Terglito en Afganio (2014)

Terglito en Afganio estas naturkatastrofo, okazinta la 2-an de majo 2014 en Argu, Provinco Badaĥŝan, Afganio. Kelkajn tagojn antaŭe tie okazis pluvego kaj inundo; ili kaŭzis tergliton, kiu plene detruis vilaĝon en distrikto Argu[1]. Laŭ informo de oficiala ŝtatestraro, pereis pli ol 2100 homoj, suferis pli ol 4000[2], kelkaj centoj malaperis.

Sekvoj redakti

Laŭ la stato je la 3-a de majo, pereis pli ol 2000 loĝantoj, 600 estis perditaj. Guberniestro de la provinco sciigis, ke jam ne estas espereble savi aliajn, kaj operacio pri savado finiĝis. La 4-an de majo estis proklamita tago de tutlanda funebro[3][4].

La Servo por nacia sekureco de Afganio apartigis monon por helpo al la viktimoj[4]. La helpon kolektis ankaŭ sociaj aktivuloj en la tuta Afganio[5].

Reago en la mondo redakti

Laŭ ordono de la Prezidanto de Taĝikio Emomalii Raĥmon en la suferintan regionon estis sendita karavano kun humanitara helpo[4].

Siajn kondolencojn esprimis estraroj de Taĝikio, Rusio, Usono, Barato, Pakistano, Irano[4].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti