La teofagio (el la antikva greka θεός = theòs, kaj φαγεῖν = fagein : manĝi dion) estas religia rito konsistanta en la manĝado de nutraĵo konsiderata dia, per kiu realiĝas simbola identiĝo kun la dio mem. [1] Laŭ iuj antropoloj tio estis praktikita en iuj praaj religioj.[2]

Eŭkaristio kaj antikvaj misterecaj kultoj redakti

Laŭ la kredo katolika kaj ortodoksa, dum la rito de la Eŭkaristio la fideluloj ricevas, en la komunio, la Substancon de la homaj korpo kaj sango de Jesuo ĉeesta en la hostio (pano) kaj en la vino ekde la momento de la konsekro.
Sed laŭ la konstanta kristana teologio la manĝo referencas al la elementoj videblaj de la pano kaj vino, ne al dieco de la dia persono de Jesuo.

Iuj antropololoj malkovris en aliaj tiuepokaj religioj, aparte en la Misterecaj religioj, ion similan: ekzemple en la kulto al la dio Dionizo kaj Iziso, Mitrao kaj aliaj. Jesuo estus imitinta tiujn ritojn en la ofero de siaj korpo kaj sango, kiun poste estis plidisvolvigita per la identigo kun la ŝafido de Dio de Johano (8,46) kaj en la unua epistolo de Petro apostolo. Vidu: James Frazer kaj Marcello Craveri. [3]
Tiu indenigo, tamen, ne trovas konfirmon ĉe samvaloraj kristanaj antropologoj jen pro malsamecoj jen pro tio ke la simileco ne egalas al identigo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. . teofagia in Treccani Vocabolario online.
  2. Cf. James Frazer, Il Ramo d'Oro, cap. 49: Il dio come alimento.
  3. Marcello Craveri, Un uomo chiamato Gesù, 1993, ISBN 88-7122-975-4, p. 113-114.

Literaturo redakti

  • F. Bammel, Das heilige Mahl im Glauben der Völker. Eine religionsphänomenologische Untersuchung, Gütersloh 1950
  • Å. Hultkrantz,Conditions for the Spread of the in Peyote Cult North America, in: New Religions (hgg. von H. Biezais), Uppsala 1975, 70-83
  • Å. V. Ström, Prinzipienfragen und Grundbegriffe, in: Die Religionen der Völker (hgg. von H. Ringgren und Å. V. Ström), Stuttgart 1959, S. 1-32