Teresópolis estas municipo kaj grandurbo en la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio.

Larĝa panoramo pri Teresópolis
Teresópolis
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 163 746  (2010) [+]
Loĝdenso 212 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 25′ S, 42° 58′ U (mapo)-22.411944444444-42.965833333333Koordinatoj: 22° 25′ S, 42° 58′ U (mapo) [+]
Alto 871 m [+]
Areo 770,601 km² (7 706 0.1 ha) [+]
Teresópolis (Brazilo)
Teresópolis (Brazilo)
DEC
Teresópolis
Teresópolis
Situo de Teresópolis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Teresópolis [+]
vdr
Teresopolis,Vista da Pedra do Sino
Blazono de Teresópolis
Flago de Teresópolis

Bazaj informoj redakti

 
Teresópolis en la subŝtato (ruĝe).

Geografio redakti

 
Kirko Sankta Antonio en Teresópolis

Teresópolis kuŝas en sudorienta parto de la lando en montaro. Ankaŭ parto de nacia parko troviĝas en la municipo. Limoj de la municipo estas Cachoeiras de Macacu, Guapimirim, Nova Friburgo, Petrópolis, São José do Vale do Rio Preto, Sapucaia (Rio-de-Ĵanejrio) kaj Sumidouro. La municipo estas ĉirkaŭita de arbaroj kaj montopintoj, tial Teresópolis estas konata kiel nacia ĉefurbo de la montogrimpado. La plej famaj pintoj estas "Pinto Pedra do Sino" - 2263 metrojn alta, la plej konata estas "Dedo de Nossa Senhora" 1320 metrojn alta. Rio-de-Ĵanejro troviĝas 58, Nova Iguaçu 60, Belo Horizonte 297, Guarulhos 381, San-Paŭlo (urbo) 392, Campinas 424, Curitiba 718, Braziljo 903, Goiânia 919, Salvador de Bahio 1152, Porto Alegre 1177, Campo Grande 1224, Maceió 1618, Recife 1818, Teresina 1930, Natalo (Brazilo) 2031, São Luís 2220, Belém 2408, Manaus 2828 km.

Historio redakti

Ĝis alveno de la portugaloj en la nuna Teresópolis vivis indianoj, poste komenciĝis agrikulturo de sukerkanoj. En 1855 fondiĝis vilaĝo, kiu estis nomita Freguesia de Santo Antonio de Paquequer. En 1891 la vilaĝo iĝis municipo, samtempe ĝi prenis la hodiaŭan nomon. La nomdonanto estis la brazila imperiestrino. En januaro de 2011 dum la plena tago pluvis, kiu kaŭzis serion de inundoj kaj terglitoj. Pli ol 400 homoj mortis kaj miloj perdis siajn domojn. Tio estis la plej malbona veter-rilata tragedio en la brazila historio.

Ekonomio redakti

Teresópolis estas grava feriejo de Brazilo. En la urbego estas produktataj mebloj kaj vestoj, en la municipo oni kultivas fruktojn kaj legomojn.

Klimato redakti

Teresópolis havas altebenaĵan tropikan klimaton kun relative malvarmaj kaj sekaj vintroj kaj mildaj kaj malsekaj someroj. La ĉiujara averaĝa temperaturo varias inter 12-21 °C. Jare pluvas 1880 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Teresópolis havas unu el la plej mildaj klimatoj en Brazilo, tio estas la kialo tie establi ĉefan trejnejon de la brazilaj futbalistoj.

Ĝemelurboj redakti

  •   Rio-de-Ĵanejro, Brazilo

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Prefektejo de Teresópolis