Tereza Kapista, foje ankaŭ literumata Terezija, en cirila alfabeto Тереза ​​Каписта (la 11-an de aprilo 1930, Subotica — la 27-an de aprilo 2016, Serbio) estas hungardevena serbia esperantistino,[1] naskiĝinta en 1930. En la oficperiodo 2007-2010 ŝi estis reprezentanto de Serbia Esperanto-Ligo en la komitato de Universala Esperanto-Asocio. Ŝi estas membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de ILEI, estas Cseh-instruistino kaj restadis en diversaj landoj de Azio kaj Afriko (inter alie en Irano, Burundio) por propagandi kaj instruadi Esperanton. Ŝi sentis sin iusence disĉiplo de Tibor Sekelj, kaj provis imiti lin kiel mondvojaĝanto - ŝia instruado de Esperanto en Afriko, Suda Ameriko ktp., estas vera heroaĵo.

Tereza Kapista
Тереза ​​Каписта
Persona informo
Naskiĝo 1930
en Subotica
Morto 2016
en Serbio
Lingvoj Esperantoserba
Nacieco serbia
Ŝtataneco Serbio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr
Tereza Kapista, kvara el dekstro (apud Erzsébet Sekelj, tria el dekstro) inter kongresanoj, ĉefe el Balkanio, dum la 86-a SAT-kongreso en Madrido

Krome ŝi publikigis plurajn verkojn de la Esperanto-literaturo, ekzemple tradukis al Esperanto la verkaĵon Temuĝin, la filo de la stepo de Tibor Sekelj pri la vivo de Ĝingis-Ĥano, aperinta en 1993. Alia ekzemplo de publikaĵo, verkita de ŝi mem, estas "Esperanto, lingvo de paco en Burundo-Afriko", publikigita Beograde en 2006 (134 paĝoj).

Ŝi estis la ĉefa organizanto de la 79-a SAT-Kongreso 2006 kiu okazis en Beogrado inter la 19-a kaj la 26-a de aŭgusto. Ĝi kunigis 153 partoprenantojn.

Bibliografio redakti

  • Tereza Kapista. Mia instrulaboro kaj impresoj en Irano. Beogrado, 2004. 48 p.
  • Tereza Kapista. Esperanto, lingvo de paco en Burundo — Afriko. Beogrado, 2006. 134 p. — ISBN 978-86-901073-7-7
  • Tereza Kapista. Esperanto, lingvo de paco en Irano — Azio. Beograd, 2007. ISBN 978-86-901073-9-1
  • Tereza Kapista. Ie pri io. Beograd, 2012. 160 p. — ISBN 978-86-915527-0-1

Notoj redakti

  1. Ŝi ja estis serbia hungarino, kaj ambaŭ popolojn - la hungaran kaj serban - perceptis egale kiel proprajn, do praktike sentis sin se ne sennacia, do, supernacia. Informo el Nikolao Gudskov.

Eksteraj ligiloj redakti