Terminologia Esperanto-Centro
Terminologia Esperanto-Centro (TEC) estis instanco de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kun la celo unuecigi fakajn terminojn uzatajn en Esperanto, konsili pri terminara laboro kaj subteni la verkadon de terminaroj. Ĝi estis fondita dum la jubilea Universala Kongreso en Varsovio en 1987.
TEC | ||
---|---|---|
Terminologia Esperanto-Centro | ||
![]() | ||
Emblemo sur la retpaĝo de TEC | ||
organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1987 (UK en Varsovio) | |
Agareo | ||
Lingvoj |
Esperanto | |
Retejo | esperanto.net/tec | |
En sia retejo TEC ofertas kursojn pri terminologio kaj diskonigas informojn kaj novaĵojn pri terminologio ĝenerale kaj terminara laboro en Esperanto speciale (raportoj pri kolokvoj kaj prelegoj, biblioteka parto, recenzoj de fakaj vortaroj ktp.).
Servoj
redaktiLa precipaj servoj de TEC estas:
- fakaj vortaroj kaj glosaroj disponeblaj en la reto;
- helpo en la kreado de fakvortaroj kaj unulingve kaj plurlingve;
- diskutforumo inter la anoj de la skipo de TEC;
- retejo facile atingebla, legebla kaj uzebla al ĉiuj personoj;
- perado inter interesatoj kaj fakuloj, por ke ili trovu la plej taŭgajn terminojn por uzi en siaj fakoj;
- artikoloj verkitaj de agnoskitaj fakuloj kaj scientistoj;
- kolokvoj;
- kursoj pri terminologio kaj tiurilataj aferoj per la reto;
- ktp.
Trejnado pri terminologio
redaktiUEA kaj TEC finance subtenas trejnadon pri terminologio, precipe partoprenon en la unusemajna Somera Terminologia Trejnado aŭ en Vieno (Aŭstrio) aŭ en Kolonjo (Germanio).
El la historio de TEC
redakti- Terminologia Sekcio de SEC, Budapeŝto, Bujdoso Ivan, 1987-1989
- TEC, Zagrebo, Ankica Jagnjić, 1990-1991
- TEC-UEA, Ĉeĥoslovakio, Kladno, Jan Pospíšil, 1992-1993
NOTO: Precipe tiu ĉi parto de la tuta artikolo estas stumpo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Terminologia Esperanto-Centro Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Terminologia kurso de Jan Werner
- Bibliografio de terminaroj en Esperanto Arkivigite je 2017-01-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Blanke, Wera: Terminologia Esperanto-Centro: spertoj, problemoj, perspektivoj[rompita ligilo]