Teodora la 1-a
Teodora la 1-a (greke: Θεοδώρα, latine: Theodora; naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 500, mortinta la 28-an de junio 548 en Konstantinoplo) estis edzino de la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a kaj mem imperiestrino.
Teodora la 1-a | ||
---|---|---|
Bizanca imperiestro | ||
![]() Imperiestrino Teodoro sur mozaiko en Raveno
| ||
Persona informo | ||
Θεοδώρα | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 500 en Kipro | |
Morto | 28-an de junio 548 en Konstantinopolo | |
Mortis pro | mama kancero [#] | |
Tombo | Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj [#] | |
Religio | Monofizidismo [#] | |
Lingvoj | antikva greka [#] | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Justinian dynasty [#] | |
Patro | Acacius [#] | |
Gefratoj | Comito • Anastasia [#] | |
Edz(in)o | Justiniano la 1-a [#] | |
Infanoj | Ioannes [#] | |
Profesio | ||
Okupo | dancisto • mimo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
VivoRedakti
Estante filino de cirkestro, dancistino kaj hetajro ŝi kronitis en 527 kiam lia edzo ekregis. Ŝi ege influis lin dum la tuta vivo kaj faris multajn decidojn plenaj de saĝeco kaj kuraĝo sed ankaŭ de orgojlo, estrademo kaj venĝemo. Dum la Nika-ribelo de 532 ŝi malpermesis al Justiniano fuĝon disde Konstantinoplo savante la tronon. Ŝia amikino intima estis la fifama Antonina, edzino de Belizaro. Pro tio Teodora subtenis la generalon Belizaro.
Per pieco kaj ortodokseco (almenaŭ eksteren ŝajnigitaj) ŝi intencis penti la fruan vivon. Pri ŝiaj malbonaj agadoj skribis detale la historiisto Prokopio el Cezareo en la verko Anekdota. Modernaj literaturhistoriistoj taksas tiujn eldirojn troigitaj.
LiteraturoRedakti
- Debidour: L'impératrice Theodora, Paris 1885)
- Diehl: Theodora, impératrice de Byzance, Paris 1904
- Holmes, The age of Justinian and Theodora, London 1905
FontoRedakti
- Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 468, kio legeblas tie ĉi interrete.