Malfermi la ĉefan menuon

Tereza Kristina de Burbono

Tereza Kristina de Burbono (1822-1889) kies tuta nomo en la itala estis Teresa Cristina Maria Giuseppa Gaspare Baltassare Melchiore Gennara Rosalia Lucia Francesca d'Assisi Elisabetta Francesca di Padova Donata Bonosa Andrea d'Avelino Rita Liutgarda Geltruda Venancia Taddea Spiridione Rocca Matilde, kromnomita "La Patrino de la brazilanoj", estis proedziniĝa Imperiestrino de Petro la 2-a de Brazilo, kiu regis dum 48 jaroj, inter 1831 kaj 1889.

Tereza Kristina de Burbono
Imperiestrino de Brazilo

priskribo

Regado 4-a de septembro 1843 - 15-a de novembro 1889
Antaŭulo Amélie de Leuchtenberg
Reganto Petro la 2-a
Sekvanto - (neniu - respubliko)
Persona informo
Plena nomo Teresa Cristina Maria Giuseppa Gaspare Baltassare Melchiore Gennara Rosalia Lucia Francesca d'Assisi Elisabetta Francesca di Padova Donata Bonosa Andrea d'Avelino Rita Liutgarda Geltruda Venancia Taddea Spiridione Rocca Matilde
Naskiĝo 14-an de marto 1822 (1822-03-14)
en Napolo, Du Sicilioj Flag of the Kingdom of Naples.svg (hodiaŭ Italio)
Morto 28-an de decembro 1889 (1889-12-28) (67-jara)
en Porto, Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Mortokialo kora malsufiĉo [#]
Tombo Petrópolis, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
Religio katolikismo [#]
Ŝtataneco Itala reĝlandoBrazila Imperio [#]
Subskribo Tereza Kristina de Burbono
Familio
Dinastio Burbonoj de Du Sicilioj
Patro Francisko la 1-a de la du Sicilioj
Patrino Maria Izabel de Burbono (1789-1848)
Gefratoj Princess Maria Amalia of Bourbon-Two Sicilies • Princess Maria Carolina of Bourbon-Two Sicilies • Maria Karolino de Napolo kaj Sicilio • Princess Maria Antonia of the Two Sicilies • Princess Luisa Carlotta of Naples and Sicily • Charles Ferdinand, Prince of Capua • Prince Leopold, Count of Syracuse • Prince Louis, Count of Aquila • Ferdinando la 2-a de Du Sicilioj • Prince Francis, Count of Trapani • Antonio de Burbono-Sicilio • Maria Kristina Burbono [#]
Edzo

Petro la 2-a

Idoj Imperia princo Alfonso
Imperia princino Izabela
Dona Leopoldina de Braganzo kaj Burbono
Imperia princo Petro Alfonso
Profesio
Okupo artkolektanto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Ŝi naskiĝis princino de la Reĝlando de la du Sicilioj, ankaŭ konata kiel Reĝlando de Napolo, kaj estis filino de Francisko la 1-a (1777-1830), Reĝo de la Du Sicilioj kaj Maria Izabel de Burbono (1789-1848). Maria Izabel estis filino de Karlo la 4-a de Hispanio (1748-1819) kaj fratino de Karlota Ĵoakina de Burbono (1775-1830), edzino de Johano la 6-a (1767-1826), avo de Petro la 2-a. Ŝi estis imperiestrino de Brazilo inter la 30-a de majo 1843 kaj la 15-a de novembro 1889. Ŝi estis patrino de la Princino Izabela kaj Dona Leopoldina de Braganzo kaj Burbono, respektive imperia princino de Brazilo kaj princino de Brazilo.

