Teofilo de Edeso estis mezepoka astrologo, historiisto, tradukisto kaj erudiciulo el Mezopotamio. En la lastaj jaroj de sia vivo, li estis kortega astrologo al la Abasida Kalifo Al-Mahdi. Teofilo estis maronita kristano kaj tradukis sennombrajn librojn el la greka en la sirian, inklude de la Iliado, la filozofiaj traktaĵoj de Aristotelo kaj la medicinaj verkoj de Galeno el Pergamo.[1]

Θεόφιλος Εδεσσηνός
(695-785)
Bildo de Teofilo de Edeso, astrologo kaj erudiciulo
Bildo de Teofilo de Edeso, astrologo kaj erudiciulo
Persona informo
Naskiĝo 695
en Edesa, Turkio
Morto 16-an de julio 785
en Bagdado, Irako
Lingvoj siria vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando
Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tradukisto
historiisto
astrologo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia vivo estas priskribita en la Syriac Chronicle of Bar Hebraeus:

La slama ekspansio ĝis la 945-a.

Teofilo servis la kalifon Al-Mahdi, kiu altestimis lin pro sia supereco en la arto de astrologio. Oni diras, ke iun tagon la Kalifo volis ekskursi en unu el siaj provincoj kaj kunportis sian kortegon. La edzino de la kalifo sendis iun diri al Teofilo: "Estas vi, kiu konsilis al la kalifo fari ĉi tiun vojaĝon, trudante per tio al ni la lacecon kaj enuon de la vojaĝo, kiujn ni ne bezonas. Mi esperas do, ke Dio vin pereigu kaj malaperigu el ĉi tiu mondo, tiel ke, liberiĝinte de vi, ni trovu iom da paco." Teofilo respondis al la servisto, kiu alportis al li ĉi tiun mesaĝon: "Revenu al via mastrino kaj diru al ŝi: "Ne estas mi, kiu konsilis al la reĝo fari ĉi tiun vojaĝon; li vojaĝas kiam plaĉas al li fari tion.

Koncerne la malbenon, kiun vi ĵetis sur min, por ke Dio akcelu mian morton, la decido pri ĝi jam estis prenita kaj asertita de Dio; mi baldaŭ mortos; sed ne supozu, ke mi estos mortinta, por ke via preĝo estu plenumita; estas la volo de mia Kreinto kiu plenumos ĝin. Sed vi, ho Reĝino, mi diras al vi: "Preparu por vi multe da polvo; kaj kiam vi ekscios, ke mi mortis, amasigu tiun tutan polvon sur vian kapon." Kiam la Reĝino aŭdis tiujn vortojn, ŝi estis kaptita de granda timo, kaj ŝi pensis timeme, kia estos la rezulto. Iom poste, Teofilo mortis kaj dudek tagojn post li la kalifo al-Mahdî ankaŭ mortis. Tio, kion Teofilo determinis, okazis.[2]

Verkaro

redakti
  • "Ponoi peri katarkhón polemikón"
  • "Episzünagógé peri koszmikón katarkhón" (Kolekto pri kosmikaj principoj)
  • "Peri katarkhón diaphorón"
  • "Apoteleszmatika (?) (Efikoj sur la ĉielaj korpoj)"

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. A Social and Cultural History of Late Antiquity
  2. Tradukita el la angla vikipedia samnoma artikolo.