiloj.
    • De Lattre konkeris la insulon Elba.
    • Batalo de la Maro de Filipinoj, kiu pluos ĝis la 20a.
    • Nova japana ofensivo en Ĉinio, en la zono de Ĉangŝa.
  • 19-a de junio:
    • Bombardado de aliancanoj sur Quakenbrück.
    • La USAF bombardadis la aerodromojn de la zono de Bordozo fare de 464 aviadiloj.
    • La rusoj transpasis la Linion Mannerheim, en Karelio.
    • En Ĉinio, la usonanoj bombardadis la japanajn bazojn de la zono de la lago Dongting pere de 158 bombaviadiloj kaj ĉasaviadiloj, kio ripetiĝos la venontan jaron.
  • 20-a de junio:
    • La USAF bombardadis la lanĉejojn de la V-1 de la marpasejo de Kalezo kaj la industriojn de hidrogenado (sinteza benzino) de Konigsberg, kaj Hamburgo fare de 1548 aviadiloj.
    • La sovetoj eniris en Finnlando kaj konkeris Viborg.
  • 21-a de junio:
    • La RAF bombardadis la rafinejojn de Wesseling kaj Scholven kaj la stokejojn de la flugobomboj V en la okcidental franca marbordo fare de 400 aviadiloj.
    • La USAF bombardadis Berlinon, Potsdamon, Genshagen, Marienfelde kaj Niederschöneweide fare de 1234 aviadiloj.
  • 22-a de junio:
    • La RAF bombardadis la zono de invado de Normandio pere de pli ol 600 aviadiloj
    • Pli ol 600 usonaj bombaviadiloj atakis en Italio la urbojn Torino, Modeno kaj Parmo.
    • La germanoj bombardadis la sovetan aerbazon de Poltava.
    • Operaco Bagration. La Ruĝa Armeo detruis la germanan Grupon de Centraj Armeoj.
  • 23-a de junio:
    • 195 usonaj ĉas-bombaviadiloj atakis la zonon de Parizo.
    • La USAF bombardadis la lanĉejojn de la flugobomboj V en la franca marbordo pere de 240 aviadiloj.
    • En Italio estis mortpafitaj 21 partizanoj en Baveno.
    • La rumanaj rafinejoj de Ploesti estis atakitaj fare de 400 usonaj aviadiloj.
    • En la centra zono la Ruĝa Armeo rekonkeris Pskov.
    • Retiriĝo de japanoj en Birmo.
  • 24-a de junio:
    • La dana rezistado detruis en Kopenhago la plej grava dana fabriko de armiloj.
    • La USAF bombardadis la lanĉejojn de la flugobomboj V en la franca marbordo, Parizon kaj Bremenon pere de 697 aviadiloj.
    • 430 usonaj bombaviadiloj atakis diversajn celojn taktikajn en la zono de invado.
    • Forta luktado inter partizanoj kaj germanoj en Val Masino.
    • Ploesti estis bombardita de 335 usonaj bombaviadiloj.
  • 25-a de junio:
    • La USAF bombardadis celojn en la franca fronto pere de 1300 aviadiloj.
    • La franca havenurbo de Sète, en Mediteraneo, estis atakita pere de 650 usonaj aviadiloj.
    • En Sovetunio kvin germanaj divizioj estis ĉirkaŭitaj en Vitebsk, en la centra zono.
  • 26-a de junio:
    • Ĝenerala striko en Danio pro malpermeso fare de la germanoj de la celebro de la nacia dana festo.
    • La britoj atakis la germanojn ekster Caen.
    • 677 usonaj bombaviadiloj atakis Vienon.
    • La RAF bombardadis erare la Respublikon San Marino en nordorienta Italio.
    • 72 usonaj bombaviadiloj bombardadis la rafinejon de sinteza petrolo de Drohobiĉ en Pollando.
    • La usonanoj bombardadis la japanajn bazojn en la insuloj Kuriloj.
  • 27-a de junio:
    • La USAF bombardadis la lanĉejojn de la flugobomboj V en la Kaleza Markolo pere de 634 bombaviadiloj kaj ĉasaviadiloj.
    • La usonanoj liberigis Ĉerburgon. La aliancanoj faris ĉirkaŭ 25 000 prizonulojn.
    • Ĉirkaŭ 300 usonaj bombaviadiloj atakis Budapeston, Brod en Jugoslavio kaj la rafinejojn de Drohobych en Pollando.
    • Malsukcesa germana kontraŭatako en Vitebsk.
  • 28-a de junio:
    • La USAF bombardadis diversajn francajn aerodromojn en la zono de invado pere de 992 aviadiloj.
    • Philippe Henriot, ministro de Informado de Vichy, estis murdita fare de membroj de la rezistado.
    • La usonanoj atakis Bukareston pere de 229 aviadiloj.
    • En la fronto de Finnlando la sovetoj eniris en Kondopoga.
  • 29-a de junio:
    • La USAF bombardadis Leipzig, Magdeburg kaj Böhlen pere de 1150 aviadiloj.
    • Fortoj de la Ruĝa Armeo trapasis la riveron Berezina.
  • 30-a de junio:
    • Ĝenerala striko en Kopenhago.
    • La USAF bombardadis la flughavenojn de la zono de invado pere de 692 bombaviadiloj kaj ĉasaviadiloj.
    • Kapitulaco de la germanaj fortoj de la duoninsulo Contentin.
    • En la faŝisma Italio oni fondis la organizon de la Nigraj Brigadoj.
    • La lastaj germanaj unuoj ĉirkaŭitaj en Vitebsk kapitulacis aŭ estis eliminitaj.