Princino de NapoloRedakti

 
Blazono de la Imperiestrino Tereza Kristina

Kiel princino ŝi havis rafinitan edukitecon, nome, belartoj, muziko, lecionoj pri kantado, brodaĵoj, lernado de la franca lingvo kaj religio. Ŝi estis nature sentebla, alte inteligenta, pasie sin donis al la kulto pri la artoj, kaj estis edukita kaj lernis kun la profesoro Monsinjoro Olivieri. Studema pri la klasika kulturo, ŝi ĉefe interesiĝis pri arkeologio, kaj la malkovroj kiuj ŝiaepoke estis faritaj, en Pompejo kaj Herkulano. La juna princino financis kaj kondukis la fosadojn en Vejo[1], iu etruska arkeologia ejo, 15 km-ojn norde de Romo. Ĉi tiu estas la motivo per kiu, post multaj jaroj, Tereza Kristina, jam edziniĝinta al Petro la 2-a, ekestas konata kiel la "arkeologa imperiestrino".

Oni ne scias kial Tereza Kristina estis iom lama, sed probabla kaŭzo estas iu falo en iu arkeologia ejo, aŭ antaŭekzistanta denaska problemo. Tamen, kio certas, estas tio, ke pro la difekto, ŝi okupiĝis pri studoj plejgrandan parton de sia tempo, same kiel al literaturo kaj artoj, kontraŭe de aliaj princinoj kiuj prefere aprezis balojn kaj dancojn. Ŝiaj biografoj komentas ties modestan ekzistadon, sen multaj pompaĵoj, en la malnova Palaco Chiaramonte[2].

Ŝia patrino laŭdire neglektis ŝin post sia edziniĝo kun juna oficiro, en 1839. Historiistoj diras ke ŝi kreskis en kompleta izolado, ene de medio plena je religia superstiĉo, netoleremo kaj konservemeco. Oni ankaŭ asertis ke Tereza Kristina havis karakteron mildan kaj timidan, kontraŭe de sia kruela patro kaj impulsiĝema patrino. Ŝi ankaŭ estis priskribita kiel postulema, kaj kutimiĝinta esti kontentigata en ĉiuj cirkonstancoj.

Kelkaj historiistoj ĵuse modifis siajn opiniojn kaj rilate al la napola kortego de la Burbonoj kiel reakcia reĝimo, kaj rilate al la etendo de la pasiveco de Tereza Kristina. La historiisto Aniello Angelo Avella[3] asertas ke la malbonaj vidpunktoj pri la napolaj burbonoj retroiras al la perspektivoj kreitaj en la 19-a jarcento dum la renaskiĝa movado post la konkero, en 1861, de la Reĝlando de la du Sicilioj far la Reĝlando de Sardio. Tereza Kristina elmontriĝas en ties persona dokumentaro kiel karaktero kun forta decidopovo. Ŝi tute ne estis obeema kaj kondukebla, sed kontraŭe, figuro respektanta la rolojn submetitajn de la tiamaj etiko kaj valorojn.

EdziniĝoRedakti

 
Tereza Kristina, 1846

En 1842, tuj kiam D. Petro la 2-a atingis 18-jariĝon, la influhava Pedro de Araújo Lima (1793-1870), imperia ministro, sendis al Eŭropo la 2-an Baronon de Kairuo (1793-1864), kiu estis altranga funkciulo de la kortego, kaj ties rekta subulo, komisiita pri la traktado je la edziĝo de Dom Petro la 2-a. La mano de Tereza Kristina estas proponita kaj tre plibeligita portreto de la princino estis sendita al la estonta edzo, kiu akceptis la proponon. Prokuro-geedziĝo okazis la 30-an de majo 1843 en Napolo, kaj Petro estis reprezentita de la frato de la fianĉino, Leopoldo, Princo de Sirakuzo (1813-1860). Malgranda brazila floto komponita de unu fregato kaj du korvetoj foriris cele al la Du Sicilioj la 3-an de marto 1843 por eskorti la novan imperiestrinon de Brazilo. Ŝi elŝipiĝis en Rio-de-Ĵanejro la 3-an de septembro 1843. Petro la 2-a tuje rapidis al la ŝipo por saluti sian fianĉinon. Ĉe la vido je tiom impetaj gestoj, la popolo ekhurais kaj kanonoj ellasis surdigajn saluto-pafojn. Tereza Kristina unuavide enamiĝis al sia nova edzo.

