Ĉefa paĝo - Ses Reguloj de Goo - Historio de Goo - Terminaro de Goo


Ĉiun el la malplenaj intersekcoj ene de propra ĉirkaŭbaro, oni nomas 'privataj teritorioj'. Ĉiu mortinta malamika ŝtono ene de propra privata teritorio estos forigita de la ludtabulo fine de la partio.

Oni nomas 'publikaj teritorioj' ĉiujn intersekcojn nek ĉirkaŭitajn nek okupitajn de iu el la du bandoj, situantajn inter la gruplimoj. Oni ne kalkulas ĉi tiujn teritoriojn publikajn dum la poentsumado.

LANDLIMA RETUŜO
Ekzistas kelkaj intersekcoj ene de konkerita teritorio kiuj ne estas forte defenditaj, sed kiuj, frue malfrue, devas esti okupitaj de ni mem. Tio nomiĝas 'retuŝi la landlimojn'. Tion oni kutime faras en la fino por tiel ne perdi ludvicojn dum la partio.
Sur la bildo oni markis la retuŝendajn intersekcojn per majusklaj literoj: litero 'N' rilatas al Nigrulo kaj la 'B' al Blankulo.
Sur la bildo, ĉiuj la minusklaj literoj de 'a' ĝis 'h' markas la publikajn teritoriojn. Ŝtonoj markitaj per romboj estas mortintaj.