Teritorio (animaloj)

(Alidirektita el Teritorio (biologio))

En etologio, sociobiologio kaj kutimekologio, la termino teritorio aludas al ĉiu sociografia areo kiun animalo de specifa specio regule defendas kontraŭ samspecianoj (kaj eventuale ankaŭ kontraŭ animaloj de aliaj specioj). Animaloj kiuj defendas teritoriojn tiele ricevas la nomon de teritoriaj.

Nordaj marelefantoj luktantaj por teritorio kaj seksaj partneroj.

Historio redakti

La ideo de animalaj teritorioj estis unuafoje enmetita de la brita ornitologo Eliot Howard en libro publikita en 1920. En la 1930-aj jaroj ĝi estis disvolvigita de usona ornitologo Margaret Morse Nice per priserĉado de la Kantopasero. Ĝi estis amplekse popularigita de Robert Ardrey en sia libro The Territorial Imperative, kaj la populareco de tiu libro alvenis al troigita percepto de la gravo de teritorio en socia etologio. Fakte nur minoritato de specioj havas teritoriojn kun bone markitaj bordoj, ene de kiuj ili loĝas kaj trovas ĉiujn la bezonatajn resursojn. Kelkaj teritorioj estas kunhavataj de animaloj ĉirkaŭ la sama areo kaj tio pliigas konkurencon.

Kutimaj teritorioj redakti

Teritoriaj animaloj defendas areojn kiuj enhavas neston, nestotruon aŭ pariĝejon kaj sufiĉan manĝoresursaron por ili kaj siaj idaroj. Defendo rare formiĝas kiel malferma luktado: plej otfe estas nur tre rimarkinda montrado, kiu povas esti laŭvida (kiel ĉe la ruĝa brusto de Ruĝgorĝulo), laŭaŭda (kiel ĉe multe da birdokanto, aŭ la alvokkoj de Gibonoj) aŭ laŭflara, per lasado de odoraj markoj. Multaj teritoriaj mamuloj uzas flarmarkojn por marki la bordojn de siaj teritorioj; tiuj markoj povas esti lasataj per urinado, per fekado, aŭ per frotado de partoj de la korpoj kiuj havas specialajn odorglandojn kontraŭ grundo, plantoj aŭ aliaj surfacoj. Ekzemple, hundoj kaj aliaj kanisedoj odormarkas per urinado kaj fekado, dum katoj odormarkas per frotado de ties vizaĝoj kaj flankoj kontraŭ objektojn. Multaj prosimienoj uzas teritorian markadon; ekzemple la Ruĝventra lemuro kreas teritoriojn por grupoj de 2 al 10 individuoj en pluvarbaroj de orienta Madagaskaro per odormarkoj: ankaŭ maskloj de Diadema sifako odormarkas defendatajn teritoriojn en kelkaj el tiuj samaj pluvarbaroj. Maskloj de

Bibliografio redakti

  • Walther, F. R., E. C. Mungall, G. A. Grau. (1983) Gazelles and their relatives : a study in territorial behavior Park Ridge, N.J. : Noyes Publications 239 p. ISBN 0-8155-0928-6
  • Stokes, A. W. (editor) (1974) Territory Stroudsburg, Pa., Dowden, Hutchinson & Ross 398 p. ISBN 0-87933-113-5
  • Klopfer, P. H. (1969) Habitats and territories; a study of the use of space by animals New York, Basic Books 117 p.