La 17-jara Petro la 2-a siavice estis videble kaj klare elreviĝinta. Liaj unuaj impresoj kuŝis nur sur ŝiaj fizikaj difektoj - kaj sur la granda diferenco el la portreto kiun li estis de ŝi ricevinta. Fizike ŝi estis kun malhelkaŝtana hararo kaj kaŝtanaj okuloj, malalta, iom tropeza, piediradis iom lame, kaj kvankam ŝi ne estis malbela, ankaŭ al ŝi mankis beleco. Laŭ la historiisto Pedro Calmon (1902-1985)[4], Tereza Kristina estis ne vere lama, sed ŝi havis strangan manieron piediradi, kiel rezulto de ties kurbaj piedoj, devigantaj ŝin alterne klini dekstren kaj maldekstren dum piedirado. La belaj esperoj de Petro frakasiĝis kaj li ne sukcesis kaŝi siajn sentojn pri malemo kaj malplaĉo. Post iom da tempo, li lasis la ŝipon kaj kiam ŝi ekkonstatis lian elreviĝon, ŝi diskrevis pro malĝojo kaj ekploris, bedaŭrante ke ŝi ne estis plaĉa al la imperiestro. Kvankam la geedzigo per prokuro jam estis okazinta, eksterordinara ŝtata geedziĝo konfirmiĝis la 4-an de septembro en la Katedralo de Rio-de-Ĵanejro.

Kvankam la geedziĝo ne estis fablorakonto ekde la komenco, Tereza Kristina klopodis por esti bona edzino. Ŝia lojaleco por plenumado de la devoj, krom la naskiĝo de la infanaro, mildigis la sintenon de Petro. La du malkovris komunajn interesojn, kaj ilia zorgo kune kun la plezuro apud iliaj infanoj kreis medion por familia feliĉo. Ke ili estis aktive seksaj kaj akordigeblaj atestas la sinsekvo de gefiloj kiuj okazis. Post la naskiĝo de ilia unua infano en februaro 1845, la imperiestrino naskis gefilojn en julio 1846, julio 1847 kaj julio 1848, kies nomoj estis Afonso (1845-1847), Izabel (1846-1921), Leopoldina (1847-1871) kaj Petro Afonso (1848-1850) respektive.

Edziniĝa imperiestrino el BraziloRedakti

Hejma vivoRedakti

 
Tereza Kristina, 1851

Tereza Kristina kreskis tiom ke ŝi fariĝis parto de la familio kaj rutino de Petro la 2-a. Tamen, ŝi neniam rolis kiel lia romantika favoratino aŭ intelekta partnerino. Ŝia sindediĉo al la Imperiestro restis neŝancelebla, kvankam ŝi timis estis superita. Ŝi daŭre aperadis publike kune kun la Imperiestro, kaj li ĉiam traktis ŝin kun respekto kaj plej konsidereme. Ŝi neniam estis forpuŝita aŭ eĉ preterlasita, sed ilia interŝanĝo iom modifiĝis. Petro la 2-a traktis ŝin pli kiel intima amikino kaj kompaniulino ol kiel edzino. La koncepto plej akceptata estas tio, nome, ke la Imperiestrino akceptis la ĉirkaŭlimigitan rolon al kiu ŝi troviĝis, kaj ke ŝia vivo, devo kaj celo estis ligitaj al sia pozicio kiel edzino de la Imperiestro. Tamen, ŝia personaj leteroj elmontras ke ŝi eble estis decidopova, kelkfoje kontraŭe al sia edzo, kaj estis tute sendependa - kvankam iom strikta. En letero skribita la 2-an de majo 1845 ŝi diras: "Mi atendos la momenton kiam ni denove renkontiĝos, mia bona Petro, kaj petos vian pardonon pri ĉio kion mi faris dum la lastaj tagoj." En alia letero el la 24-a de januaro 1851, ŝi agnoskas sian malfacilan temperamenton: "Mi ne iritacias kun vi [Petro la 2-a] kaj mi opinias ke vi devas pardoni min pro tiu mia karaktero."

