Ĉirkaŭtera orbito

(Alidirektita el Tera orbito)

Ĉirkaŭtera orbito estas ajna astronomia orbito, kiu ĉirkaŭiras la Teron.

La Luno, la nura tera natura satelito, posedas tian orbiton.

Specoj de ĉirkaŭtera orbito redakti

 
La diversaj ĉirkaŭteraj orbitoj laŭ alto

Ekde la dua duono de la 20-a jarcento, ankaŭ miloj artefaritaj satelitoj atingis ĉirkaŭterajn orbitojn, je malsamaj altoj, laŭ la taŭgeco por la celo de la satelito.

La Internacia Kosmostacio posedas ĉirkaŭteran orbiton, kies averaĝa alto estas proksimume 360 kilometroj. Oni ĝenerale parolas pri malalta tera orbito, kiam la alto estas malpli granda ol du mil kilometroj super la surfaco. Je tiu ĉi alto, plena rivoluo ĉirkaŭ la Tero daŭras pli-malpli 90 minutojn, je la rapido de ok kilometroj por sekundo.

Oni parolas, pri mezalta tera orbito, kiam la alto estas pli granda ol du mil kilometroj, sed malpli granda ol 35.786 kilometroj (kie situas la geosinkrona orbito).

Pli altaj orbitoj nomiĝas altaj teraj orbitoj.