Teresa de ALMEIDA (pseŭdonomo: Vimala Devi) (naskiĝis 1932) estas hinda portugala verkisto kaj tradukisto, naskiĝinta en Goa en la tempo, kiam tiun regionon regis Portugalio. En 1952 ŝi transloĝiĝis al Lisbono, en 1973 al Barcelono. Ŝi verkas en la lingvoj portugala, hispana, kataluna kaj Esperanto. En Esperanto ŝi verkis du poemarojn: Pluralogo (1996) kaj Speguliĝoj (1998). En 2000 aperis en Esperanto traduko de ŝia novelaro Musono (eldonita en la portugala en 1963 kaj tradukita ankaŭ en la konkanan kaj katalunan lingvojn kaj eron ankaŭ en la anglan).

Teresa de ALMEIDA
Persona informo
Naskonomo Teresa da Piedade de Baptista Almeida
Naskiĝo 1932
en Penha de França, Goa
Lingvoj portugalakatalunahispanaEsperanto vd
Loĝloko BarcelonoLisbonoLondono vd
Ŝtataneco PortugalioHispanioBarato vd
Profesio
Alia nomo Vimala Devi
Okupo Verkisto, tradukisto kaj poeto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj redakti

  • Súria. AGU, Lisbono, 1962. (Poemaro en la portugala)
  • Monção. Dédalo, Lisbono, 1963. (Novelaro en la portugala)
  • Hologramas. Atlântida Editora, Coimbra, 1969. (Poemaro en la portugala)
  • Telepoemas. Atlântida Editora, Coimbra, 1970. (Poemaro en la portugala)
  • A literatura indo-portuguesa. JIU, Lisbono, 1971. (Du-voluma eseo en la portugala, kun Manuel de Seabra)
  • Hora. El ojo de Polifemo, Barcelono, 1991. (Poemaro en la hispana).
  • Rosa secreta. El ojo de Polifemo, Barcelono, 1992. (Poemaro en la hispana). ISBN 84-604-1406-X.
  • El temps irresolt. L'ull de Polifem, Barcelono, 1995. (Poemaro en la kataluna).
  • Pluralogo. La Kancerkliniko, Thaumiers, 1996. (Poemaro en Esperanto). ISBN 84-921247-1-7.
  • Pluralogo. La Kancerkliniko, Thaumiers, 1998. (Poemaro en Esperanto). ISBN 84-921247-1-7.
  • Speguliĝoj[rompita ligilo], FEL, 1998 (Poemaro en Esperanto).
  • Diccionari portuguès-català. Enciclopèdia Catalana, Barcelono, 1985, 897 p. (kun Manuel de Seabra)
  • Diccionari català-portuguès. Enciclopèdia Catalana, Barcelono, 1989, 1006 p. (kun Manuel de Seabra)

Tradukoj el ŝiaj verkoj en Esperanton redakti

Eksteraj ligiloj redakti