Ŝiaj amikrilatoj estis limigitaj al siaj kortegaj atendantinoj, ĉefe al Dona Jozefina da Fonseka Kosta. Ŝi estis tre plaĉa al siaj atendantinoj, la vizitantoj kaj korteganaro havis bonan juĝon pri ŝi, kiu estis senpretenda, malavara, komplezema kaj amema kiel patrino kaj avino. Ŝi modeste vestis sin kaj agis, kaj nur uzis juvelojn dum la oficialaj ŝtataj okazaĵoj, kaj donis la impreson esti iom malgaja. Ŝi tute ne interesiĝis pri politiko, kaj okupadis sian tempon skribante leterojn, legante, farante brodaĵojn, kaj alzorgante religiajn devojn kaj bonfaraj projektoj. Ŝi havis belan voĉon, kaj ofte praktikadis kantolertaĵon. Ŝia aprezo je muziko ankaŭ signifis ke ŝi amegas operon kaj balojn.

Al Tereza Kristina ne mankis intelektaj interesoj, kaj ŝi disvolvis sian pasion pri la artoj, muziko kaj - ĉefe - arkeologio. La Imperiestrino komencis kolekti amason da arkeologiaj artefaritaĵoj, ekde siaj unuaj jaroj en Brazilo, kaj ŝi interŝanĝis centojn da aliaj kun sia frato, Ferdinando la 2-a (1810-1859), reĝo de la Du Sicilioj. Ŝi ankaŭ patronis arkeologiajn studojn en Italio kaj multaj el la trovitaj artefaritaĵoj - datitaj de la Etruska Civilizacio kaj la Periodo de la Antikva Romo - estis enportitaj en Brazilon. La Imperiestrino ankaŭ helpis ĉe la varbado de italaj kuracistoj, inĝenieroj, profesoroj, farmaciistoj, flegistoj, artistoj, metiistoj kaj kvalifikaj laboristoj celante plibonigi la publikajn edukitecon kaj sanon en Brazilo.

Rivaleco kun la Grafino de BarrallRedakti

 
Petro la 2-a kaj Imperiestrino Tereza Kristina, 1843

La rilato inter Tereza Kristina kaj Petro la 2-a neniam estis signigita de la pasio-vualo. Tamen, ioma inklino rilate al familio, reciproka respekto kaj iom da korinklino ja ekzistis. La Imperiestrino estis sindediĉa edzino kaj nepre apogis ĉiujn sintenojn de la Imperiestro. Ŝi estis silentema kiam temas pri liaj interrilatoj kun aliaj virinoj, suspektitaj aŭ ne. Siavice, ŝi plej respekte estis traktita kaj nedubeble ŝi neniam estis minacita aŭ pridemandita. Post julio 1848 infanoj ne plu naskiĝis, eĉ post la morto de ilia du filoj ankoraŭ infane. La ebla kialo por la ne plua infannaskiĝo estis tio, nome, la Imperiestro sentis sin altirata de aliaj virinoj kies beleco estas pli reliefa, kies talenton kaj komprenpovon, la imperiestrino ne povis provizi.

Tereza Kristina malkovris ke ignori la sekretajn malfidelaĵojn de sia edzo - kaŝitajn el la publiko, sed ne ĉiam de la Imperiestrino - estis pli malfacila post kiam Petro la 2-a elektis guvernistinon por la prizorgo de siaj filinoj en la 9-a de novembro 1856. La elektintino nomiĝis Luísa Margarida de Barros Portugal (1816-1891), Grafino de Barral, brazila edzino de franca nobelulo. Barral posedis ĉiujn trajtojn kiujn Petro la 2-a plej admiris en virino: ŝi estas ĉarma, vivoplena, eleganta, rafinita, edukita kaj konfida. Komisiita pri la edukado kaj kreado de la junaj princinoj, Barral baldaŭ konkeris la korojn kaj de Petro la 1-a kaj de lia plej maljuna filino Izabela. Al Leopoldina ŝi tute ne plaĉis kaj ĉi tiu ne ŝatis la grafinon. Kvankam Barral "eble ne rifuzis la ĉirkaŭbrakojn de Dom Petro, ŝi certe evitis lian liton".

