Terebrantia estas subordo de insektoj neopteraj en la ordo de tripsoj [1] karakterizataj de la posedo de forta ovdemetilo, kiu funkcias kiel borilo por enmeti la ovojn en plantan histon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Terebrantia
Plenkreska Franklinothrips vespiformis (Aeolothripidae), tre disvastiĝinta tropika specio
Plenkreska Franklinothrips vespiformis (Aeolothripidae), tre disvastiĝinta tropika specio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Tripsoj Thysanoptera
Subordo: Terebrantoj Terebrantia
Familioj

Vidu artikolon.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Cilindra korpo, kutime havas flugilojn, antaŭaj flugiloj pli grandaj ol la malantaŭaj, kun vejnaroj randa kaj laŭlonga (kiu atingas la flugilpinton), havantaj harojn aŭ franĝojn sur la flugila surfaco. Flugiloj dum ripozo paralelaj. La segmentoj 10 kaj 11 de la abdomeno formas konuson kun ventraflanka fendo, el kiu la ovdemetilo iras ĉe femaloj, kaj ĉe maskloj la fino de la abdomeno estas rondeca.

Terebrantoj el la familio Aeolothripidae karakteriziĝas de larĝaj flugiloj rondecaj ĉe la pinto. La ovdemetilo kurbiĝas supren kaj ilia nutromaniero estas predomanĝa. Terebrantoj el la familio Thripidae karakteriziĝas de mallarĝaj flugiloj preskaŭ ĉiam akrapintaj, ovdemetilo kurbiĝanta malsupren, kaj plantomanĝa nutromaniero.

Familioj redakti

Oni agnoskas la jenajn:[2]

Referencoj redakti

  1. J. S. Bhatti (2006) The classification of Terebrantia (Insecta) into families, Oriental Insects, 40:1, 339-375
  2. Mound, L.A. (2013) Order Thysanoptera Haliday, 1836. In: Zhang, Z.-Q. (Ed.) Animal Biodiversity: An Outline of Higher-level Classification and Survey of Taxonomic Richness (Addenda 2013). Zootaxa, 3703 (1): 49-50.
  3. Peñalver, E.; Nel, P. 2010: Hispanothrips from Early Cretaceous Spanish amber, a new genus of the resurrected family Stenurothripidae (Insecta: Thysanoptera). Annales de la Société Entomologique de France (n.s.), 46, pages 138–147.