Vidu ankaŭ la apartigan paĝon termino.

Tera mino estas eksploda armilo, kiu estas kaŝata sub la tersurfaco kaj kutime aktiviĝas per la viktimo. Do en vasta senco eblas nomi ĝin "eksploda kaptilo". Iuj specoj de teraj minoj ankaŭ estas eksplodigataj fare de flanka armea observanto de la mina teritorio.

avertilo pri minoj
kamboĝa infano, viktimo de tera mino

La armea uzo de teraj minoj estas forte kritikata en internacia politiko. Ili longan tempon restas danĝero por la loka homa loĝantaro kaj ankaŭ por lokaj bestoj, post kiam la armea konflikto, kadre de kiu ili metiĝis, jam pasis plurajn jardekojn. Ekde la jaro 1999 validas la ĝis aprilo 2006 ratifita "Otava Konvencio" pri malpermeso de kontraŭpersonaj minoj. La konvencion tamen laŭ la stato de decembro 2014 ne subskribis la registaroj de la ŝtatoj en kiuj produktiĝas plej multaj teraj minoj.