Malgraŭ tio, la troa pasio de la imperiestro rilate al la Grafino kelkfoje metis Tereza Kristina(-on) en malfacilan situacion, same kiam la ŝia pli juna filino naive demandis al ŝi kial la patro ofte frapetadis la piedojn de la Grafino de Barral dum ŝiaj lecionoj. La kreskanta intimeco de la Grafino antaŭ sia edzo kaj filino estis doloriga kaj ĝena al Tereza Kristina. Kvankam ŝi laŭŝajne ignoris la situacion, tio ne pasis nerimarkite. Ŝi skribis en sia taglibro ke la Grafino de Barral "deziris ke mi diru tion, ke ŝi ne plaĉas al mi, sed mi respondis nek jes nek ne." La historiisto Tobias Monteiro (1866-1952)[5] skribis ke la Imperiestrino "ne sukcesis kaŝi ke ŝi malamis Barral-on."

Postaj jarojRedakti

 
Tereza Kristina, estante 55-jaraĝa,
en la 29-a de marto 1877

La morto de sia filino Leopoldina pro tifoida febro la 7-an de februaro 1871 ruinigis la ekvilibron de la malgranda Imperia Familio. Petro la 2-a decidis fari vojaĝon al Eŭropo en tiu sama jaro por interalie "animi" sian edzinon (laŭ liaj propraj vortoj) kaj viziti la kvar etajn knabojn de Leopoldina, vivantaj kun iliaj gepatroj en Koburgo ekde la fino de la jardeko 1860. La Imperia paro ree vojaĝus eksterlanden inter 1876 kaj 1887. Tereza Kristina preferis sian ordinaran vivon en Brazilo, "sin dediĉante al la familio, ĉe sia religia kredo, kaj bonfaraj aferoj". Verdire, viziti ŝian naskiĝlandon servis nur por revivigi dolorajn memoraĵojn. Ŝia familio estis eltronigita en 1861, kaj la Reĝlando de la du Sicilioj estis aneksita al tio, kio pli malfrue fariĝos la unuiĝinta Regno de Italio. Ĉiuj kiujn ŝi konis dum sia juneco ne plu estis. En 1872, ŝi skribis: "Mi ne scias kion diri kia estas mia impreso post viziti denove, 28 jarojn pli malfrue, la landon de mia patro kaj trovi neniun el miaj karaj."

La Imperiestrino restis pli volforta post jaroj da edziniĝo. Petro la 2-a perletere rivelis al la Grafino de Barral en la unuaj tagoj de 1881, nome, "La [ujo] entenanta la orelringojn, kiujn vi menciis, kaŭzis multe da admono elde iu [Tereza Kristina] kredanta ke mi devas esti riproĉata pro ties malapero." Ŝia bofrato, la Princo Grafo d'Eu (1842-1922) skribis leteron kie li rakontas kiel ŝi akcidente rompis al si la brakon en oktobro 1885. "La 26-an, lundo, kiam mi trapasis la bibliotekon estante verpermanĝonta kun la imperiestro, kiu kutime antaŭis al ŝi por preni kelkajn rimedojn (kaj kun kiu, mi deduktas je tio kion ŝi diris al mi, ŝi estis plendante kiel ŝi kutime faras), ŝi kaptis la piedon en fajlilo sub la tablo, kaj falis kun la vizaĝo antaŭen." Malgraŭ tio, ŝi daŭre esprimis sian ĉiam kreskantan amon al la edzo.