Julio redakti

 
Mapo de la Minska Ofensivo: ruĝaj sagoj, la ofensivo de Sovetunio; nigraj sagoj, movoj de Germanio.
  • 1-a de julio: En Leningrado la taglibristino Tanja Saviĉeva mortis pro malsatego 14-jaraĝa. Ŝia taglibro pri la mortoj de ŝiaj familianoj dum la sieĝo famiĝis.
  • 2-a de julio: La flugobomboj V-1-oj plufaras detruojn en Sudorienta Anglio kaj por materiala detruo kaj pro mortigoj.
  • 3-a de julio: Minsk en Belorusio estis liberigita de la sovetaj fortoj.
  • 6-a de julio: Plej granda Banzai atako de la mito: 4 300 Japanoj mortiĝis en Saipano.
  • 7-a de julio: Sovetaj trupoj eniris en Vilno, Litovio.
  • 9-a de julio: Post forta rezistado Caen, Francio, estis liberigita de Britaj trupoj maldekstre de la avanco de Aliancanoj.
    • Saipano estis deklarita sekura, post la japanoj perdis ĉirkaŭ 30 000 trupojn; lastmomente eĉ nombraj civiluloj memmortigis pro kuraĝigo de japana militistaro.
  • 10-a de julio: Japanoj estas ankoraŭ rezistantaj en Nov-Gvineo.
    • Tokio estis bombardita por la unua fojo ekde la atako Doolittle de aprilo 1942.
  • 11-a de julio: Prezidanto Roosevelt anoncis, ke li kandidatios por senprecedenca kvara regotempo kiel Prezidento de Usono.
  • 12-a de julio: Hitler malakceptis la proponon de la General-Marŝalo Walther Model por retiriĝo de germanaj fortoj el Estonio kaj Norda Latvio kaj retiriĝo al la rivero Daugava.
  • 13-a de julio: La sovetoj konkeris Vilnon, Litovio.
  • 16-a de julio: Unuaj trupoj de la Brazila Ekspedicia Forto alvenis en Italion.
  • 17-a de julio: Marŝalo Rommel estis grave vundita kiam lia aŭto estis frapita el la aero en Francio.
  • 18-a de julio: Generalo Hideki Tojo rezignis kiel ĉefministro de la japana registaro ĉar la malvenkoj de la japanaj militfortoj plue pliiĝis. La imperiestro Hirohito petis la Generalon Kuniaki Koiso formi novan registaron.
  • 19-a de julio: Usonaj fortoj konkeris Livornon, en Italio.
  • 20-a de julio: La Atenco de la 20-a de julio 1944 fare de la kolonelo Claus von Stauffenberg malsukcesis mortigi Hitleron. Hitlero estis vizitanta sidejojn en Rastenburg, Orienta Prusio. Reprezalioj okazis kontraŭ la komplotistoj kaj ties familioj, kaj eĉ kontraŭ Rommel.
  • 21-a de julio: Usonaj marsoldatoj surteriĝis sur Gvamo.
  • 22-a de julio: Hitler permesis retiriĝon el la rivero Narva al la Tannenberga defendolinio en la montetoj Sinimäed 20 km okcidente el Narva.
  • 23-a de julio: Poloj insurekciis kontraŭ la germanoj en la Lvova Ribelo.
  • 24-a de julio: Usonaj marsoldatoj surteriĝis sur Tiniano, lasta el la Marianoj (post Saipano kaj Gvamo); Tiniano estos finfine bazo por B-29 bombaviadiloj, kaj la bazo el kiuj eliros la atombombaj bombaviadiloj.
    • La koncentrejo Majdanek estis liberigita de sovetaj fortoj, nome la unua de multaj. Sovetunio havis tiam la kontrolon de kelkaj grandaj urboj en Pollando, kiel Lublin.
    • Usonaj bombaviadiloj erare atakis usonajn trupojn ĉe Saint-Lô, Francio.
  • 26-a de julio: Okazis la unua aera venko de jeta ĉasaviadilo nome Messerschmitt Me 262 de Ekdo 262 de la Luftwaffe kiu damaĝis rekognoskan aviadilon De Havilland Mosquito de la 540a eskadro de la Royal Air Force.
    • En la Leningrada Fronto Narva estis konkerita de sovetoj.
  • 27-a de julio al 10-a de aŭgusto: Bataloj de la Tannenberga Linio. Je la starto de la bataloj estis 25 estonaj kaj 24 nederlandaj, danaj kaj flandraj infanteriaj batalionoj de la germana flanko en la Narva Fronto. La artileriaj fortoj, kaj la tankaj, inĝenieraj kaj aliaj specialaj unuoj estis komponitaj ĉefe de germanoj. La atako fare de soveta armeo esrtis haltigita, dekoj da miloj da homoj estis mortigitaj de ambaŭ flankoj.
  • 28-a de julio: La Ruĝa Armeo konkeris Brest-Litovsk, nome la simbola loko de la rus-germana pactraktato de la Unua mondmilito.
  • 29-a de julio: Decida tago en la Batalo de Narva, kiam la unuo de la germana armeo "Narwa", inkludis rekrutitajn estonojn por ahltigi la avancon de la soveta Balta Ofensivo dum plia unu kaj duono monatoj.[1]

