Teono de Aleksandrio
Teono de Aleksandrio (ĉ. 335 - ĉirkaŭ 405) estis greka matematikisto kaj astronomo.
Teono de Aleksandrio (335-405) | ||
---|---|---|
![]() Egipta erudiciulo kaj matematikisto
kiu vivis en Aleksandrio. | ||
Persona informo | ||
Θέων ο Αλεξανδρεύς | ||
Naskonomo | Θέων | |
Naskiĝo | 335 en Aleksandrio, Egiptio | |
Morto | 405 en Aleksandrio, Egiptio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Familio | ||
Infanoj | Hipatia ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto astronomo ![]() | |
Laborkampo | Matematiko, filozofio kaj astronomio ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | List of emperors ❦ Fasti Theonis ❦ On the flooding of the Nile vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li setlis en la egipta urbo Aleksandrio, kie li verkis ampleksan komentarion de la Almagesto de Ptolemeo kaj de iu Katoptriko, kiu estis bazita sur verkoj de Arkimedo kaj de Herono de Aleksandrio. Oni atribuis al li ankaŭ la refandiĝon de la Teorioj de la Elementoj kaj de la Optiko de Eŭklido.[1]
La lasta filozofo de la dua Biblioteko de Aleksandrio
redaktiTeono, patro de Hipatia, estis la lasta direktoro aŭ zorganto de la nomita dua Biblioteko de Aleksandrio (konstruaĵo kiu estis ene de la Muzeo de Aleksandrio, Teono estas konsiderata en la Suido kiel la homo de la Mouseion). Li donis al sia filino kompletan edukadon de matematiko, astronomio, filozofio kaj, eĉ de korpa edukado. Patro kaj filino kunlaboris en la komentario al Almagesto.