La trankvila hejma medio finiĝis kiam iu armea partio ribelis kaj detronigis Petron la 2-an la 15-an de novembro 1889, ordonante ke tuta la imperia familio devus lasi Brazilon. Kiam ŝi aŭdis la ordonon pri foriro, iu oficiro diris al la Imperiestrino: "Paciencon, mia sinjorino". Ŝi respondis: "Mi ĉiam estas pacienca, tamen kiel ne plori estante devigata lasi ĉi-landon por ĉiam!" Laŭ la historiisto Roderick J. Barman[6], "la okazintaĵoj de la 15-a de novembro 1889 ruinigis ŝin emocie kaj fizike". La Imperiestrino "amis Brazilon kaj ties popolon. Ŝi deziris nenion pli ol tie fini siajn lastajn tagojn. Estante 66-jara kaj atakita de kora astmo kaj artrito, ŝi nun troviĝis antaŭ atendo pri akompanado de sia edzo per senĉesa movado tra la eŭropaj teritorioj, kaj pasigi siajn lastajn jarojn sola kaj kiel fremdulino en malkonfortaj loĝejoj." Estante malsana dum preskaŭ la tuta vojaĝo tra la Atlantiko, Tereza Kristina kaj ŝia familio alvenis al Lisbono, Portugalio, la 7-an de decembro.

MortoRedakti

El Lisbono la Imperia paro direktis sin al Porto. Izabela kaj ŝia familio foriris en vojaĝo al Hispanio. La 24-an de decembro, la Imperia Familio ricevis oficialan novaĵon, nome, ke ili estis por ĉiam forpelitaj el Brazilo. Ĝis tiam, ili estis petitaj foriri ne antaŭvidante kiom longe estus ilia restado eksterlande. La malbona novaĵo rompis al la Imperiestrino D. Tereza Kristina la emon vivi. La 28-an de decembro 1889, D. Petro la 2-a skribis en sia taglibro: "Ĉe ekaŭdo pri plendo de la Imperiestrino, mi rapide alkuris por vidi kion okazas. Ŝi estis malvarma kaj sentis flankajn dolorojn, tamen ŝi ne estis febranta. Kiam la tagoj forpasis, la spirado de Tereza Cristina farigixis pli peza, kaj la bankroto de ŝia spirsistemo ŝin kondukis al ŝin al korhalto kaj morto je la 2-a matene."

Kiam ŝi estis mortanta, Tereza Kristina diris al Maria Izabel de Andrade Pinto, Baronino de Ĵapurao, bofilino de la Markizo de Tamandaré (1807-1897): "Maria Izabela, mi ne mortas pro malsano, mi mortas pro bedaŭro kaj malplaĉo." Ŝiaj lastaj vortoj estis "Mi sopiras mian filinon Izabelan kaj miajn nepojn. Bedaŭrinde mi ne povas ĉirkaŭbraki ŝin je la lasta fojo. Brazilo estas bela lando tamen ... mi tien ne povos reiri." La stratoj de Porto plenpleniĝis je homoj kolektiĝintaj por atesti ŝian funebran procesion. Laŭpete de ŝia edzo, la korpo de Tereza Kristina estas kondukita al la Preĝejo de Sankta Vicento de Fora, apud Lisbono, tie kie ĝi estis sepultita en la Panteono de la Dinastio Braganzo[7]. Ŝiaj restaĵoj, kune kun tiuj de D. Petro la 2-a, estis repatriigitaj al Brazilo, en 1921, kun multe da omaĝoj kaj pompoj. Ili finfine ricevis lokon por resti en la Katedralo de Petropoliso[8], en 1939.

La novaĵoj pri ŝia morto kaŭzis sinceran ploradon en Brazilo. La brazila poeto kaj ĵurnalisto Artur Azevedo (1855-1908) skribis pri sia ĝenerala vidpunkto post la morto de Tereza Kristina: "Mi neniam interparolis kun ŝi, tamen mi neniam preterpasis ŝin sen forpreno de ĉapelo aŭ kliniĝo antaŭ ŝi, ne ĝuste al la Imperiestrino, sed al la milda kaj honesta de malorgojla kaj aminda burĝino. Multajn ekstremismajn respublikanojn mi vidis fari la samon." Kaj li pludiris: "Ili nomis ŝin la patrino de la brazilanoj, kaj ni ĉiuj atribuis al ŝi specon de fila respektego. Tio estas la vero."

