Teraso (agrikulturo)

En agrikulturo, teraso estas terpeco de dekliva tereno kiu estis tranĉita en serio de sinsekvaj desceendaj ebenaj surfacoj aŭ platformoj, kiuj similas al ŝtupoj, por celoj de pli efektiva farmado. Tiu tipo de pejzaĝo estas nomata terasejo kaj la agado terasado. Laŭgradaj terasaj ŝtupoj estas ofte uzataj por farmadi sur monteca aŭ montara tereno. Terasaj kampoj (teraskampoj) evitas kaj erozion kaj surfacan akvofluon, kaj povas esti uzataj por elteni kultivaĵojn kiuj postulas irigacion, kiaj rizo. Tiele foje rizkampo estas kvazaŭ sinonimo de teraskampo. La Rizterasoj de Filipinaj Kordileroj estis deklarataj Monda heredaĵo de Unesko pro la gravo de tiu tekniko.[1]

Teraskampoj en Batad, Filipinoj.

Terasigitaj rizkampoj estas uzataj amplekse por la kultivado de rizo, tritiko kaj hordeo en Orienta, Suda, kaj Sudorienta Azio, same kiel ĉe aliaj lokoj. Terasado en pli sekaj klimatoj oftas tra la Mediteranea Baseno, ekz., en Cadaqués, Katalunio, kie ili estas uzataj por vitejoj, olivarbaroj, korkokverko, ktp., en Majorko, kaj en Cinque Terre, Italio.

Fotaro redakti

Referencoj redakti

  1. World Heritage List. UNESCO. Alirita 2012-09-22.

Vidu ankaŭ redakti