Teorio de dependeco

la teorio ke risurcoj fluas el “periferio” da malriĉaj, nesufiĉe disvolviĝintaj ŝtatoj al “kerno” da riĉaj, disvolviĝintaj ŝtatoj, kaj ke tiel kaj tial malriĉaj ŝtatoj restas malriĉaj dum riĉaj ŝtatoj plie riĉiĝas

Teorio de dependeco apertenas al marksismaj teorioj de regiona evoluo. Aŭtoroj de tiu ĉi teorio estas brazilaj geografo Teontonio Dos Santos kaj sociologo Andre Gunder Frank. Laŭ Dos Santos estis landoj de Latina Ameriko anigitaj en mondan kapitalisman ekonomian sistemon pere de iamaj koloniaj landoj Hispanio kaj Portugalio kaj pere de internacia merkato, ja tio havis jenajn gravajn sinsekvojn:

  1. Alkutimiĝo de parametroj de ekonomio en landoj de Latina Ameriko al bezonoj de Hispanio kaj Portugalio - malgraŭ tio, ke multaj regionaj ekonomiaj aktivaĵoj estis surloke kontrolitaj.
  2. Divido de societo al eta grupo de riĉaj regantaj elitatanoj, nomataj comprador kaj granda grupo de agrikulturistoj.
  3. Malgraŭ tio, ke en regiono estis elitatanoj, strategiaj kaj gravaj decidoj (reala povo) estis realigitaj ekster regiono de Latina Ameriko en metropoloj.

Frank laŭ historiaj analizoj venis al ideo, ke landoj, kiuj havis multajn naturajn fontojn (ekzemple mineraloj), estis pli forte kontrolitaj ol landoj, en kiuj estis malmulte da naturaj fontoj (kaj tiuj ĝuis pli da libereco kaj malkontrolo de koloniaj regnolandoj).

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Mgr. Tomáš Krejčí a kol.. (2010) Regionální rozvoj - teorie, aplikace, regionalizace. Mendelova univerzita v Brně. ISBN 978-80-7375-414-3.