La ĵurnaloj en Brazilo ankaŭ raportis ŝian morton. La periodaĵo "Gazeta de Notícias"[9] komentis: "Kio estis ĉi-sankta virino, tion ni ne bezonas ripeti. La tuta Brazilo scias ke, en tiu puĉo kiu profunde vundis al la eksa imperiestro, oni rememorigas ke ŝi estis juste kaj universale proklamita la patrino de la brazilanoj." Alia periodaĵo, Jornal do Commercio[10] skribis: "Dum 46 jaroj Dona Tereza vivis en la brazila patrio, kiun ŝi sincere amis, kaj dum tiu longa tempo, neniam, en tiu vasta lando, estis ŝia nomo elparolita escepte por laŭdoj kaj vortoj pri alta estimo." Kaj ĝi konkludis:"Apud ŝia edzo, kiu longatempe estris la brazilan nacion, ŝia influo estas sentita nur por la bonfarado."

HeredaĵoRedakti

Al Tereza Kristina estis donita rolon malpli elstara en la historio de Brazilo. La historiisto Aniello Angelo Avella diras ke la Imperiestrino, kromnomita "de ŝiaj samtempuloj kiel "Patrino de la Brazilanoj", estas tute nekonata en Italio, kaj malmulte studita en Brazilo." Laŭ lia vidpunkto, la malmultaj fontoj religas ŝin ke ŝi "vivis sub la ombro de sia edzo, kaj sin dediĉis al la edukiteco de ŝiaj filinoj, al domaj aferoj, kaj bonfarado." La rezulta bildo estas tiu de "virino kun limigita kulturo, senesprima, silenta, kompensante per ĝentilajoĵ kaj korvirtaĵoj la mankon de fizikaj atributoj." Kaj tia estas la bildo kiu enkorpiĝis en la historio kaj en la populara imagemo, malgraŭ ne esti la vera reprezento de Tereza Kristina, ĉar ŝi estis klera kaj memvola virino."

Laŭ la historiisto Eli Behar, Tereza Kristina rimarkindiĝis "dank'al sia diskreteco, kaj tio permesas ke ŝi ne estu asociita al ajna politika movado, kaj pro ŝia ĝenteleco kaj karitaj demandoj, kiu donis al ŝi la pseŭdonimon kiel "Patrino de la Brazilanoj". Similia opinio estas dividita de la historiisto Benedikto Antunes[11], kiu diris ke "ŝi estas amata de la brazilanoj, kiuj difinas ŝin diskreta virino, kaj silenta imperiestrino, kaj ŝin rigardas kiel la "patrino de la brazilanoj". Li ankaŭ laŭdas la Imperiestrinon pro ŝia patroneco de kulturaj kaj sciencaj disvolviĝoj: ŝi "plumaniere instigis la kulturon, venigante artistojn el Italio, nome, intelektuloj, sciencistoj, botanikistoj, muzikistoj, tiele kontribuante por la progresado kaj pliriĉigo de la kultura vivo." Ĉi-vidpunkto estas kundividita de la historiistino Euĝenia Zerbini, kiu argumentis ke, dank'al ŝi, Brazilo nuntempe posedas la plej grandan arkeologian kolekton en Latinameriko."

Iom antaŭ sia morto, Petro la 2-a donacis multajn el siaj havaĵoj al la Brazila registaro, kiu pli malfrue li dividis inter la Brazila Nacia Arkivaro[12], la Brazila Imperia Muzeo[13], Brazila Nacia Biblioteko[14] kaj la Brazila Instituto Historia kaj Geografia[15]. Petro la 2-a starigis nur unu kondiĉon, nome, ke la donaco estus rememorigita honore de lia mortinta edzino, kaj tiele fariĝis la "Kolekto Tereza Kristina Maria". La kolekto estas registrita de UNESCO kiel parto de la homara heredaĵo en ties Memoro de la Mondo. Finfin, Tereza Kristina estas rememorigita en la nomoj de pluraj brazilaj urboj same kiel Teresópolis en subŝtato Rio-de-Ĵanejro, Teresina, ĉefurbo de Piaŭio, Cristina, subŝtato Minas-Ĝerajso kaj Imperatriz, en subŝtato Maranjo.

Belaj prezentaĵoj de YoutubeRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti