Teri Horváth
Teri HORVÁTH [horvAt], hungare Horváth Teri estis hungara aktorino. Ŝia edzo estis Gyula Konfár (pentristo).
Teri Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1929 en Rábatamási |
Morto | 6-an de marto 2009 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Balf (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Horváth Árpád Színészkollégium (en) (1947–) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1952) |
Familio | |
Edz(in)o | Gyula Konfár (–2008) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Teri Horváth naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1929 en Rábatamási - mortis la 6-an de marto 2009 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiTeri Horváth akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en la sama urbo en 1952. Ŝi apartenis al diversaj teatroj, ekzemple en Teatro Madách kaj en Teatro Thália (Budapeŝto). Ŝi ricevis premion Kossuth en 1973, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Ŝi verkis 2 librojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
redakti- 30 kinejaj filmoj inter 1948-1971, ekzemple Subplando da tero, 1948; Csempészek (Kontrabandistoj), 1958; Dudek horoj (filmo), 1965; Malvarmaj tagoj, 1966; Egri csillagok (Steloj de Eger), 1968
- 14 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1958-1989, ekzemple Rózsa Sándor Sándor Rózsa, 1972
- diversaj teatraj roloj