La Terekio (Xenus cinereus) estas specio de la eta genro Xenus de vadbirdoj el la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj, kiu enhavas nur tiun specion de birdoj kaj kiu kune kun la du specioj de la genro Actitis kaj la specioj de la genro Tringa formas la grupon de birdoj konataj kiel tringo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Terekio


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Xenus Xenus
Specio: Terekio Xenus cinereus
Güldenstädt 1775
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2019) 2019"
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2019) 2019"
    Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2019) 2019"
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Disvastiĝo redakti

    Tiu birdo reproduktiĝas ĉe akvo en tajgo de Finnlando kaj norda Azio. Tiuj birdoj migras suden vintre al tropikaj marbordoj de orienta Afriko, suda Azio kaj Aŭstralio, kutime preferante kotejojn. Tiu vadbirdo estas rara vagulo en okcidenta Eŭropo ekzemple en Britio.

    Aspekto redakti

    La Terekio (Xenus cinereus) estas iomete pli granda ol la Blankventra tringo, Actitis hypoleucos, pro ties 22 ĝis 25 cm longeco, enverguro de 36 ĝis 45 cm kaj pezo de 70 ĝis 75 g-, kaj ties longa -malhela kun hela bazo- suprenkurvita beko diferencigas la specion disde la aliaj tringoj, ĉar estas la ununura specio kun tiu eco kiun nur Lapona limozo kaj Avoceto montras inter Skolopedoj. Kiel la scienca latina nomo sugestas, la specio havas grizajn dorson kaj kronon kaj iomete pli helajn -ĉefe sube- vizaĝon kaj bruston ĉe ĉiu plumartipo. La okuloj estas nigraj, ringokulo blanka, strio traokula nigra kaj foje strio super tiu blanka. La ventro estas blankeca kaj la kruroj flavaj. Dumfluge videblas blankaj pugo kaj flugilbordoj.

    Reproduktado redakti

    Tiu birdo reproduktiĝas ĉe akvo en sablejoj, herbejoj aŭ tajgo de Finnlando kaj norda Azio. La ino demetas tri aŭ kvar ovojn en herbokovrita surplanka truo. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol 3 semajnoj. La idoj estas grizbrunaj supre kaj blankaj sube.

    Kutimoj redakti

    La Terekio (Xenus cinereus) manĝas laŭ diferenciga kaj tre vigla agado konsistanta el predo de insektoj, vermoj, krustuloj aŭ aliaj movantaj predobestetoj per nervaj movoj ĉu per rigardo ĉu per tuŝoprobo kaj foje per alporto per kurado al akvobordo por lavi tie la predon. Ĝi povas merĝi. La voĉo estas laŭta fajfado “du-dju-dju”.

    La Terekio (Xenus cinereus) estas vadbirdo protektita de internacia traktato por konservado de afrikeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).

    Referencoj redakti