Tenoĉtitlano

(Alidirektita el Tenoktitlano)

Tenoĉtitlano (hispane Tenochtitlan), ĉefurbo de la Azteka imperio. Post la konkero de la imperio fare de la hispanoj, Tenoĉtitlano iĝis Meksikurbo, nun la ĉefurbo de Meksiko. Oni ankoraŭ povas viziti ruinojn de Tenoĉtitlano en la centro de Meksikurbo.

Tenoĉtitlano
hispane Tenochtitlan
pereinta ĉefurbo
Modelo de templa centrejo en Tenoĉtitlano
Blazono
Oficiala nomo: Tenochtitlan
Imperio Azteka imperio
Historia regiono Antaŭkolumba Ameriko
Parto de Meksik-urbo
Lagoj Lago Tekskoko
Situo Tenoĉtitlano
 - koordinatoj 19° 26′ 06″ N 99° 07′ 53″ U / 19.43500 °N, 99.13139 °U / 19.43500; -99.13139 (mapo)
Areo 13,5 km² (1 350 ha)
Loĝantaro 212 500 (15-a jarcento)
Denseco 15 740,74 loĝ./km²
Fondita 1325
 - detruita 1521
Situo enkadre de Meksiko
Situo enkadre de Meksiko
Situo enkadre de Meksiko
Vikimedia Komunejo: Tenochtitlan
Maketo de Templo Mayor, ceremonia, religia kaj civitana centroj de Tenoĉtitlano

Laŭ azteka legendo, la meŝikoj migris el Aztlano, ĝis kiam ili trovis aglon vorantan serpenton sur nopalo. Tiu sceno ankoraŭ aperas sur la meksika blazono kaj moneroj.

Komence, ĝi estis sur insuleto en la lago Tezkuko. Aztekoj uzis ĉinampojn, kvazaŭflosinsuloj, rimenoj da kultivtero sur branĉaro flosanta sur la lago, por ampleksigi la kultiveblan areon. Tiu metodo ebligis grandegan loĝantaron.

Hispanaj konkerintoj rimarkis, ke eĉ tiuj, kiuj jam vizitis Istanbulon, miregis pri la grando de Tenoĉtitlano. Tamen, la aztekoj ne havis sufiĉe da viando kaj manĝis ne tre nutrajn bestetojn kiel insektojn, hundojn. Marvin Harris eĉ rilatigas la religian kanibalismon de aztekaj elitanoj kaj la florajn militojn al manko de viando. Kanalaro komunikigis la kvartalojn. Malgraŭ la sekigo de la lago, oni ankoraŭ povas ĝui plezurboatojn en la kanaloj de Ŝoĉimilko (Xochimilco).

Vidu ankaŭ redakti