Aŭgusto redakti

  • 1-a de aŭgusto: Startis la Ribelo de Varsovio, instigita de la Pola Enlanda Armeo: Poloj insurekciis, esperante helpon de la alproksimiĝantaj armeoj de Sovetunio, sed tio ne tuj okazos.
    • La Ruĝa Armeo izoligis la Baltajn Landojn el Orienta Prusio per konkero de Kaunas.
    • La usonanoj kompletigis la konkeron de la insulo Tiniano.
  • 3-a de aŭgusto: Mjiĉina, en norda Birmo, falis en povo de Aliancanoj (usonanoj kaj ĉinoj de Stilwell), post akra defendo fare de japanoj.
  • 4-a de aŭgusto: Florenco estis liberigita fare de Aliancanoj, partikulare de britaj kaj sotdafrikaj trupoj. Antaŭ eliri, la germanoj sub Generalo Albert Kesselring detruis kelkajn historiajn pontojn kaj historie valorajn konstruaĵojn.
    • Rennes, Francio, estis liberigitaj de usonanoj.
 
Polaj civiluloj murditaj dum la Masakro de Wola en Varsovio, aŭgusto 1944.
 
Polaj skoltoj ludis gravajn rolojn en la Varsovia Ribelo.

Septembro redakti

 
Tajdo de paraŝutistoj en Nederlando dum la Operaco Market Garden en septembro 1944.

Oktobro redakti

  • 1-a de oktobro: Hungara delegitaro alvenis en Moskvon por negocadi armisticon kun Sovetunio.[2][3]
  • 2-a de oktobro: Germanoj finfine sukcesis finigi la Varsovian Ribelon fare de la Pola Enlanda Armeo.
    • Usonaj trupoj estas nun en tut-skala atako kontraŭ la germana "Okcidenta Murego".
    • Aliancanaj fortoj surteriĝis sur Kreto.
  • 5-a de oktobro: Kanadaj trupoj trapasis la limon en Nederlandon.
    • La Ruĝa Armeo eniris en Hungarion kaj ankaŭ lanĉis ofensivon por konkeri Rigon, en Latvio.
  • 6-a de oktobro: Sovetaj kaj ĉeĥoslovakaj trupoj eniris en nordorienta Slovakio.
    • La Batalo de Debrecen startis kiam germanaj kaj sovetaj fortoj avancis unu kontraŭ alia en orienta Hungario.
  • 9-a de oktobro: La Moskva Konferenco (1944) startis: Churchill kaj Stalin diskutis pri la influsferoj en la postmilitaj Balkanoj.
  • 10-a de oktobro: La Ruĝa Armeo atingis la riveron Niemen en Prusio kaj pluis la batalo ĉe Rigo.
    • La Aliancanaj kombinitaj fortoj konkeris Korinton, Grekio.
  • 12-a de oktobro: Ateno estis liberigita de la Naciliberiga Fronto EAM.
    • Usono atakis Formoson (Tajvano).
    • Usona 23a Korpuso alvenis en Eŭropo.
  • 14-a de oktobro: Britaj trupoj eniris en Ateno.
    • Marŝalo Rommel, suspektita kiel unu el la "bombokomplotistoj" memmortigis por savi sian familion. Li estis poste entombigita kun plenaj militistaj honoroj.
 
