Teréz Papp

hungara baletisto

Teréz Papp, laŭ hungarlingve kutima nomordo Papp Teréz, germane Therese Kilanyi estis hungara baletisto, koreografo, baletmajstro, instruisto. Ŝia familia nomvarianto estis Pap, ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kilányi Teréz kaj Kilányi Lajosné. Ŝia edzo estis Lajos Kilányi.

Teréz Papp
Persona informo
Naskiĝo 1830
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto depost 1881
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • instruisto
vdr

Teréz Papp[1] naskiĝis en 1830 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), ŝi mortis depost 1881.

Biografio redakti

Teréz Papp ricevis baletlecionojn de baletmajstro F. Crombé, poste ŝi aliĝis al Germana Teatro (Pest). Ŝi konatiĝis kun Lajos Kilányi kaj en 1846 ili geedziĝis. La geedza paro kun alia baletisto formis baletan trupeton kaj ili prezentis baletojn ne nur enlande, sed ankaŭ en Vieno, Berlino, Parizo, Londono. En 1857 ili membriĝis en de:Theater in der Josefstadt. Post morto de ŝia edzo en 1861 ŝi transprenis statuson de la edzo kaj ŝi mem estis baletmajstro du jarojn. Ŝi havis ankaŭ baletlernejon en Gumpendorf, krome ŝi estis baletmajstro en alia teatro en Vieno. Post engaĝiĝo en Berlino en la teatra jaro 1880 ĉiuj spuroj de ŝi estas perditaj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti