Ter-Armea Akademio Nicolae Bălcescu
La Ter-Armea Akademio Nicolae Bălcescu, rumane Academia Forţelor Terestre Nicolae Bălcescu, estas universitat-nivela lernejo de la rumana armeo en Sibiu. Ĝi estas nomita laŭ la rumana historiisto Nicolae Bălcescu.
Ter-Armea Akademio Nicolae Bălcescu | ||
---|---|---|
universitato • militista lernejo • eldonejo de malfermita aliro | ||
Informoj | ||
fondodato | 1920 | |
Situo | ||
Geografia situo | 45° 47′ 23″ N, 24° 9′ 15″ O (mapo)45.789662524.1540348Koordinatoj: 45° 47′ 23″ N, 24° 9′ 15″ O (mapo) | |
lando | Rumanio | |
urbo | Sibiu | |
adreso | Str. Revoluției, nr. 3-5, Sibiu, județul Sibiu, România | |
poŝtkodo | 550170 | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Coalition for Advancing Research Assessment vd | ||
| ||
La akademio instruas la fakojn "militaj kaj informaj sciencoj" kaj "administraj sciencoj". Ĝi regule, almenaŭ ĉiujare, organizas sciencan konferencon pri la temo "la scio-bazita socio".
Historio redakti
- 13-a de junio 1847: Unua oficira lernejo kun sidejo en Bukareŝto.
- 1-a de julio 1920: En Sibio ekestas dua oficira lernejo.
- De 1932 ĝi estis la sola lernejo por oficiroj.
- En 1940 ĝi translokiĝis al Bukareŝto.
- En 1942 ĝi translokiĝis al Zărneşti ĉe Braşov.
- En 1944 ĝi intervenis en militaj eventoj ĉe Braşov.
- En 1949 la lernejo revenis al Sibio.
- Ĝis 1995 ĝi instruis oficirojn de infanterio kaj dumtempe ankaŭ de jenaj branĉoj: kemio, artilerio, inĝenieroj, radio, intendantado, fervojo, topografio, limgardado, fajroprotekto ktp.
- En 1995 ĝi estis transformita en Akademion de la Ter-Armeo, armea institucio de supera instruado.
Eksteraj ligiloj redakti