La hungara faŝisto Ferenc Szálasi estis enpostenigita fare de la Nazia Germanio.

Novembro redakti

 
En la nokto de la 2a al la 3a de novembro 1944 okazis bombardado sur la industriaj areoj de Düsseldorf-Derendorf.
  • 4-a de novembro: Restintaj fortoj de la Akso retiriĝis el la Grekia ĉeftero. Germanaj okupacifortoj restos en kelkaj Grekiaj insuloj ĝis la kapitulaco.
Brita generalo John Dill mortis en Vaŝingtono, kaj estis entombigita en Arlingtona nacia tombejo, la nura eksterlandano kiu ricevis tiun honoron tiam.
Heinrich Himmler ordonis ke la kremaciejoj kaj gasĉambroj de Auschwitz II-Birkenau estu dismuntitaj.

Decembro redakti

 
Sekvo de la masakro de Malmedy.
  • 17-a de decembro: Malmedia masakro: Trupoj de SS ekzekutis 84 usonajn militprizonulojn en la Ardena ofensivo. La SS-anoj estis kondukita de SS komandanto Joachim Peiper.
    : La Kobra tajfuno frapis la Trian Floton de Admiralo Halsey; tri destrojeroj estis frapitaj kaj preskaŭ 800 vivoj estis perditaj.
  • 18-a de decembro: Bastogne, grava ŝosekruciĝo, estis ĉirkaŭita.
  • 22-a de decembro: La batalo por Bastogne estis siapinte, dum la usonanoj havis malabundan municion.
  • 23-a de decembro: La vetero pliboniĝis super la Ardenoj, kio permesis al Aliancana aviadilaro startigi siajn atakojn kontraŭ la germana ofensivo, nura faktoro kiun Hitler timis en sia planado.
  • 24-a de decembro: Startis usona kontraŭatako ĉe "Ardenoj".
    : La belga transportoŝipo Leopoldville estis sinkigita ĉe la marbordo de Francio. Pli ol 800 vivoj, ĉefe de tiuj de usonaj servuloj, perdiĝis.
    : Manĉestero estis atakita de flugobomboj V-1.
  • 26-a de decembro: La sieĝo de Bastogne estis rompita, kaj per tio la Ardena ofensivo montriĝis malsukceso.
    : Rasaj konfliktoj startis ene de la usona militistaro en Agana, Gvamo.
  • 28-a de decembro: Churchill kaj sia Sekretario pri Eksterlandaj Aferoj Anthony Eden estas en Ateno por klopodo reamikigi la militantajn frakciojn.
  • 29-a de decembro: Sovetaj trupoj startigis operacon por la Sieĝo de Budapeŝto.[2][3]
  • 31-a de decembro: La Sovet-apogita Hungara Provizora Registaro deklaris militon al Germanio.[2][3]

Referencoj redakti

  1. Toomas Hiio (2006). Combat in Estonia in 1944. En: Toomas Hiio, Meelis Maripuu, Indrek Paavle (Eld.). Estonia 1940–1945: Reports of the Estonian International Commission for the Investigation of Crimes Against Humanity. Tallinn.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 "1944 Timeline". WW2DB. Alirita la 9an de februaro 2019.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 "Chronology of World War Two". andrew.etherington. Arkivita el la originalo en 26a de oktobro 2012. Alirita la 9an de februaro 2019.
  4. 4a de septembro 1944. onwar.com. Alirita 2014-03-24.
  5. BBC - WW2 People's War - Timeline. bbc.co.uk. Alirita 2014-09-11.
  6. 6,0 6,1 By Royal Institute of International Affairs. Information Dept. Published 1945
  7. D.D.. "Le Prince Charles est nommé Regent de la Belgique", 27a de septembro 1944.
  8. Chronology of Events in 1939–1945 En Webarchive [1] 9a de junio 2007. Estonia 1940–1945. Informo de la Estona Internacia Komitato por la Esplorado de Krimoj kontraŭ la Homaro.
  9. Friday, October 20, 1944. onwar.com. Alirita 2014-03-05.