Tercentra teorio

la teorio ke Tero estas ĉe la centro de la universo

Tercentra teorio (aŭ tercentrismogeocentra teorioptolemea sistemo) estas ne plu akceptata teorio, laŭ kiu la globforma tero estas en la centro de la universo. Laŭ ĉi tiu teorio, la aliaj ĉielaj korpoj (luno, suno, planedoj) ĉirkaŭas la mondon. La plej ekstera sfero entenas la stelojn. Oni ne konfuzu ĉi tiun teorion kun la teorio ke la mondo estas ebena.

La tercentra teorio estis anstataŭigita per la suncentra teorio pro la laboroj de Koperniko, Galileo kaj Kepler. Laŭ la moderno kosmoscienco, la universo tute ne havas centron.

Malgraŭ la scienca malakcepto de la tercentra teorio, ĉe tuteŭropa opinisondo en 2001 26,1% de la homoj konsentis kun la aserto ke la suno ĉirkaŭas la teron.

Vidu ankaŭ redakti